DIVERSAJ SCIIGOJ.

Ĉi tie Londone ni ricevis tre interesajn vizitojn de multaj fremdaj samideanoj. Vere estas mirinde ke jen tute ne estas malsameco de elparolado inter la diverslandanoj kun kiuj ni ĝis nun paroladis. Plezurege ni nun renkontis Esperantistojn el Francujo, Italujo kaj Bohemujo. Tiu ĉi ofta interŝanĝo de pensoj kun personoj kiuj antaŭe estis apartigitaj per manko de komuna lingvo certe estas unu el la plej grandaj plezuroj kiujn Esperanto donas al siaj adeptoj. Ni korege esperas ke ni baldaŭ vidos multajn fremdajn kunlaborantojn.

Vicprezidanto de la Hispana Societo skribis al ni kaj sendis afablajn bondezirojn je la estonta sukceso de nia granda entrepreno. Li ankaŭ sciigas nin ke oni eldonos Novembre novan Esperantan gazeton "La Hispana Suno." Ke ĝi estos sukcesplena, ni esperegas. Sed Hispanujo ne estas la sola lando kiu havas novan organon. Malproksima Peruo ĵus eldonis "Antaŭen Esperantistoj!" Vere feliĉa nomo por la naskinto, kaj ni fidas ke la Peruanoj respondos al la devizo, kaj rapide antaŭmarŝos.

Sudameriko ŝajnas esti bona loko por Esperanto, ĉar ni ĵus ricevis sciigojn pri la fondo de nova grupo en Santiago, Ĉile. La Direktoro estas Sinjoro E. Sepulveda Cuadro, Profesoro de Fonetiko.

Sed ne estas necese ke oni serĉos Sudamerikon por eltrovi pruvojn de la progreso de Esperanto. Niaj amikoj en Keighley—elparolata Kiĥli—havis sian jarkunvenon post tre aktiva vivo de dek monatoj. Vere ili faris grandan propagandon, ĉar, kvankam la urbo ne estas granda, jen estas preskaŭ sesdek Esperantistoj tie. Eble estas pli facila afero disvastigi la lingvon en urbeton kie ĉiu konas siajn najbarojn, sed, ĉu tiu ĉi estas vera aŭ ne, oni devas gratulegi la Kiĥlian Societon pri ĝia rapidega kresko.

Ankaŭ ĉi tie ni havas novajn societojn. Je la lasta tago de Septembro, nia tre sindonema helpanto, Sinjoro Clephan, paroladis pri Esperanto ĉe la Literary and Philosophical Institute, Newcastle-on-Tyne. Jen estis okdek ĉeestantoj, kaj, post la parolado, dudek el ili deziris grupiĝi. Tiel nia plej norda Angla Grupo naskis. Ni petas ĉiujn kiuj loĝas en aŭ apud tiu urbo ke ili aliĝu al la nova societo.

Nia tre agema kunlaboranto, Sinjoro Motteau, ĵus fondigis la "Forest Gate Esperanto Group." Ni petas ke oni skribu al la Hon. Sek. de la Grupo, Sinjoro E. J. R. Beal, 74, Claremont Road, Forest Gate. Niaj amikoj tie tre deziras ke ili povus havi la uzon de taŭga ĉambrego en kiu So. A. Motteau volonte donus senpagan kurson de Esperanto.

La tre entuziasma propagandisto Sinjoro Thill, 6, Barton Crescent, Mannamead, Plymouth, ankaŭ deziregas ĉambregon kie li povos doni senpagan instruadon. Ni korege esperas ke ia amiko povos helpi niajn du kunlaborantojn.

Doktoro R. J. Lloyd, D.Litt.M.A., komencis Esperantan kurson ĉe la Liverpool Universitato je Oktobro 14. Ni fidas ke multaj lernantoj venos tie, kaj ke la entrepreno estos sukcesa. Ŝajnas al ni ke estas notindege ke Angla Universitato malfermis kurson.

Doktoro Adolf von Mayer estas la aktivega estro de la Esperanta movado en Manchester. Unu el liaj lernantoj baldaŭ komencos kurson en Ĵaponujo. Jen estas multaj fremduloj en la Manchester Grupo, kaj ni kredas ke ĝi kreskos rapide.

Ni petas ke amikoj skribos al Sinjoro E. W. Eagle, 21, Kellett Road, Brixton, S.W. Ankaŭ al Sinjoro P. G. Bacon, 170, Clapham Park Road, S.W. Tiuj ĉi sinjoroj estas la sekretarioj de novaj grupoj por studii Esperanton. En Ilford Sinjoro W. A. Jeffery deziras fondi grupon. Lia adreso estas 42, Park Road, Ilford, kaj li fidas ke oni skribos al li pri la afero.

GRAVA AVIZO.

La senpagaj kursoj de la Esperanto Klubo nun komencos. Ni devas treege danki la sindonemajn gesinjorojn kiuj aminde donas ilian tempon por disvastigi Esperanton, kaj la plej malgranda honoro kiun oni povos fari je ili estas zorgi ke la kursoj estos sukcesplenaj. Ni do petegas ke kiel eble plej multe ĉeestos.

Lunde jen estos kurson de Sinjoro O’Connor ĉe "The Gouin School of Languages," 34, Harrington Road, S.W. (quite close to the South Kensington Metropolitan Station), 6.45 p.m.

Ĵaŭde kurson de Fraŭlino Shäfer kaj Sinjoro Goody ĉe "The Gouin School of Languages," 16, Finsbury Circus, E.C., 6.30 p.m.

Vendrede ĉe Sinjoro C. F. Hayes, 48, Swanage Road, Wandsworth, S.W., 7.30 p.m.

Tiu ĉi gravega sciigo ne estas kompleta sen korega dankesprimo al Sinjoro Thémoine, kiu aminde permesis ke ni uzus la ĉambregojn de la Gouin School, kaj ankaŭ al Sinjoro Hayes, kiu havas kurson ĉe sia domo.

Je la dua Lundo, ĉiumonate, adeptoj kunvenas ĉe Mowbray House, Norfolk Street, Strand, por la "Reading Circle."