ESPERANTO.
Unua vorto en unua artikolo de la unua ekzemplero de tiu ĉi Gazeto estas signifa. "Esperanto!" Espero estas la ŝlosilo de la tuta movado. Ni do esperas ke ni movadas. Ĉar ni esperas, ni eldonas tiun ĉi Gazeton, ni fondas Esperantistajn grupojn kaj ni faradas ĉion, kion ni povas, por disvastigi Esperanton en la mondo.
Esperantistoj ne utiligas maloptimistojn. Al "Giganto Malespero" Esperanto estas sigelata libro. Kaj Espero, kiel sia fratinvirto Fido, antaŭvidas je la estonteco, ridas je nepoveblecoj kaj diras "Ĝi devas fari."
Kvankam Esperanto estas enradikata en kristanaj virtoj kaj lia idealo estas atingebla nur en malproksima estonteco, ĝi tamen estas unu el la plej simplaj kaj klare necesaj aferoj en la mondo. Ĝi estas tiel simpla kaj necesa ke ni miregas ke homaro nur nun elpensis ĝin. Nun estas neeble prokrastadi ĝian enkondukon, kiel necesega ilo por internaciaj interrilatoj.
La deknaŭa centjaro, pli faciliginte vojaĝojn, necesigis elpenson de internacia lingvo. La dudeka centjaro devas universaligi ĝian alprenon. Ĝis tiam kiam lingua franca aŭ universale akceptita helpanto lingvo estas alprenata de ĉiuj nacioj, la pliiĝo de internaciaj rilatoj estas ankaŭ pliiga laboro, ekkoleremeco kaj malkomprenecoj.
Diversaj provoj estas jam faritaj por doni similan ilon. Unu post la alia, ili malgrandiĝadis ĝis la nuna tempo, kiam Esperanto venkis. Estas kredeble ke, je kuro de aĝoj, homara saĝeco povus elpensi lingvon pli idealan ol Esperanto, sed ni ne povas atendi. Ni bezonas helpantan lingvon, kaj ni tuj bezonas ĝin. Kaj, ĉar per unanima konsento de ĉiuj el la plej kompetentaj aŭtoritatuloj, Esperanto estas la plej bona ŝlosillingvo ĝis nun elpensita; ĉar oni ne povas dubi ke ĝi estas multe la plej disvastigata kaj komprenata; ni invitas ĉiujn Geanglojn ellerni Esperanton.
Speciale ni skribis "ŝlosillingvon" ĉar estas necese je la komenco akcentegi la fakton ke nenia Esperantisto esperas aŭ deziras anstataŭi alian lingvon per la enkonduko de Esperanto. Neniu sonĝas devigi ĉiujn mondloĝantojn forlasi uzadon de siaj propraj lingvoj, kiam ili interparolas kun gesamlandanoj en limoj de siaj naciaj kaj domaj rilatoj. Oni nur antaŭmetas Esperanton kiel dua lingvo, kiu, se universale uzita, ebligus ĉiulandanojn facile interkomunikadi kun ia fremdulo, kia ajn estu lia patruja lingvo.
Tio kion ni esperas estas fari homaron dulingva.
En tiu ĉi Gazeto, fondita je Espero kaj Konfido ke la estonteco pravigos nian kredon, ni kuraĝiĝas antaŭmeti koregan peton ke nia legantaro etendos al ni la Bonfaradon kiun ni bezonos por senkulpigi la neeviteblajn erarojn de novicoj. La kredo je redaktora ĉioscio estas ĝenerale absurda, kaj estus tro memfida kaj ridinda en simila eldono je tiu ĉi, kie Redaktoro kaj Kunlaborantoj estas ĉiuj eklernantoj.
Ĉiuj proponoj kaj kritikoj estos plezure kaj per dankesprimoj ricevataj.
"Neniu el ni estas senerara, eĉ la plej juna" estas saĝa proverbo, precipe inda je akcepto de tiuj en entrepreno simila je tiu ĉi, kie ni ĉiuj estas pli aŭ malpli novicoj, uzante lingvon kiu ankoraŭ estas en sia infaneco.
Jen estas resumo de la kaŭzoj kiuj fondigis tiun ĉi organon de la Esperanta movado en Britujo.
Ni estas Esperantistoj ĉar ni havas esperon kaj konfidon je la progreso de homaro.
Ni estas Esperantistoj ĉar ni kredas ke, pro la senĉese kreskantaj facilecoj por internacia komunikado, la alpreno de helpanta lingvo estas neevitebla kaj absolute necesa.
Ni estas Esperantistoj ĉar la alpreno de Esperanto ebligos al ĉiajnaciaj homoj partopreni la plej bonajn aldonojn kiujn ĉiu povis aldoni al la pensoj kaj sciigoj de la mondo.
Ni estas Esperantistoj ĉar jen estas bonaj komercaj profitoj per la alpreno de simila ilo per kiu komercistoj povos priskribi, anonci kaj vendi siajn produktojn en ĉia lando sen la deviga helpo de tradukistoj; kaj fine—
Ni estas Esperantistoj ĉar, sen simila ŝlosillingvo, ni neniam povos praktike efektivigi la altegan veron pri la universala frateco de ĉiuj nacianoj.
Tial ni eldonas tiun ĉi malgrandan organon kaj korege invitas ĉiujn, kiuj partoprenas tiujn ĉi fidojn kaj idealojn, informiĝi pri tiu ĉi Esperantista movado kaj vidi por si ĉu ne estus bone ke ankaŭ ili aliĝus al Esperantistaro.
Laŭvorte tradukita de la Redaktoro.