ESPERANTO IN SHORTHAND.
Through the courtesy of Sir Isaac Pitman & Sons, Ltd., who have provided us with this plate, we are enabled to show our readers the first example of Esperanto printed in the Pitman system. It must be borne in mind that all the vowels are long in Esperanto. We hope that this anecdote will serve many of our readers as a reading exercise.
| N.B.—In line | 14 "sherko" | should read | "shertso." |
| 15 "sherkulo" | " | "shertsulo." | |
| 14 "elversis" | " | "elvershis." |
Oni diras ke, marvojaĝante, ventroparolisto amikiĝis kun la fajristo de la ŝipo, kaj ĉiutage eniris en la verkĉambron. Unu tago la vojaĝanto sidiĝis apud la fajrejo, kaj ŝajnis fumadi sonĝe kaj kviete. Baldaŭ turnilo ekbruegigis kaj la fajristo venis kaj oleis ĝin. Tiam li rekomencis sian laboron. Iom poste, li reaŭdis la saman bruon kaj rekuris, oleujo en mano, por kvietigi ĝin. Tion farinte, li laboradis; sed preskaŭ tuj rekomencis de nove la bruon. Tiam la fajristo eksuspektis la kaŭzon. Kviete marŝante malantaŭ la ventroparolisto, li elverŝis multe da oleo sur la ŝerculon. "Nun," li diris, "mi divenas ke la turnilo ne bruadigos." La ŝerco, oni diras, estis tiel bona ke la ventroparolisto ne deziris refari ĝin!
Tradukis G. Ledger.
Kiel senkrurulo povos fariĝi kuristo?
Nur kutimante paroli pie, li tiel fariĝos piediranto.
E.L.
Sinjorino B. atendis viziton de la Episkopo, kaj ŝi instruis la knabserviston kion li devas fari. "Kiam vi alportos al lia moŝto varman akvon, vi frapos je la pordo. Sendube la Episkopo demandos "Kiu frapas?" Tiam vi devas respondi "La Knabo, mia Sinjoro."
La Episkopo venis kaj poste supreniris en sian ĉambron. La knabo frapis kaj li demandis "Kiu estas tie?" La timema knabo respondis "La Sinjoro, mia knabo."
Jen kio okazis al Anglolando, laŭ la gajhumora franca verkisto Alphonse Allais. "Ĉar de longege oni elfosis Anglolandon por eltiri karbon kaj feron, la granda insulo fariĝis tute kava, kaj sekve pli malpeza ol la akvo kiu ĝin ĉirkaŭas. Ĝi do naĝis. Sed la Angloj kiuj timis ke ilia patrujo povus fornaĝi al la Kontinento elpensis kaj almetis la fadenegojn telegrafajn kiuj ludas la rolon de ŝnuroj alligantaj la insulon al la firmaĵo. Sekve Anglujo estas firme fiksita kaj ne povos perdiĝi en oceano."
Tradukis E. Legoffre.
Maristeto demandis ŝipestron: Se oni scias kie objekto kuŝas, ĉu oni povos diri ke ĝi estas perdita?
Neniel, respondis la ŝipestro.
Nu, via arĝenta krajoningo ne estas perdita, ĉar mi scias ke ĝi kuŝas sur la fundo de la maro.
E.L.