NIAJ FREMDAJ KUNBATALANTOJ.

Nia Kara Estro, Doktoro Zamenhof, skribis al ni sekvantan—

"Skribi artikolon por la Angla-Esperanta gazeto mi bedaŭrade havas nenian eblon, ĉar mi estas tiel treege okupata, ke mi ne havas eĉ unu liberan minuton. Mi deziras al la gazeto la plej bonan sukceson kaj mi esperas, ke la gazeto baldaŭ trovos tre multe da bonaj kunlaborantoj."

Ni treege bedaŭras ke la bona Doktoro ne povos skribi iom por ni, sed korege ni lin dankas por lia afabla bondeziro al nia sukceso.


Ni ankaŭ ricevis tre afablan leteron de So. de Beaufront, por kiu ni lin dankegas. Jen ĝi estas. "Nepo de anglino, mi konas pli multe de aliaj la karakteron anglan. Mi do ne miras ke Esperanto estas tre favore akceptata de viaj sampatrujanoj kaj eĉ mia profunda konvinko estas, ke Anglujo influos tute aparte sur la finan venkon de Esperanto. La Angloj havas la juĝadon tro sanan por ne kompreni, ke nur en lingvo neŭtrala troviĝas la praktika solvo de lingvo internacia. Aliparte, antaŭ sistemo tiel simpla, kiel Esperanto, antaŭ lingvo kies duono da vortoj almenaŭ estas jam antaŭe konataj de ili, viaj samlandanoj nepovas malŝati rimedon de internacia komunikiĝado kiun malgraŭ ĉio ilia patra lingvo neniam povus doni. Pro tio mi tute konfidas ke ilia karaktero logika kaj praktika turnos ilin al ni kaj faros el ili bonegajn rekrutojn por Esperanto.—L. de. B.


Sinjoro Fruictier skribis al ni "En Novembro de 1903a j. aperos la unua No. de Internacia Medicina Revuo," sesonjara organo en Esperanto, kies redakcia komitato konsistas el Profesoroj en Pariza Medicina Fakultato. Ĝia jara abonkosto estas 6/6 ... Ni sendos provajn ekzemplerojn kun gramatiko de Esperanto al plej multaj scienculoj. Sed por tio ni bezonas Monon kaj Kunlaboradon.... Al ĉiuj, kiuj abonos antaŭ la apero de la unua No. ni sendos senpage unu ekzempleron de "Esperanta Sintakso laŭ verkoj de Doktoro Zamenhof." Plie, ilia abono daŭros dum tuta jaro 1904a, kia ajn estos nombro de N-oj aperontaj ĝis fino de tiu ĉi jaro ... Tial konfidante vian konatan Esperantistan fervoron, mi antaŭe plej kore vin dankas, kaj humile salutas."

Certege ni esperas ke la venonto estos sukcesplena kaj ke Sinjoro Fruictier trovos multe da abonantoj kaj kunlaborantoj inter niaj scienculaj adeptoj.

(Subscriptions are received by the Hon. Sec., Esperanto Club).

Manuscript contributions should be sent to So. Paul Fruictier, 27 Boulevard Arago, Paris.

So. A. Saint-Martin, la tre sindonema helpanto kaj Redaktoro de la Kanada gazeto "La Lumo" skribis tre interesan leteron. Li diras "Brave! Brave! Brave! Mi gratulas vin sincere.... Hodiaŭ mi ricevas vian sciigon ke ne sole estos Angla eldono de jam fondita revuo, sed tute nova organo. Bravege! Mi memoras ke kelkaj amikoj Kanadaj iam diskutis kiam estos Angla Esperanta revuo. Iu diris post 50 jaroj, alia post 40 jaroj, mi kuraĝis diri, post dek jaroj oni en Anglujo mem eldonos Esperantan Gazeton. La tutaj ĉeestantoj ekridegis, kaj hodiaŭ, post unu jaro, vi anoncas al mi la bonan novaĵon! ... Diru al amikoj en Anglujo ke ili sendu poŝt-kartojn al la Virina Klubo Progreso, 137a rue Sainte Elizabeth, Montreal, Canada. Tiu Klubo estas la unua virina Esperantista, ĝi fondis Esperantan ekspozicion, kaj sendas kiel respondo al ricevitaj kartoj, grupan portreton de kelkaj membroj de la Klubo. Tiu ekspozicio farota en la montrfenestro de unu el la plej gravaj ĉiutagaj ĵurnaloj en Montrealo, certe multe helpos al nia afero. Mi premas korege vian manon.—Via A. Saint-Martin."

Ni kore ĝojas ke la profetaĵo de niaj Kanadaj Samideanoj ne estas bona. La patrinalando ne estas tiel malantaŭema kiel oni pensis.

Ankaŭ ni salutas kore la Virinan Klubon kaj esperas ke la ekspozicio estos tute sukcesplena.


Nia Sveda Kunlaboranto, Sinjoro Ahlberg skribis—"Mi ne povas eviti prezenti al vi miajn sincerajn komplimentojn pro la grandiozaj rezultatoj de via admirinda propagando tie en Anglujo! ... "Kiu estus povinta kredi tion antaŭ unu jaro" kriis al mi malnova Esperantisto, kiu, pro sia speciala scienco, la financo, zorge studiadis la anglajn kaj amerikanajn rilatojn ... Laŭ mia deziro, li nun estas publikigonta senpage nomarojn pri ekstersvedaj komercistoj, kiuj deziras, per Esperanto, ekzistigi komercajn rilatojn kun svedaj firmo, firinoj kaj letere sciigos tion ĉi al mi.—Al vi kaj al via klubo kunfratajn salutojn.