REDAKTORA PAĜO.
Eldonante novan organon estas kutime ke la Redaktoro skribu malmultajn vortojn pri ĝia celo. Sed, ĉar Sinjoro Stead tiel kapable faris tiunĉi en la unua artikolo, mi nur deziras rediri ke—
- (1). Nia celo estas disvastigi Esperanton kaj unuigi Anglajn Geesperantistojn.
- (2). Tiu ĉi Gazeto neniel estas politika organo.
Ni korege fidas ke nia legantaro trafigos nin.
Jen estas tri gravaj metodoj por varbi novajn rekrutojn.
- (1). Paroladi kiel eble plej ofte pri Esperanto.
- (2). Disdoni librojn kaj broŝurojn.
- (3). Skribi leterojn kaj artikolojn pri Esperanto al ĵurnaloj, ĉiam enhavante adreson de iu, kiu respondos al demandoj pri la lingvo.
Ĉiuj povas utiligi la unuan el tiuj ĉi propagandiloj.
La libroj-disdono estas por riĉuloj, kaj ni esperas ke ili disdonos niajn unufoliegojn kiuj estas aĉeteblaj je la stacidomaj librejoj de Sroj. W. H. Smith & Sons. La verketo No. 52 ankaŭ estas taŭga lernlibreto por eklernantoj.
Multaj amikoj jam skribis utilegajn artikolojn pri, per, pro, por Esperanto, kaj tial varbis multajn aliĝantojn. Korege ni deziras danki ilin, kaj ni esperegas ke ili uzados tiun ĉi bonegan metodon por disvastigi Esperanton. Ni ĉiam provos daŭrigi la korespondadon kaj per dankesprimo akceptos prestranĉaĵojn, kiam ajn oni sendos ilin al ni.
Skeptikuloj ofte diras "Ĉu mi gajnus se mi eklernus Esperanton?" La vera respondo certe estas "Jes"; sed ni devas aldoni ke oni povos perdi monon per Esperanto. Ni ĵus ricevis Esperante-presitan sciigon pri fremda loterio. La papero estas tre bona ekzerco por lernanto; sed ni ne fidas je loterioj, kaj ni esperas ke nia legantaro atendos ĝis kiam oni sendos ĉi tie anoncojn pri pli bonaj komercaj aferoj ol loterioj antaŭ komencante rilatojn kun fremduloj. Kiam tiu ĉi tempo venis, eĉ skeptikuloj silentiĝos.
Por fini, mi deziras aldoni koregan dankesprimon al ĉiuj Gesinjoroj kiuj helpis min en mia malfacila verko, kaj kiuj, mi korfidas, daŭrigos siajn helpojn en la estonteco.
La Redaktoro.