KARULINETO!
Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).
Ruĝaj pafarkoj viaj du lipoj
Pafas senĉese, ho! belulino,
Helajn sagetojn,
Dolĉajn ridetojn,
Je mia koro, jun’ kaptantino.
Lagoj profundaj viaj okuloj:
Belaj feinoj tie kuŝantaj
Ĉiam gajemaj
Ĉiam amemaj,
Kaptas la pensojn de koroj amantaj.
Retoj de haroj sunokaptantaj,
En kies maŝoj nun impleksiĝas
Grand’ radiaro:
Ho! kiel aro,
Aro de koroj ankaŭ kaptiĝas.
Kiel potencaj manoj senpovaj,
Kara kvarjara infanineto,
Vere infano
Estas la amo,
Vivu, grandiĝu, dolĉ’ Karulineto!