LA ESPERANTAJ VOKALOJ.
Originale verkita de R. J. Lloyd, D. Lit., M.A.
Nia bona Redaktoro, sciante ke mi estas la ĉitiea instruisto pri la Scienco de Fonetiko, kaj sciante ankaŭ ke mi estas kora amiko de la Esperanta lingvo, petis min, lastan monaton, skribi artikolon pri la fonetika karaktero de tiu lingvo, komparanta ĝin al tiu de aliaj bonkonataj lingvoj de la mondo.
Sed mi trovas ke la temo estas iom tro granda por unu artikolo.
Mi skribos tial, tiun ĉi fojon, nur pri la vokaloj.
Tie ĉi, tiel kiel en ĉiu alia parto, la karaktero de la Esperanta lingvo estas tiu de saĝa simpleco.
La fonetikaj scienculoj diras, ke la tri vokaloj la plej distingitaj, kiujn la homaj organoj povas produkti, estas I, U kaj A (kiam oni elparolas ilin laŭ la pura Esperanta maniero).
Inter I kaj A oni trovas tiam E; kaj inter U kaj A oni trovas simile O. Oni havas tiam kvin ĉefajn vokalojn, kiujn oni skribas ofte tiamaniere:—
I U
E O
A
por signifi iliajn rilatojn.
Tiuj ĉi kvin vokaloj estas la plej klaraj, kiujn homo povas fari.
Ili estas tial la plej uzataj el ĉiuj.
Tio estas granda helpo por la disvastiĝo de Esperanto. Ĉar ekzistas apenaŭ iu nacio, kiu ne havas tiujn ĉi kvin vokalojn en sia propra lingvo. Estus granda malhelpo, ĉe iu nacio, al la lernado de Esperanto, se antaŭ ol lerni la Esperanton, estus necese lerni kelkajn fremdajn vokalojn.
Kaj kvin vokaloj estas sufiĉaj: la Esperanta vortaro estas la pruvo de tio.
Tio fakto estas ankoraŭ granda bonaĵo kaj helpado por Esperanto. Ĉar la studento, kiu komencas lerni la Anglan lingvon devas lerni pli ol dekdu, pliparte fremdajn, vokalojn: kaj estas same ĉe la Franca aŭ la Germana lingvo.
Kaj memoru, ke estas multoble pli facile lerni la kvin, ol lerni la dekdu, ĉar iliaj diversecoj estas multe pli klaraj kaj frapantaj.
Doktoro Zamenhof montris per nenio pli, ol per sia elekto de tiuj ĉi kvin vokaloj, sian delikatan sentadon de la universalaj bezonoj de la homa parolado. Tiuj ĉi kvin vokaloj estas nur fremdaj al tre malgranda nombro da homoj. Sed se la Doktoro estus preninta sesan vokalon, estus estinta preskaŭ neeble eviti vokalon, kiu estus estinta fremda al multaj.
Sed ĉe la elektado de vokaloj ekzistas ne nur tiuj ĉi naciaj aŭ (oni povus diri) geografiaj danĝeroj, sed ankaŭ historia danĝero kies ĉeeston niaj karaj kunbatalantoj ĝis nun apenaŭ suspektas: ĉar ĝi bezonas tempon por sin elvolvi.
La naciaj lingvoj estas ĉiam en stato de nesentebla sed neĉesanta ŝanĝado.
Prenu nian Anglan lingvon kiel ekzemplo.
Se oni renkontus Shakespeare hodiaŭ, kaj aŭdis lin paroli, estus treege malfacile kompreni lin; kaj aŭdante Chaucer, oni kredus aŭdi, ne Anglan, sed kelkan alian tute fremdan lingvon.
Kaj, kiam la lingvo estas larĝe disvastiginta, ĝi ŝanĝas diverse en diversaj lokoj. Fine la diversecoj fariĝas tiel grandaj, ke la popolo de la unu loko ne komprenas plu la paroladon de la popolo de alia loko: ekzemple en Francujo kaj Hispanujo. Kaj, post tio, ne estas plu unu lingvo, sed du.
Kaj ne estas, en la historio de la lingvoj, sola ekzemplero de la reunuiĝo de du tiaj lingvoj.
Ne ekzistas ankaŭ sola nacia lingvo en la mondo, kiu ne estas la produkto de tiu ĉi diversiganta agado.
Ĝi ŝajnas, je la unua vido, esti leĝo de naturo, nerompebla kaj nevenkebla.
Ĉu ĝi estas nevenkebla?
Mi kredas ke ne.
Kaj mi kredas, ke la ĉefa kaŭzo, kiu ĝin faros venkeblan por la Esperantistaro, estas la saĝa elekto de tiuj ĉi kvin vokaloj. Ilia povo restos ankoraŭ en ilia simpleco kaj certeco.
Ili estas la plej naturaj kaj frapantaj sonoj, kiujn la homa voĉo povas fari.
Se oni detruus ilin hodiaŭ ili reaperus morgaŭ.
Se, per malbona hazardo, iu nacio komencos paroli malkorekte la Esperantajn vokalojn, estos tute facile montri kaj pruvi al ĝi ĝian eraron. Kaj nature ĝi korektus ĝin: ĉar la fatala dubo, Kiu el la du sonoj estas korekta? ne povas ekzisti en Esperanto.
Tial la fonetika scienco justigas plene Doktoron Zamenhof, pri lia elekto de vokaloj, kaj justigas nin, kiam ni esperas kaj kredas, ke la puraj kaj belaj vokaloj de nia mondbenanta lingvo daŭros klare kaj brile dum la mondo ekzistos.
R. J. Lloyd.
La Universitato, Liverpool.