VIRINO TUTE NEINTERESA.

Kvara Vera Rakonto. Originale verkita de E.W.

Ŝi ne estis ĉiam sensignifa; ŝi kaj ŝia fratino estis estintaj dum du aŭ tri jaroj la belulinoj je du graflandoj, eĉ je la urbo Bath. Sed ŝia fratino edziniĝis, la patro mortis, kaj ŝi translokiĝis kun ŝia malsana, tre malfeliĉa, patrino, en dometon apud vilaĝeto.

Ŝia fianĉo ne estis aprobita de ŝiaj parencoj; ŝi nur povis vidi lin malofte.

Lia idealo je perfekta virino estis tiu, kiu malmulte legas, malpli parolas, kaj kiu neniam rezonas, sed senĉese movigas la kudrilon.

Tial dum preskaŭ ok jaroj ŝi sidis, horo post horo, faranta belegajn brodojn kaj pasamentojn, neniam elirante ekster la ĝardeneto, krom por ĉiutaga vizito al sia onklino, kiu loĝis en proksimega dometo, por servi okaze ian malsanan aŭ malgajan najbarinon, aŭ por iri en la preĝejon unufoje la Dimanĉon.

Ŝi do sin sentis senutila.

Ŝiaj patrino kaj onklino ambaŭ havis servistinon amindan kaj fidelan, kies societo sufiĉis je siaj mastrinoj, kiuj multe ŝatis librojn.

Fine ŝia onklino mortis, kaj ŝi heredis grandan riĉecon. Ŝia fianĉo ĝis tiam estis estinta malfervora amanto, sed nun li fariĝis urĝa, kaj ŝia patrino, antaŭvidante proksiman morton, ne volis ŝin lasi solan, kaj do konsentis rapidigi la edziniĝon.

Ŝia nova hejmo estis en la plej proksima urbo, kie ŝi havis baldaŭ multe da konatuloj, kiuj diris: "Tiu ĉi novedzino estas gracia kaj bela, sed ŝi estas terurige neinteresa."

Fariĝinte patrino, ŝi ŝajnis fariĝi pli juna, gaja kaj tute feliĉa. La bela infaneto estis bonvena trezoro por la geedzoj.

Tre granda nombro da parencoj kaj amikoj kunvenis por festi la baptan feston. Ili estis atendantaj en la ĝardeno, je la horo de la ceremonio, por iri al la preĝejo, kiam ili aŭdis laŭtajn kriegojn. Poste oni aŭdis la vortojn: "Mi estas tute ruinigita, neniu min dungos post tio ĉi."

La malfeliĉa nutristino, rapide sin turninte por atingi la baptovuelon, rompigis la kolon de la infaneto!

Tiu ĉi historio estas rakontita al mi de unu el la gastoj, kiuj kuregis en la ĉambron.

Tie oni vidis la patrinon, tiel pala kiel ŝia mortigita ido, kiu estis tenata en ŝiaj brakoj.

Ŝajne ŝi duonsveniĝis kaj dum longaj horoj nek parolis nek ploris. Tamen, antaŭ ol cedi je ŝia malespero, ŝi estis komfortinta la ploregantan servistinon per la promeso: "Neniam mi eksigos vin antaŭ ol vi zorge nutradis unu el miaj idoj dum du jaroj!"

Aŭdinte de la nutristino tiun promeson, la kunvenintaj amikoj miregis. La kompatinda patrino estis nevino de Nia Fraŭlino, tial ili kredis ke ŝi estis kuraĝa kaj justa, sed tian rimarkindan bonecon ili tute ne atendis. Kelke da ili eĉ kredis, ke la promeso nur estis elpenso de la ruza servistino.

Ĉu donita aŭ ne, la promeso plenumiĝis.

Dum kelkaj jaroj la patrino restis pala, magra, malĝoja kaj ekscitema. La kuracistoj diris, ke ŝi neniam plifortiĝus, vidante ĉiutage la virinon, kiu mortigis ŝian infaneton, kaj amikoj petegis ke si eksigu la virinon el la domo. Sed ŝi respondis: "Eble Dio volas mian morton. Li ja ne povas deziri, ke mi ne plenumu promeson mian. En mia familio, promeso estas ĉiam sankta!"

Fine alvenis tempon, kiam ŝi havis duan infaneton, palan, delikatan knabon (kiu hodiaŭ estas forta avo), kaj ŝia ekscitemeco kaj maltrankvileco pligrandigis. Sed fine la longe atendita tago alvenis, la dujara naskotago de la etulo.

Je tiu ĉi okazo, ŝi venis frumatene al la nutristino kun la promesita atesto pri kapableco kaj sciigis al tiu ĉi, ke ili disiĝus tuj kiam alia nutristina servo troviĝos por ŝi.

De tiam, la sano de la patrino pliboniĝis, ŝia gajeco revenis, kaj denove ŝi fariĝis tute kontenta. Kvar jaroj poste, ŝia edzo konstruigis belan domon du mejlojn de la urbo. Tie ŝi estis tre feliĉa kun ŝiaj geinfanoj. Pro bona kaj simpla gastameco ŝi fariĝis bone amata en la graflando.

Sed ve! tiu feliĉeco ne estis longedaŭra. Post tri jaroj ŝia edzo estis paralizita, kaj fariĝis tre postulanta malsanulo. Tiam ŝi hazarde konstatis, ke li procentdonis tutan lian riĉecon, kaj la ŝian, en jarpago je lia propra vivo sole. Ŝi ne volis malkontentigi lin, kaj ne informis lin pri ŝia eltrovo. Tamen ŝi ne povis multe ŝpari. La edzo eĉ rifuzis vendi sian veturilon kaj ĉevalojn, kaj eksigi la du servistojn, kvankam li neniam povis ilin uzi, kaj ŝi neniam eliris el la domo.

Kiam ŝi vidviniĝis, la aferoj estis aranĝitaj, kaj restis nur sufiĉe da bieno por doni £51 jara enspezo. Ŝi do translokiĝis en loĝejeton, kaj, kun la helpo de servistino kiu ne konsentis sin forlasi, kaj ne eĉ ricevis salajron, ŝi subtenis la geinfanojn. Ŝiaj parencoj ne eĉ sciiĝis pri ŝia malriĉeco, sed la boparencoj ĝin sciis, kaj pagis la edukkoston de ŝiaj filoj, kaj, post iom da tempo, la morto de boonklo denove riĉigis ilin sufiĉe.

La cetero de ŝia vivo estis tre feliĉa. Adorata de ŝiaj gefiloj, amata de ŝiaj servistinoj, kaj respektegata de geamikoj kiuj rakontis multajn ekzemplerojn de ŝia kuraĝeco kaj bonkoreco, ŝi atingis grandan aĝon.