LA LIBERTEMPULO.

Originale verkita de H. W. Southcombe.

Kiam somero revenas, venas ankaŭ familia frenezeco.

Patro, patrino, geinfanoj, hundeto kaj, ne malofte, katino kaj kanario, ĉiu el ili kredas sendube, ke ili devas veturi marobordon.

Neniu scias la devenon de tiu ĉi spirita malsano, kaj mi multe dubas ĉu alilanduloj ankaŭ tiel malbone suferas.

La patro de familio estas kutime viro sufiĉe racia.

Lia propra dometo estas eble malvarmeta, freŝa kaj higiena. Tie, ĉio estas konvena kaj sufiĉe vasta. Tie, se ie en la tuta mondo, li povas kontentigi siajn proprajn gustojn kaj eĉ siajn imagajn bezonojn. Estas lia hejmo.

Sed li havas iluzion. Li kredas ke li devas forlasi sian hejmon kaj ĝian tutan enhavon dum kelkaj semajnoj, kaj ke li ne povas esti feliĉa antaŭ ol li forĵetos ŝtonetojn en la maron, kaj flaros la putrantan markreskaĵon.

Krom tiu ĉi iluzieto, li ne havas la plej malgrandan malsanon, sed tamen li devas iri al la marbordo por resaniĝi.

Li kredas ankaŭ ke fenestro, tra kiu li povas rigardi la maron, estas multe pli bona ol ĉia alia; kaj kiam la afero estas aranĝita kun la mastrino, kiu luigas la loĝejojn, kaj li estas promesinta pagi dum kelkaj semajnoj sufiĉe da mono por aĉeti novan dometon, li komencas kredi, ke li baldaŭ atingos plenan feliĉecon.

Ĉe la loĝejo estas granda amaso da gepatroj, infanoj, infanistoj, pakaĵoj; kaj dum kelkaj tagoj li iom post iom ekscias kiun ĉambron estas definitan al kiu persono.

Nokte, li laciĝas kaj dormas—eble—se la du supra-etaĝaj fraŭloj estas revenintaj hejmen, se la infano ne ploras malsupre, se la gesinjoroj ne ronkas ambaŭflanke, se neniu piedfrapas la trairejon, se la senaereco de la ĉambro ne sufokas lin, se bela nigra hundeto (kun blua rubando ĉirkaŭ la kolo kaj malgranda sonorileto), ne kuradas sur la ŝtuparo, se la najbara gekataro ne kunvenas ekstere, se li povas elpeli el sia kapo fantaziojn pri skaraboj, pri muŝoj, k-t-p.

Ĉiutage, multe da alilanduloj, kaj samlandanoj, penas amuzi la Libertempulon.

Italoj per dancoj, per simioj, per akordionoj, per senĉesaj gurdoj.

Sinjoroj parolantaj la Germanan lingvon ludas antaŭ li antikvajn, dikegajn, flavkuprajn blovinstrumentojn kaj blekemajn klarnetojn.

Germanujo estas muzika lando, kaj la muziko ne konas ian nacian limon, sed atingas rekte la koron de la tuta homaro.

Sed tio ne plaĉas nian Libertempulon, kaj li estas malagrabla kontraŭ sia edzino, kaj deziras piede elĵeti la loĝejan-katon (kiu, oni diras, tre ŝatas la manĝaĵojn de la vizitanto).

Kion vi havas, karulo? diras la kompatinda edzino, sed li ja ne konas kion li havas. Efektive, li suferas de sia mezasomera frenezeco.

Iam li veturas kune kun sia familio, sed la infanoj ne ŝatas veturi, kaj maljuna ĉevalo ne volas ilin posttiri.

La infanoj volas nur fosi la sablaĵon, konstruigi kastelojn, kaj spruĉi la marakvon. Ili ne volas marŝi supre multe da montetoj, kaj la veturo ne prosperas.

Poste, li pensas pri la "Coach," bela kvarĉevala veturilo zorgata de viro kiu mirinde blovas longegan kornon. Li do sidiĝas sur la supraĵo, kune kun dek aŭ dekdu aliaj. Pluvas, kaj ĉiu el ili deziras starigi sian propran pluvombrelon. Tio ĉi okazigas grandan malamikecon inter ili dum tri horoj for, kaj tri horoj re-veturante.

Li ĵuras neniam ree veturi, sed estas simptomo de tiu malsaneco ke li nepre iros ree morgaŭ, kaj kredos ke la vetero sendube estos bonega.

Je alia okazo, li suriras vaporŝipon, kiu faras tuttagan vojaĝeton. Liaj prapatroj estis "regantoj de la ondoj" tial li ankaŭ faros marvojaĝon.

Multe da aliaj "regantoj" ankaŭ enŝipiras kaj apenaŭ estas spaco por sidiĝi.

Muzikistoj kiuj gaje ludas violonojn, glasojn, aŭ harpon, rikoltas iom da pencoj kaj malaperas malsupren. Ili bone antaŭscias ke, iom poste, niaj novaj maristoj ne plue bezonos ian muzikon.

Ilia gajeco baldaŭ malaperos, ili fariĝos pensemaj, kaj fine, ĉiu el ili malbenos la tagon de sia naskiĝo, kaj nur deziros esti permesata morti.

Estas simptomo de tiu ĉi somera malsano, ke morgaŭ la malsanulo denove suriros vaporŝipon kaj kredos, ke la maro sendube devas esti trankvila kaj ebena.

Kiam, post multe da tagoj, li fine atingas sian propran domon, kiam rave li vidas ĉian karaĵon, li ekdubas ĉu li ne estas havinta ian spiritan malsaneton, kaj ĵuras neniam ree veturi maroborden.

Kaj tiu ĉi decido daŭros—nur ĝis la sekvanta somero.

Ĉar estas simptomo de tiu ĉi malsano, ke oni tute forgesas ĉiun ĉagrenon, kiu okazis dum ĝia daŭro.