PLENDKAŬZO KAJ RIMEDO.
Kimra Historio rakontata de E.W.
Antaŭ okdek jaroj Anglujo kaj Kimrujo same suferis je arbitra imposto kiu, jaro post jaro, plipeziĝis. Por havigi monon por ripari la vojojn ĉiuj rajdataj aŭ tirantaj bestoj, kaj ankaŭ ĉiuj bovoj kaj ŝafoj kiuj marŝis sur la vojoj, submetiĝis al imposto. Por kolekti tiun ĉi monon oni starigis grandajn pordegojn ne tre malproksime unu de la alia. Ĉe ĉiu pordego estis malgranda dometo de la monkolektisto.
En kelkaj lokoj la imposto estis tiel peza kaj la pordegoj tiel multaj ke ĝi estis vera ŝarĝo je la farmamastroj. Ekzemple, ili kutimis bruligi kalkon por riĉigi sian teron; kiam pordego estis inter la bruligejo kaj la farmo, la mastro ofte devis pagi tri ŝilingojn por ĉiu ŝarĝveturilo plena je kalko!
La laboristoj kaj la mastroj plendegis, sed vane.
En la jaro 1839 kelkaj pordegoj estis mistere ĵetitaj teren kaj ne rekonstruiĝis, pro loka perforto. Dum tri jaroj oni faris nenion plu, ĉar la Kimroj estis ordemaj, kaj respektis la leĝon. Sed fine ili ekkonis ke ili devis sin protekti. Ili trovis kapitanon (aŭ eble kapitanojn) kiun ili nomis Rebeka kaj perforte ili ekposedis la pordegojn de siaj malamikoj. Tage ĉie estis paco, sed vespere en lokoj multe da mejloj malproksimaj, oni aŭdis bruojn de kornoj, de pafiloj, kaj piedfrapadon de homoj kaj ĉevaloj. Morgaŭe, la magistratoj sciiĝis ke multaj pordegdometoj estis detruitaj. Soldatoj estis sendataj en la landon, sed ili malsaniĝis, ĉevaloj mortis, kaj oni povis kapti nek Rebeka’n nek unu el liaj filoj. (Tiatempe mi estis en Anglujo, kie mi ofte aŭdis, ke Rebeka estis magistrato mem, eksoficiro, landsinjoro kaj de familio honorinda. Oni ankaŭ diris ke li nepre estos kaptata kaj pendigata. Mi havis karan boonklon pri kiu ĉio tio estis vera, kaj mi maltrankviliĝis pro li).
En Martineau’s Historio de Anglujo ni legas: "Foje ili detruis pordegon malpli ol kvarono da mejlo de la magistrata kunvenejo. Se la portistoj gardis, ili certe ne vidus lumon aŭ ian alian signon; se ili eliris por aŭskulti, neniu proksimiĝis, sed se ili forgesis aŭ dormis ilin ekvekis la blovo de multe da kornoj kaj la krako de pafiloj. La pordo estis perforte malfermata, kaj ili vidis amason da homoj, kelkaj en virina vestaĵo, kaj aliaj kun vualoj kaŝantaj la vizaĝojn. Ili portis brilegajn torĉojn, segilojn kaj armilojn. La portistoj devis movi sian meblaron aŭ ĝin perdi; fortaj manoj helpis porti liton, tablon kaj meblojn sur la kampon, aliaj manoj segis la pordstangojn apud la tero, kaj dishakis la pordegojn. Tiam disŝiriĝis la tegmento de la dometo, la muroj ruiniĝis, plankoj suprentiriĝis kaj la vojo estis libera por la vojaĝantoj.
"Tiam la amaso rajdis al malproksima loko, kie ili refaris tion saman. Nur en Carmarthenshire preskaŭ okdek pordegoj detruiĝis, kaj en du apudaj graflandoj apenaŭ unu restis."
La Rebekidoj eĉ pafis en la fenestrojn de la magistratoj. En la ĉefurbo Carmarthen ili penadis detrui grandan almozulejon, sed, antaŭ ol ili finis tiun ĉi laboron, alvenis multe da cavalerio. En la batalo multe da Rebekidaj vundiĝis, kaj kelkaj centoj estis kaptitaj.
Post tiu ĉi batalo, la aferoj de la ribelanoj ne prosperis. Kelkaj Angloj aliiĝis al iliaj rangoj, kaj oni kredas, ke tiuj ĉi alilanduloj estis perfiduloj. Ĉiuj iliaj planoj estis antaŭsciitaj de la magistratoj, kaj malhelpataj, sed la afero pligraviĝis. Oni komencis bruligi la gren-garbarojn kaj fojnon de la magistratoj, kaj tiujn de iliaj luantoj. La timo al Rebeka fariĝis tiel granda, ke la juĝistoj ne kuraĝis kondamni la bruligstojn. Foje, kiam maljuna virino estis pafita, la juĝo estis: "La malvivulino mortis pro fluo de sango en la bruston, kio sufokis ŝin; sed la kaŭzo de tiu ĉi sangofluo ni ne povas eltrovi!"
Sed la ribelanoj ne ĉiam estis kruelaj. Ili distingis inter la bonuloj kaj malbonuloj. Ekzemple, unu magistrato estis forta malamiko al la Rebekidoj, sed ankaŭ li estis edzo fidela, patro aminda, kaj landsinjoro bonega kaj simpatia. Unu matenon afiŝoj vidiĝis gluitaj al ĉiuj liaj pordoj: "Ne timu pro via familio, aŭ pro via posedaĵoj. Rebeka ne volas ion difekti, kio apartenas al vi."
Kompreneble, la Rebekidaj, venkiĝis, sed iliaj laboroj ne estis senfruktaj. Kune kun la komisio nomata juĝi la ribelanojn, alia komisio sendiĝis por ricevi informojn pri la kaŭzoj de la ribelo.
La registaro neniam penadis eltrovi kiu estis Rebeka kaj, inter la Rebekidoj, nur tri transportiĝis kaj kelkaj estis dum mallonga tempo enmetitaj en malliberejon.
La Parlamento efektivigis leĝon, kiu multe malpezigis la vojajn impostojn. Oni nur devis pagi unufoje inter sep mejloj (dek unu kilometroj) kaj, post unu pago, oni povis trapasi unu pordegon tiel ofte kiel oni volus dum dudek kvar horoj, t. e., de noktomezo ĝis noktomezo.
Anglujo ĝuis, kune kun Kimrujo, tiun ĉi plibonigon, kaj nun la imposto estas preskaŭ neniigata. Nur en malmultaj lokoj, precipe pontoj, oni devas pagi vojimpostojn.
Nunaj veturantoj ŝuldas multe al la Rebekidoj.