ALVOKO DE LA NATURO.
Tradukita de G. C. Law.
Estis kun bedaŭro, ke la nova vikaro, irante al la Dimanĉa kurso trans la kampoj, eltrovis en la Edeno de verdaj herbejoj kaj arboj, ondetanta rivereto kaj blua ĉielo, klaran postsignon de la Serpento. Apud la ponto, kie la rivereto fluadis kviete ĉirkaŭ la radikoj de tri salikoj, li ekvidis knabon, fiŝkaptantan. Urba knabo, laŭ sia eksteraĵo—pala vizaĝo, brilaj okuloj, kaj la nepriskribebla gajeco je la sido de sia eluzita ĉapo, kiu esprimis la Londonanon, vizitantan en Arkadio.
Ne kolere, sed per voĉo de granda doloro, la nova vikaro parolis al la kulpulo: "Ĉu vi ne konas, ke estas malbone fiŝkapti Dimanĉon posttagmeze?"
La knabo rigardis lin: "Ĉu la tempo por tagmanĝado pasis?" li demandis, kun mieno de laca surprizo.
"Certe jes," respondis la vikaro; tiu ĉi subita pruvo pri la treega priokupado de la samprofesiano frapis kordon en lia koro laŭ neatendita maniero. "Sed ĉu matenon, ĉu posttagmezon, vi konas, ke estas malbone fiŝkapti Dimanĉe."
La knabo senĝoje rigardis sian senmovan floson—teruraĵon pentritan je strangaj ruĝaj kaj verdaj strekoj.
Io de la knaba sintenado alvokis la vikaran koron. "Nenian sukceson?" li demandis kviete.
"Ne," diris la knabo.
"Nu, aŭskultu! Vi venos nun kun mi al la lernejo, kaj vi kaj mi atencos morgaŭ nian sorton kune, se vi havos tempon."
La knabo skuis la kapon, decide.
"Ne," li diris, "mi vidis fiŝegon; mi vidis ĝin trifoje dum mi restas tie ĉi; kaj mi ne foriros ĝis kiam mi estos kaptinta ĝin. Ĝi frapis mian floson per la nazo nur por kolerigi min. Estas malbona speco da vermoj ĉirkaŭ tie ĉi; rigardu la vermon, kiun mi uzas nuntempe; kian objekton prezenti al tia fiŝo!"
"Nu," diris la vikaro, "vi devis meti ĝin pli bone sur la hokon. Rigardu, mi montros vin—almenaŭ morgaŭ—se vi volas."
Tiun ĉi momenton, aperis el la klara profundaĵo de la rivereto io, kun grandaj okuloj kaj larĝa korpo, videbla pro ĝia nigreco kaj ruĝaj naĝiloj, kiu rigardis ilin, naĝis ĉirkaŭ la floso, kaj per skueto de vosto, malaperis en sian akvan hejmon.
"Tie ĝi estas!" diris kune la Londonano kaj la vikaro, kaj senkonscie tiu ĉi ekprenis la fiŝkaptilon.
"Ne tuŝu," diris la knabo, eksciteme, "mi kaptos ĝin!"
"Nu, serĉu vermon, belan vermon. Ĝi ne englutos vian."
Ili elserĉis la torfon, kaj la vikaro fosis per sia poŝtranĉilo kaj, eltrovinte pli bonan vermon, komencis aranĝi ĝin sur la hoko. Li okupis pli da tempo je tio ol la knabo volis; sed efektive, li havis nervan rapidecon.
"Ho, rapidu!" ekkriis la knabo kun senpacienca agonio, "la fiŝo ne atendos la tutan tagon!"
"Jen estas!" diris la alia, "mi kredas, ke li estas en kaveto inter la radikoj de tiuj ĉi arboj. Nun, mi—ne vi lasos fali kviete la fadenon en la akvon, kaj ni kuŝiĝos malproksime de la bordo. Kuŝiĝu simile al mi!"
Kaj, konformigante agadojn al vortoj, ili kuŝiĝis kune sur la herbo, kaj la knabo faletigis la tordantan vermon inter la radikojn....
Dek minutoj pasis. Unufoje la knabo volis eltiri la vermon por rigardi ĝin, sed la vikara mano detenis lin. Tiam, kun kvieta decidemo, la floso faris unu rektan senŝanceliĝan salton malsupren.
"Kaptinta ĝin!" diris la knabo.
"Kaptinta ĝin!" diris la vikaro.
La bobineto rapide turniĝis dum la fiŝego naĝis trans la rivereton.
"Ho, mi ne povas haltigi ĝin," ekkriis la knabo.
"Donu al mi la fiŝkaptilon," respondis la vikaro, "aŭ ĝi fornaĝos."
"Ne, mi volas eltiri ĝin!"
"Donu la ilon al mi, malsaĝuleto; se vi ne donos ĝin al mi, mi frapos vian kapon!" ...
Sinjorino Blenkinsop, revenante el la Dimanĉa kurso, kie la vikara foresto estis estinta temo de babilado, ekvidas lin kaj la knabon. Alproksimiĝante neatendite, ŝi rigardas la procedojn. Post kelkaj minutoj, la vikaro, sur la genuoj, trempinte la brakon kaj manikon senzorge en la akvon, eltiris la kaptiton teren, kaj, leviĝante, li vidas ŝin.
Ĉu li ruĝiĝis? Ĉu li ektremis? Ĉu li montris ian signon de pento, je la malboneco de sia konduto?
Ne, kontraŭe, estis nuanco de ekscitita triumfo en lia voĉo dum li ekkriis, elmontrante la viglan fiŝon:—
"Nu, Sinjorino Blenkinsop, ĉu vi iam vidis pli grandan perkon?"
"Mi vetas mian vivon—neniam!" diris la Londonano.