KIMRA SKIZETO VII.
Malnova Ferakonto. Esperantigita de E. W.
Unu fojon, antaŭ longege, loĝis en bela trankvila valeto viro nomita Johano, kaj sia edzino Mario. Ili estis nejunaj kaj solaj. Antaŭe ili havis du infanojn, kvarjaran knabeton kaj dolĉan dujaran filineton, sed ili ambaŭ mortis. La gepatroj ofte ploregis ilin, kvankam ili estas bonaj Kristanoj, kaj neniam volis murmuri kontraŭ Dio.
Ili laboris senĉese kaj saĝe, tiel ke ilia dometo, ĝardeno kaj kampo estis modeloj da pureco kaj beleco. Iliaj bestoj estis grasaj kaj bonezorgataj.
La geedzoj estis amataj de la najbaroj, por kiuj ili faris ĉian eblan servon. Sed la edzino malsaniĝis; ŝi ne volis konfesi sian suferon, ĉar ŝi timis tro malĝojigi sian fidelan Johanon.
Li vidis nenion, ĉar ŝi adoris lin tiel, ke ŝiaj vangoj ĉiam ruĝiĝis kaj ŝiaj okuloj briliĝis kiel helaj steloj, kiam ajn li rigardis ŝin. Li ja nenion vidis; sed multaj amikoj vidis kaj kore simpatiis kun la kompatindaj geedzoj.
Tiuj ĉi helpemaj estaĵoj, la feoj, loĝas en proksima arbaro, kaj nokte dancadas sur la kampoj. Ili ja meritas la nomon donadatan al sia raso de la Kimraj kamparanoj. Ili vere estas "la bonaj etuloj"; ili amas la diligenton kaj la purecon, kaj ili amegas la honestecon, la veramecon, kaj la bonkorecon.
Ankaŭ ili estas dankemaj; kaj nesciante Johano kaj Mario estis farintaj multajn bonajn servojn je ili.
Tial okazis, ke, unu matenon, kiam Mario, pala kaj laca eliris por melki la bovinojn, ŝi trovis ilin jam manĝantajn la freŝan furaĝon.
Enirante en la laktejon, ŝi vidis, ke tuta ŝia matena laboro estis bone farita. Multaj funtoj da bela flava butero staris sur grandaj pladoj, la buter-lakto estis en barelo, preta por ke Johano donu ĝin al la porkoj manĝaĵe, la nova lakto jam estis kribrita kaj verŝita en purajn vazojn; ankaŭ ĉiuj aliaj ujoj estis brogitaj. Enfine ŝi nenion havis fari, krom hejti la supon kaj panetojn por matenmanĝo. Tial ŝi ripozis sin kaj pensis pri Johano. Ŝi kredis, ke li estis farinta tutan ŝian laboron. Ŝi ĝuis tiun ĉi provon de lia konstanta amo kaj lin dankis en sia koro. Sed poste ŝi timis, ke li devis scii ŝian suferon, kaj ŝi tre malĝojis. Tamen, kiam li revenis hejmen, koloro kaj brilo ŝanĝis ŝian vizaĝon tiel, ke li ne vidis ian signon de malsaneco.
Ŝi deziris danki pro lia helpo, sed ŝi timis paroli, ĉar ŝi estis ankoraŭ tro kortuŝata, kaj, plorante, ŝi lin ĉagrenigus. Ŝi faris do siajn hejmajn aferojn kun amplena koro kaj silenta dankemo. Morgaŭe, denove trovinte sian tutan eksterdoman laboron bonege efektivatan, ŝi ekpetis al Johano ke li ne tiel lacigu sin pro ŝi. Ili ambaŭ miregis, kaj, post longa interparolado pri la afero, ili kredis, ke iliaj nevideblaj bonfaristoj devis esti "la bonaj etuloj." Por samtempe certigi sin kaj montri sian kontentegon, ili metis, apud la ŝtuparo, grandan pecon de la plej bona blanka pano kune kun freŝa butero kaj vazo plena da ĵusmelkita lakto. Morgaŭe, la regalo ne tie troviĝis; la geedzoj do sciis ke la feoj ja servos ilin, tial ili laŭdis Dion pro tiu ĉi favoro, kaj ili amis Liajn bonajn Estaĵetojn.
Vintriĝis, Mario pli malsaniĝis. Ŝia tuta laboro ĉiam estis farata de la feoj, kiuj ankaŭ helpis Johanon. Ili ja plezure estus farintaj ĉiom, kiom li bezonis, sed ili estis saĝaj, kaj sciis, ke li pli suferus, neokupate. Ĉiu nokte, ili ĝuis sian simplan ragalon.
Enfine, la morto disigis, dum kelka tempo, la du amantojn. La tombo de Mario superploradiĝis de Johano, beletiĝis de la Gefeoj. Nenie kreskis pli verde la herbo; nenie floris pli brile la floroj, nenia difektiga insekto povis proksimiĝi al la sankta loko!
La feoj servadis ankaŭ la vidvon, kies domo, ĝardeno kaj kampoj fierigis la paroĥanojn. Oni estus kredinta, ke li havis multajn laboristojn, kaj oni enviis lin. Li tamen tre malĝojis.
Pli ol unu virino volis konsoli lin, kaj fariĝi la mastrino de tiel bela bieneto.
La plej ruza el liaj amikinoj lin kaptis, kaj edzigis. Ŝi estis junulino tiel obstina kiel egoista, kiu nek ŝatis liajn virtojn, nek bedaŭris lian melankolion, sed kiu antaŭvidis por si vivon facilan kaj ĝojon, vidviniĝinte. Ŝia unu deziro estis amasigi monon. Baldaŭ ŝi komencis malplezure meti la kutiman porcion por la feoj. "Kial ili devos ricevi pli bonan nutraĵon ol aliaj farmlaboristoj?" ŝi demandis. "Ĉar ili amegis Marion kaj laboras senpage," respondis Johano; "ankaŭ ili estas la plejmulton donintaj al mi el miaj amikoj."
De tiu ĉi tago li mem lasis la noktan regaleton. Post kelkaj monatoj, li bezonis forlasi sian hejmon dum tri semajnoj, sed li ne foriris sen peteginte sian edzinon, ke ŝi neniam forgesu siajn helpemajn amiketojn, kiuj certe meritis ĉian dankesprimon eblan. Ŝi ja promesis ilin memori, sed ŝi ne diris tion, kion ŝi intencis doni al ili.
Tiel okazis ke, unu nokton, kiam la bonaj etuloj estis farintaj la tutan laboron, ili nur trovis pecojn da nigra ŝima pano kaj kelkajn la malbonodorajn sekigitajn harengojn. Treega estis ilia kolero! Ekkriante, ili kuregis en la ĉambron de la avarulino, pinĉis ŝin de kapo al piedoj ĝis iliaj viglaj fingretoj estis lacaj kaj ŝi preskaŭ svenis. Pinĉante, ili senĉese kantis versojn:
Nigra pano kaj hareng’ odoras
Viaj dikaj flankoj ja doloras.
Tiam, kun grandega peno, ili elpuŝis ŝin el ŝia lito, kaj trenis ŝin malsupren, gaje ekridante kiam, falante de unu ŝtupo sur alian, ŝia kapo ricevis baton.
Enfine, ili forlasis ŝin, duone senvivan, apud la pordo, kaj malaperis. De tiu tempo la malfeliĉulino devis ĉion fari kaj ankaŭ toleri la koleron de Johano, de kiu ŝi ne povis kaŝi la kaŭzon de la forkuro de liaj multjaraj helpantetoj.
Ŝia vivo estis senĝoja, tamen trankvila, ĝis Johano mortis. Apenaŭ li enteriĝis, kiam ŝiaj turmentantoj revenis. Nokte ili melkis la bovinojn kaj forpelis ilin kun la bovojn, bovidojn kaj porkojn sur la kampojn de la najbaroj. Ili ŝtelis ĉiujn ovojn de kokino, anasino, anserino kaj kolombino. En la dometo povis neniu ĝui noktan ripozon. Bruoj, batoj, pinĉoj, neebligis dormon. Nek sciulo nek pastro povis forpeli la ofenditajn kaj malicajn feojn. Pro tio, post mallonga tempo kaj multe da ĉagrenoj, la vidvino forlasis senespere sian domon kaj belan bieneton, kaj vivis malriĉa kaj malestimata inter fremduloj.
Kontraŭ ŝi estis la bonaj etuloj tro kruelaj, sed oni devas memori, ke tiuj ĉi strangaj estaĵoj ne estas Kristanoj baptitaj. Kredeble ili neniam estis aŭdintaj la ordonon: "Faru bonon kontraŭ tiuj, kiuj kontraŭ vi malbonon faras." Ili nur komprenis la leĝon: "Kontraŭ bonuloj bone agu"; kaj mi kredas, ke ili honeste obeis tiun leĝon.
Certe mi neniam aŭdis nek legis pri feo aŭ feino nedanka!