KION MAX MÜLLER DIRIS.

Mi deziras scii ĉu The Esperantist estas preta por akcepti en ĝiaj kolonoj la liberan uzon de la ĉiam ĉeestanta persona pronomo "Mi." Eble mi, ĝin enkondukante, estas iomete maltima, sed mi ne povas eviti la opinion ke, eĉ nova lingvo devas enhavi almenaŭ kelkajn el la nekonvenaĵoj kiujn ĉiuj malnovaj lingvoj necese toleras.

Tio, kion mi tuj rakontos, nur estas malgranda persona memoraĵo, sed ĝi kunligas kun la nomo de famega lingvisto; tre citinda aŭtoritato.

Mi estis en Venezio, ne staranta inter palaco kaj malliberejo, sed gondole glitanta sur la kanaloj de la feina urbo, tiel kiel ĉia mortemulo devas fari, se li deziras elpruvi ke vivo estas vivinda. Mi tiam estis leganta artikolon "Rememoraĵoj" de Max Müller, kaj ĝi tiel ĉarmis min ke, tuj post mia reveno hejme, mi skribis al li iom simile al jeno—

"Mi estas al vi nekonato. Se mi ne skribos tuj sub la puŝo de la impreso, mi tute ne kuraĝus fari tion. Sed, kompreneble, ni devus koni unu la alian. Vi, baptofilo de Max Maria von Weber, mi baptofilo de Felix Mendelssohn! Vi lernis latinan kaj grekan lingvojn en Leipzigo, mi ankaŭ lernis tie; sed vi studiis ĉe la Nikolai-Schule kaj mi ĉe la Thomas-Schule; jen la malsameco de la rezultato klariĝas. Sed ni, kiel knaboj, ambaŭ devis manĝi niajn pomojn el la korbo de la sama maljuna vendistino en Grimmaischer Strasse, k.t.p."

Nu, Max Müller respondis al mi tute afable. Li sciigis min ke li iam aŭdis mian patron ludi fortepianon kune kun Mendelssohn, ke li ankaŭ estis vidinta unu el miaj pentraĵoj tial ni ne estis nekonatoj. Ĉu mi venus Oxfordon post mia reveno en Anglujo, kaj ĉu mi volus esti lia gasto?

Post kelkaj monatoj mi do iris, kaj pasigis malmultajn tagojn en lia domo. Tiu ĉi estis senegala okazo por sciiĝi liajn opiniojn pri la alpreno de universala lingvo.

"Ĉu la afero estas ebla?" mi demandis. "Netaŭge kian lingvon oni elektos. Mi bezonas vian aŭtoritaton por silentigi tiujn kiuj kredas ke la propono nur estas ĥimera."

"Nu," li respondis, "vi devas demandi tion de pli junaj kritikistoj ol mi. Vi scias ke mi jam skribis mian kredon ke Esperanto estas la plej bona sistemo ĝis nun elpensita; mi ne povas diri plu." Mi petegis, eble iom supermezure, sed sensukcese.

Sed, kiam mi estis forironta el lia gastama domo, li redonis al mi albumeton (baptopatran donacon de Mendelssohn), en kiu mi petis ke li skribu sian nomon, kaj mi legis—"Ĉu universala lingvo estas ebla? Jes.—M.M."