MORDANTO MORDITA (Originale Verkita).

Tiu ĉi okazis dum mia lernado ĉe la universitato.

Bruno estis unu el miaj plej intimaj amikoj kaj ni ofte renkontis nin kun aliaj samideanoj ĉe la loĝejo de unu aŭ alia por amika kartoludeto. En tiu ĉi okazo la renkontejo estis ĉe Bruno.

Blanko, alia amiko, alvenis kun mi je la dirita horo, sed tie troviĝis neniu. "Pendu" ni diris. Ni atendis longan tempon: Bruno ne venis. Ni do ekkoleriĝis, kaj deziris repagi al Bruno pro tiu ĉi malplezuro. "Kion ni faros?" "Malsaĝkaptilon!"[12] "Bonege!"

Ni formovis la tablon en angulon de la ĉambro. Sur la tablo, per la helpo de kapkuseno[13] el la dormoĉambro, de kelkaj vestoj, kaj de la lamposfero[14] sur kiu ni figuris malbelegan vizaĵon, kaj en kiu ni enmetis kandeleton, ni konstruis terurigan kreitaĵon. Tiam ni atendis.

Baldaŭ ni aŭdis la paŝojn de la alproksimiĝanta Bruno, kaj ni retiris en la dormoĉambron. La pordo de la ĉambro malfermiĝis: Bruno eniris.

Subite terurplena kriego surdiĝis niajn orelojn. Nia mizera amiko enfalis preskaŭ senmove en sian seĝegon, nur murmurante—"Mi ĝin vidis! Mi ĝin vidis! Mi estas viro mortonta!"

Tiu ĉi rezultato surprizis nin. Ni neniam deziris kaŭzi tian malfeliĉecon.

Kredante ke nia amiko nur ridegis, mi ekkriis "Brandon! Rapide, rapide, alportu la brandon!" Estis senutile. La glaso ekfalinte el la mano de la suferanto, rompiĝis sur la tapiŝo. Tre malrapide, el la disigitaj vortoj de la malsanulo, ni eltiris la sciigon ke li kredis vidi la aperaĵon kiu ĉiam montras sin al membro de la familio Bruno, antaŭ la subita morto de tiu persono.

Ni penis klarigi la aferon, sed sensukcese.

Mi do eliris por venigi kuraciston.

Loĝante en la koleĝo, estis necese ke mi petu permeson de la koleĝestro, ĉar vespere je dirita horo la pordego fermiĝis por ke neniu povu senpermese eliri. La koleĝestro, maljuna sinjoro, bonvolega al la junuloj kiuj venis sub lia flego, kvankam gravmaniera kaj solenvizaĝa, aŭskultinte mian klarigon, tuj donis al mi la deziratan permeson, samtempe dirante—"Estas granda malfeliĉeco, granda, grandega! Mi kredas ke mi mem iros por lerni ĉu mi povos ion fari."

Ĉar la koleĝestro tre malofte vizitis la loĝejon de koleĝanoj, tiu ĉi propono estis tiel ne atendita ke mi tute forgesis la kuraciston, kaj sekvis la estron al la loĝejo de Bruno.

Enirante en la ĉambron ni trovis Brunon ankoraŭ flegatan de Blanko, ŝajne neniel pliboniĝitan. La vizitanto neatendita, klinante sin super la junulo diris amindavoĉe—"Mia kara Bruno, mi tre bedaŭras aŭ...."

Kvazaŭ elektriĝita, la trompoplena Bruno eksaltis sur siajn piedojn elkriante per la plej sana voĉo—"Pardonu al mi, Sinjoro, tute senintence mi petolis[15] antaŭ vi."

Unue iom enuata, sed baldaŭ komprenante la ŝercon, nia bona estro trankvile diris—"H—m! Belega ekzemplo de ‘Mordanto mordita’. Bonan Nokton, Sinjoroj, bonan nokton."

Tiel parolinte li ridetante foriris.

Paul Mathews, Esperantisto 7799.

FOOTNOTES:

[12] Booby-trap.

[13] Pillow.

[14] Lamp globe.

[15] Played the fool.

Almozulo: Donu al mi pencon, Sinjorino!

Sinjorino: Ĉu vi ne povas trovi laboradon!

Almozulo: Ne, mia metio estas senutila al la nuna tempo.

Sinjorino: Kial? Kion vi faras?

Almozulo: Mi forŝovelas neĝon de pavimo.

G.C.L.