PRAKTIKA UZO DE ESPERANTO.
Antaŭ iaj semajnoj aperis artikolo en la Daily Mail kie oni skribis ke Ĵapananoj trovis ke, se ili manĝadis nur rizon, ĝi produktis hidropsion, sed se ili miksis hordeon kun la rizo la malsano ne okazis.
Trovante en la Adresaro la nomon de Japonano, mi tuj skribis al li sciigante lin pri la supre nomita artikolo kaj demandante ĉu ĝi estis akurata.
Mi ricevis la sekvantan respondon—"La malsano okaza estas ne la hidropsio sed beriberi aŭ elefantiasio. La rizo sole ne kaŭzas tion: La malriĉuloj, la kampanoj, ankaŭ suferas je tiu malsano kvankam ili ne ofte manĝas rizon; eble nur unu aŭ du foje dum monato. La rimedo por tiu malsano estas ne ankoraŭ konata, sed la mikso de hordeo kun la rizo estas bona; ankaŭ la aero de la patralando. La homoj kiuj vivas en malaerigata ĉambro havas ofte tiun malsanon. Unu aŭ du monatoj en la patralando estas sufiĉaj por kuraci ĝin." (Espo. 7383).
Esperantisto 8105.
Kara Sinjoro, La unua numero de via tre laŭdinda gazeto ne sole donis al mi grandan plezuron sed ankaŭ portis benon al ĉiuj de tiu ĉi loko; ĉar, ĵus ĉe la momento de ĝia alveno, komencis la pluvo de ni longatempe dezirita, kaj kiam mi malfermis la koverton, brilaj fulmoj kune kun la lumo de mia elektra lampo lumigis al ĝiaj bone presitaj paĝoj. Certe ĉiuj Anglaj Esperantistoj dankos vin tre kore por via kuraĝa kaj sindonema laboro, kaj deziros longan vivon kaj plenan sukceson al la entrepreno. Mi bedaŭras ke mi mem donis malbonan ekzemplon al miaj pli junaj Esperantuloj, skribante en mia artikoleto "Itala Somero," ke oni kulturas ĉe ni Kariofilojn.[17] Mi devis esti skribinta diantojn,[18] ĉar la kariofilo,[17] kreskaĵo de tropikaj landoj, ne povas vegeti tie ĉi. Kvankam mi estas nemetiista[19] botanikisto, mi ne sciis la sciencan nomon por "cloves," kaj mi ne lernis la Esperantan vorton por "carnation." ...
Jen mia konfeso kaj senkulpigo! Nun mi almenaŭ ellernis tre multe pri la kariofila[17] natur-scienco, uzado, kaj komerco; kaj mi miriĝas legante ke Anglujo enportas ĉiujare ¼ milion funtojn[20] da tiu drogo. Certe ĉiuj ne estas uzitaj por bongastigi niajn pomtortojn![21]
Kun sinceraj gratuloj,
Via fidele,
C. Bicknell.
FOOTNOTES:
[17] Cloves.
[18] Carnations.
[19] Amateur.
[20] Pounds.
[21] Apple tarts.