PRI LA ESTONTECO.
"Neniu el ni estas senerara, eĉ la plej juna."
La Redaktoro de The Esperantist deziras sendi, kiel eble plej frue, siajn koregajn dankesprimojn al sia legantaro pro la amindaj leteroj kiujn li tage ricevas. En la unua artikolo de la unua Esperantist peto antaŭmetiĝis ke oni bonvolu sendi proponojn pri la plibonigo de la plej juna el Esperantaj Ĵurnaloj. Sekve, multaj amikoj skribis siajn pensojn pri la afero.
Por komenci je la komenco, kelkaj samideanoj kritikis la verdeceto de la kovrilo. Sed multajn leterojn ni ankaŭ ricevis, precipe de niaj legantinoj, tute aprobante ĝin. Ni do kredas ke estus bedaŭrinde ŝanĝi ĝin sen unuanima konsento, tial la dua kajero ankaŭ havas similan verdan eksteraĵon.
Sed la gravegaj kritikoj estis pri la internaĵo. Kelkaj legantoj trovis ke nedividata paĝo estis iom malfacila por legi. Precipe en la interesa originala verko "Itala Somero" ili tion eltrovis. Kvankam nedividataj paĝoj havas pli belan vidiĝon, ni ne daŭrigos ilin en la estonteco, kaj ni dankas la amikojn kiuj montris la malbonaĵon.
Adepta Esperantisto kredis ke la modelo estis tro alta; ke la dua Gazeto ne povus esti tiel interesa kiel la unua, k.t.p. Vere tio ĉi estus gravega afero, kaj Britaj Esperantistoj devas zorgi ke la profetaĵo ne estos prava. Ni estas tute certaj ke, se oni nur sendos ĉi tie kiel eble plej multaj artikoletoj—precipe originalaj verkoj—sufiĉe interesaj Gazetoj rezultos.
La sama kritikisto ankaŭ opiniis ke ne estis sufiĉe da Angla lingvo en la unua numero. Ĝi enhavas nur dekses paĝojn, kaj la plimulto de la legantaro deziras legi Esperantaĵojn, ne Anglaĵojn. Unu el niaj sindonemaj kunverkantoj promesis marki ĉiujn vortojn, kiujn ne troviĝos en la lernlibro, kaj ni ĉiam donos iliajn tradukojn. Tiamaniere ni esperas ke ni plaĉos tiujn, kiuj deziras vidi pli en la Angla lingvo, sen limigi la interesan enhavon.
Inter la amikoj kiuj skribis pri la granda celo de Esperanto, unu diris "Zenofono gvidis la perditajn Grekojn el la neterpoma[1] lando orienta de poezio, sablo kaj romanco. Kaj vi, mia samideano, devas, per via Gazeto, gvidi la sonĝajn Esperantistojn malsupren al la ĉiutagan landon de porkaĵo kaj faboj!"
Vere tiu ĉi estas bona konsilo, ĉar Esperanto devas esti "Pana kaj butera lingvo" por komerco kaj ĉiutaga vivado. Sed ĉu nia legantaro deziras ke ni neniam presigos poezion kaj interesajn rakontetojn? La plimulto da leteroj kiuj tage venas enhavas gratulojn pri la poemoj kaj rakontetoj.
Alia helpanto de tiu ĉi bonfaranta movado havas gravajn internaciajn rilatojn kun fremdaj firmoj, kaj proponis ke ĉiuj komercaj Esperantistoj skribu al sia fremda klientaro, antaŭmetante Esperanton, kiel taŭga helpanta lingvo, kaj petante ke ili lernus ĝin por estontaj komunikaĵoj. Bonega ideo! Se oni konsentos tiel fari, La Esperanto Klubo presigos anoncpaperojn kaj disdonos ilin inter siaj komercaj membroj. La Hon. Sek. estos feliĉa ricevi specimenojn de la proponita anonco.
Ree dankante ĉiujn kunverkantojn, ni petegas pri originale verkitajn artikolojn por la Gazeto. En ĉiuj landoj estas la sama afero. Oni trovas grandan nombron da skeptikuloj, kiuj diradas: "Ho! Mi vidas ke via lingvo estas bona nur por tradukaĵoj. Kiam vi havos vian propran verkaron, mi eklernos Esperanton. Sed, en la nuna tempo, mi pliamas mian patrujan lingvon."
Mi skribis tiun ĉi peton al nia bona amiko, Sinjoro Ben Elmy, kaj, kiel rezulto, niaj legantoj nun havos la grandan plezuron legi Esperantan poemeton, kun Angla traduko. Aliaj amikoj jam respondis al tiu ĉi peto kaj sendis la interesajn rakontetojn kiuj estas tie ĉi presitaj kaj korege ĉiuj devas danki ilin por la granda helpo kiun ili donis al Esperanto, tielfarinte. Kvankam tradukoj estas tre akcepteblaj, originalaj verkoj sendube estas indaj je antaŭeco.
La Redaktoro.
FOOTNOTE:
[1] Lit.: "Potatoless."