DIVERSAJ SCIIGOJ.
Je Decembro 15 fondiĝis la Tyneside Esperanta Societo, najbaro de la forta grupo de Newcastle. La novenaskita societo jam komencis sian vivon per la laŭdinda energio de Sinjoroj Davidson, Clephan kaj Pearson. La klopodo estis komencita per tre humoraj leteroj pri Esperanto en la lokaj ĵurnaloj, kaj sendube tiuj ĉi varbigis kelkajn el la multenombraj membroj kiuj jam aliĝis je la Grupo. La Hon. Sek. estas Sinjoro Alan Davidson, 26, Park Crescent, North Shields. Ni petas ke ĉiuj Tyneside amikoj skribu kaj aliĝu je li.
Sendube multaj el niaj legantoj jam vidis la bonegan artikolon en la Decembra Westminster Review. Doktoro Lloyd, kiu faras Esperantan kurson ĉe la Liverpoola Universitato, bonege scias kiel priskribi la karan lingvon, kaj ni konsilas ke ĉiuj Geesperantistoj legu la artikolon.
La jaro 1903 vere finiĝis per fanfarado[26]. La eldono de tri novaj verkoj, la enpreso en gravan Revuon de Esperanta artikolo, kaj la fondo de almenaŭ du novaj grupoj estus estintaj sufiĉaj por notindigi la pasintan monaton. Sed la Esperantistaro ankaŭ trovis novan kaj taŭgan helpanton. Leŭt. Kolonelo Pollen, C.I.E., LL.D., dufoje paroladis pri Esperanto ĉe The Imperial Institute, Londone. La unua fojo estis kunveno de la Angla-Rusa la dua de la Angla-Inda Societo. Ambaŭ el tiuj ĉi paroladoj estis tute sukcesplenaj, kaj sendube varbis multajn novajn rekrutojn. Doktoro Pollen estas tre gajhumora, kaj li amuzis sian aŭdantaron, eĉ kiam li instruis ĝin. Por klarigi la bezonon por internacia lingvo, li rakontis la sekvantan anekdoton. Brita Mara Oficiro manĝis kun Ĥino, kaj deziris duan kvanton de ia bongusta spicaĵo, kies nomon li nesciis. Kredante ke ĝi enhavis anason, li ekkriis al la mastro de la domo, "Kvak, kvak! Kvak Kvak!!" sed la mastro, post iom de tempo, ridetante respondis "Ne, Baŭ-aŭ! Baŭ-aŭ!" kaj Doktoro Pollen asekuris la aŭdantaron ke, se tiu ĉi oficiro kaj sia Ĥina amiko komprenis Esperanton, simila teruraĵo ne povus okazi! Post la parolado, kelkaj el la Indaj ĉeestantoj opiniis ke estis bedaŭrinde ke oni ne uzis la Sanskritan alfabeton kiu, ili diris, estas la plej simpla kaj kompleta en la mondo. Sir G. Birdwood, la Prezidanto de la societo, kontraŭbatalis kontraŭ Esperanto, ĉar li tute neaprobis facilajn lingvojn! Ju pli malfacila, des pli taŭga por la edukado de la homaro. Sed li konfesis ke la Persa lingvo estis tro malfacila por li!
Grafo Albert Gallois skribas "Estimata Sinjoro, La Redakcio de L’Esperantista, monata organo de la Itala Esperantista Societo, tute estas reorganizita kaj reformita. De nun ĝi estos tute redaktata per itala kaj esperanta lingvoj kaj precize aperos en la fino de ĉiu monato. Fervore ni petas la Esperantistojn de ĉiuj landoj sendi artikolojn, tradukojn kaj sciigojn por kunlabori al la redaktado de la ĵurnalo, Grafo Albert Gallois, en Riolunato, Modena, Italujo. La jarabono kostas kvar frankojn."
La eldono de la lernolibro en la Brailla skribo vekigis la blindulojn en nia lando. Dankon al la helpo de Sinjoro Cart, kiu vere estas tre sindonema en tiu ĉi afero, estas espereble ke post mallonga tempo Esperanto vere estos internacia lingvo inter la kompatindaj blinduloj. La Hon. Sek. de la Esperanto Club bedaŭras ke li ne komprenis la Braillean skribon antaŭ ol li komencis klopodi pri Esperanto. Poste li ne havis tempon por ĝin lerni. Ĉar, tago post tago, leteroj en tiu ĉi nekonata lingvo alvenadis, li petis ke Sinjoro W. P. Merrick aminde prenu sur sin la devojn de Hon. Sek. por la Blindaj Esperantistoj. Ni do esperas ke, en la estonteco, oni bonvolu skribi rekte al tiu ĉi afabla helpanto de la Blinduloj, kies adreso estas The Manor Farm, Shepperton, Middlesex.
En alilandaj societoj, ofte troviĝas multaj sekretarioj, por la diversaj partoj de la administracio de la Grupo. Ĝis nun la Esperanto Club nur havis unu. Sed, kvankam la koro deziras ĉion fari, la tempon mankas. Ni do antaŭmetas peton ke oni ĉiam sendu estontajn mendojn[27] je libroj ne al la Hon. Sek. sed al Sinjoro P. H. Howard, The Librarian, Esperanto Club, The Bungalow, Cranes Park, Surbiton, Surrey. Kvankam Sinjoro Howard havas sian propran grupon Surbitone li ankaŭ aminde prenis sur sin la devojn de "Librarian," tiel malpezigante la laboron de la Hon. Sek. Tiu ĉi estas necesa por ke Esperanto kaj la Gazeto kreskadu, kaj ni esperas ke ĉiuj amikoj memoros la ŝanĝon kaj tiel ŝparos laboron kaj tempon.
FOOTNOTES:
[26] Flourish of trumpets.
[27] Orders.
In order that this Gazette may be useful as a propaganda agent, it has been considered advisable to include in each number a synopsis of the Grammar of Esperanto, so that those hitherto ignorant of its system may be the better able to appreciate the magazine.