KANTETOJ INFANAJ.

"TWINKLE, TWINKLE, LITTLE STAR!"

Ekbrilu, ekbrilu, malgranda steleto!
Kio estas vi, multe mi miras;
Tiel alta, altega, el nia tereto,
Diamant’ en ĉiel’ vi aperas.

"THE NORTH WIND DOTH BLOW."

Blovas norda vento,
Neĝa estas sento,
Kion faros tiam ruĝgorĝeto?
En grenejo restos,
Varme tie nestos,
Sub flugil’ kaŝite la kapeto.

"HEY, DIDDLE DIDDLE!"

Babilo, babileto!
Kato kaj violoneto,
Bovino super lunon eksaltante;
Hundeto multe ridis,
Ludeton kiam vidis,
La plado kun kulero forkurante!

"LITTLE JACK HORNER."

Ĵak Horner malgranda,
En kojno sidanta,
Kun pasto de prunoj sin festas;
Enmetis fingregon,
Eltiris prunegon,
Kaj diris, "Knab’ bona mi estas!"

Tradukis Ben Elmy.