KORESPONDANTE, NI LERNADAS.

La Nova Jaro komencas. Saluton! Ĝi estu feliĉa por ĉiuj Gesamideanoj tra la Esperanta Mondo. Kaj ĝi estu feliĉa por la kara lingvo mem!

La jaro 1903a estis bonega, eble la plej bona kiun Esperanto estas ĝis nun vidinta—sed ni fidu ke la venonta jaro estos ankoraŭ pli bona.

The Esperanto Club ankaŭ komencis novan jaron. Ĉion, kio estis farebla per ĝiaj malgrandaj financoj, la Klubo faris por disvastigi la lingvon; kaj estas mirinde kiom malmultaj entuziasmuloj povis fari dum kelkaj monatoj de senfina klopodado. Ĉiuj Esperantistoj kaj iliaj amikoj estas invitataj al ĝia Jarkunveno ĉe Essex Hall, Strand, Jan. 14. 1904, 7–10.

Ĉiulandanoj trovas plezurega la propagando de Esperanto. Nia legantaro ŝatos la belajn vortojn de Doktoro Gustav Busuttil (Maltujo), kaj sendube ĝi donos egalan plezuron legi la sekvantan leteron da Doktoro Ostrovsky (Jalta, Rusujo).

"Tre estimataj Kunfratoj: Mi ĵus ricevis la Numero 1 de via Gazeto, The Esperantist. Koregan Gratulon pri tiu ĉi nova grava propagandilo de nia kara Esperanto! Mi konas la lingvon internacian de 1891 jaro, tamen ĝis nun, mi ne forgesas la mirindan impreson kian faris je mi Esperanto. Al mi ŝajnis, kvazaŭ iu forprenis de miaj okuloj ian pezan kurtenon, kiu malhelpis min vidi la Dian mondon. Esperanto kvazaŭ malfermis antaŭ mi larĝan pordegon, eniron en grandegan, belan palacon, kie mi ĉiam renkontadis multajn, kvankam nekonatajn, tamen tre karajn al mi gefratojn, kiujn mi iam perdis, kaj nun denove trovadas. Korespondante, jen kun tiuj, jen kun aliaj nacianoj, mia horizonto fariĝadis ĉiam pli kaj pli larĝa; kaj mi pli kaj pli ĝuadis la grandegan ĝojon estadi en tiu ĉi ĉarma palaco, kune kun ĝiaj noblaj loĝantoj. Hodiaŭ via bela, tre simpatia The Esperantist denove plenigis mian animon per nova vera ĝojo. Ĝi kvazaŭ enkondukis min en novan, ĝis nun nekonatan de mi, grandegan ĉambron de tiu palaco, en vian estimindan Britujon, en unu el plej belaj, plej luksaj apartaĵoj de tiu ĉi palaco, kie espereble ankoraŭ mi trovos novajn, sincerajn, noblajn gefratojn. La impreso estas sorĉe! Vivu la konstruistoj de tiu ĉi mirinda palaco! Vivu la Esperantistoj!!"

Ni esperas ke la aminda Doktoro Ostrovsky trovos multajn korespondantojn en nia lando. Por tiu ĉi celo ni fidas ke nia legantaro plene utilos la adresareton sur la kovrilo de tiu ĉi Gazeto. Tiel ili ne nur helpos Esperanton, sed ankaŭ sin mem, ĉar, korespondante ni lernadas. [Ĉiuj el la anoncoj en The Esperantist estas indaj je atento.]

Ni povus skribi multajn paĝojn pri la progreso farita de Esperanto dum la lasta jaro, sed nun ni nur donos la notindojn de Decembro, 1903.

Jam longe Esperantistoj deziregis taŭgan stilmodelan skribaĵaron. Por plenumigi tiun bezonon, Doktoro Zamenhof ĵus eldonis interesan kaj utilegan verkon. Jen kelkaj frazoj el ĝia Antaŭparolo:—"Por ke ĉiuj povu uzi la lingvon egale, estas necese, ke ekzistu iaj modeloj, leĝdonaj por ĉiuj. Tio ĉi estas la kaŭzo, pro kiu, cedante al la peto de multaj Esperantistoj, mi eldonis Fundamentan Krestomation kiu povos servi al ĉiuj kiel modelo de Esperanta stilo, kaj gardi la lingvon de pereiga disfalo je diversaj dialektoj. Atentan tralegon de la Fundamenta Krestomatio mi rekomendas al ĉiu, kiu volas skribe aŭ parole uzi la lingvon Esperanto. Ĉiuj artikoloj estas aŭ skribitaj de mi mem, aŭ, se ili estas skribitaj de aliaj personoj, ili estas korektitaj de mi en tia grado, ke la stilo en ili ne deflankiĝu de la stilo, kiun mi mem uzas. L. Zamenhof."

La unuaj paĝoj enhavas simplegajn frazojn. Je la dekoka paĝo komencas fabeloj kaj legendoj. Tiam aperigas multaj anekdotoj, rakontoj, sciencaj artikoloj kaj, laste poezio. Eble estas bedaŭrinde ke la bona Doktoro enpresis 38 paĝojn el sia Hamleto kaj 17 paĝojn el la Iliado de Sinjoro Kofman, ĉar multaj Esperantistoj jam havas tiujn ĉi verkojn. Sed sendube la aliaj 403 paĝoj sufiĉos por montri perfektan stilon. (Kosto 3/- afrankite de la "Librarian," Esperanto Club).

Alia utila eldonaĵo estas "Komercaj Leteroj" redaktite de Sinjoroj Berthelot kaj Lambert, kiu certe faciligos la uzon de Esperanto inter niaj komercaj samideanoj. Ĝi enhavas 34 leterojn pri diversaj aferoj, kaj vortaron en la lingvoj Esperanta, Franca, Germana kaj Angla. (Kosto 7d. afrankite).

Sinjoro Rhodes sendis al ni ekzempleron de sia nova Key to the Ekzercaro. Ĝi estas tre bona verketo, kaj ĉiuj Esperantistoj kiuj havas la Ekzercaron certe estos saĝaj sendante 35 centimojn por ĝia traduko en la Angla lingvo. Sinjoro Rhodes ankaŭ komencis tradukon de Bunyan’s Pilgrim’s Progress, kaj kredeble niaj legantoj baldaŭ vidos specimenon en The Esperantist. Alia specimeno kiun ni esperas presigi estas el la traduko de la Rubaiyat of Omar Khayyam, verkita de nia agema kunverkanto, Sinjoro Ben Elmy. Kvankam estas bedaŭrinde ke Esperantistoj tiel lertaj, kiel estas tiuj ĉi adeptoj, ne ĉiam skribos originalaĵojn, ni tamen deziras la sukceson de la du libroj, kaj ni esperas je originalaĵoj de ili kaj de ĉiuj adeptaj Samideanoj.

Mi deziras danki ĉiujn, kiuj sendis proponojn pri la plibonigo de la Gazeto. Laŭdezire ni nun presigos sciencan kolonon. Niaj legantoj scias iom pri la ĵuseltrovitaj ecoj de Radiumo, la plej nova miraĵo de la ĥemia mondo. Mi kuraĝiĝis skribi al Sir William Ramsay, petante ke li helpu la Esperantan Aferon, aminde skribante por ni artikolon pri Radiumo. Mi plezure anoncas ke li ne nur promesis tion fari, sed ke lia respondo estis Esperante skribita.

Sinjoro Seynaeve proponis Esperantan Kunvenon Londone dum tiu ĉi jaro, kiam ĉiulandaj delegitoj pripensus pri Internacia Esperanta Akademio. Bonega ideo! Se niaj transmaraj amikoj venos ĉi tie, ili povos esti certaj ke ni faros ĉion, kion ni povos, por helpi je la fondo de Akademio, kaj ankaŭ por plezurplenigi ilian libertempon.

La Redaktoro.

P.S.—Ni ĵus ricevis pruvon de alia nova verketo, "A New Hobby that may bring you a Living." Ĝi estas interesa bonepresata ilo por disvastigi la lingvon, kaj estas eldonata de "The Esperanto Literature Agency," Colchester. La Librarian de la Esperanto Club (P. H. Howard, Esq., The Bungalow, Cranes Park, Surbiton) sendos ĝin je ricevo de 7d.