ĈU VI ESTAS PRETA?

En tago la maljuna Rothschild en Frankforto venigis en sian oficejon sian ĉefoficiston, kaj demandis lin kiom da tagoj li bezonos por pretiĝi je vojaĝo en Amerikon. (La firmo Rothschild intencis tie fondi branĉbankon).

Pripensinte la aferon, la oficisto diris: "post dek tagoj mi estos preta." "Nu" respondis Rothschild, "mi sciigos al vi se mi postulos viajn servojn." Tiam li vokis alian oficiston, al kiu li metis la saman demandon. "Mi vin petas ke vi donu al mi tri tagojn" tiu ĉi respondis. Tria oficisto estis vokata, kaj tiu ĉi tuj kaj decide respondis "Mi estas preta nun." Bone, bonege, ekkriis Rothschild, kaj aldonis: "De la hodiaŭa tago vi estas kunposedanto de mia nova firmo en Sta. Franzisko. Vi forveturos morgaŭ matene kaj vi estas la ĉefo de la tiea banko." Tiu viro, kiu per sia preteco kaj taŭgeco, metis tiam la fundamenton por granda riĉeco, estis Julio May.

Tradukis Elise Bauer.