PRI SCIENCAJ AFEROJ.

Provoj estos farintaj de Doktoro de Forest por plirapidigi la elsendon de signaloj. Antaŭ malmultaj tagoj li sukcese signalis po tridek vortoj dum minuto, kaj li kredas ke li povos signali po kvindek vortoj dum minuto, per sia sistemo kiu malsimilas al tiu de Signor Marconi. Membroj de la Poŝtoficejo kaj de la Mar- kaj Militafakoj ĉeestis ĉe tiuj ĉi provoj apud Holyhead.


La elektra forigo de nebulo, pri kiu sukcesaj eksperimentoj jam estas faritaj, estos, kiam perfektigita, utilega sur la maro. Sir Oliver Lodge,[2] kiu laboras pri tiu ĉi afero kaj kiu ĝis nun sukcesis, komencos eksperimentojn sur la rivero Mersey. Li starigos sur ĉia bordo mastojn, tiuj je unu flanko havos flamojn pozitive ŝarĝitajn, kaj je la alia, havos malpozitivajn flamojn. Por fari tiujn ĉi provojn, oni devas uzi fluon de pli ol 100,000 voltoj. Oni esperas ke, per tiu ĉi ilo, oni povos klarigi la riveron je nebuloj.


Antaŭ ne longe Sinjoro Curie, paroladante en Parizo pri Radiumo, montris ke ne estas eble ŝarĝi elektroskopon kiam radiumo apudestas. Por tiun ĉi efektivigi oni devis kovri la radiumo per dika kovrilo de plombo, kaj ĝin porti al la malproksima fino de la ĉambro. Tiam, kiam la elektroskopo estis ŝarĝita, ĝi tuj disŝarĝiĝos kiam la radiumo estas apudportita.

Esperantist 8105.

FOOTNOTE:

[2] Sir Oliver Lodge afable skribis al ni kaj permesis ke ni traduku lian famegan paroladon pri radiumo en "nian kuriozan lingvon"; sed, ĉar la tuton de la legantaro eble jam estas legintaj tiun ĉi artikolon, ni esperu ke Sir Oliver Lodge baldaŭ bonvolos sendi alian interesaĵon. Kaj ni ankaŭ esperu ke ĝi estu Esperanteskribita.