FEBRUARA PROMENO.
Originale Verkita de Esperantisto 8380.
Tagmezo estas pasiĝinta. Vento fariĝis ventego. Grandaj hajleroj komencas stertori furioze kontraŭ la vitroj de miaj fenestroj. Elrigardante, oni povas nenion vidi krom blankan turnegantan amason.
Bruego de elementoj ekscitas homan animon same kiel muziko. En momento spirito de vintro tute posedas min. Varma ĉambro kaj brila fajro estas senpotencaj por min restigi interne. Surmetante mian superveston, mi eliras en blovadegon.
Unue la malvarmo pikas simile al serpento per sia tuŝo. Iom poste mia sango rapide ekfluas, kaj mi estas tute en harmonio kun miaj ĉirkaŭaĵoj. Mi marŝas kontraŭ la blovadego kun sovaĝa ĝojo, kiel soldato marŝas al batalo.
Vojo kuŝas inter du densaj arbetaĵoj. Antaŭ malmultaj monatoj, tiuj ĉi estis vestitaj per folioj kaj floroj; sed kiu diros ke ili tiam estis pli belaj ol nun? Hodiaŭ la supraĵoj de la branĉoj estas kovritaj per neĝo, pli blanka ol lano. Ili prezentas al mi retaĵon, en kiu blankeco kaj nigreco estas mirinde interteksitaj.
Tie ĉi kaj tie, sub arbetoj, malgrandaj birdoj serĉas rifuĝon de la blovegado. Ili sidas kaj tremas, aŭ eble saltadas senreste de loko al loko. Je tia vido venas pensoj pri la suferoj kaŭzataj per senkompata vintra vetero. Vidaĵoj de malvarmaj kaj malsataj bestoj, de infanoj ĉifonvestitaj, kaj senkomfortaj homaj hejmoj, pasas antaŭ mia imago.
Baldaŭ troviĝis malfermoj el la arbetaĵoj, kaj tie la neĝo estas tiel ebena, ke oni ŝancelas detrui ĝian belecon, sur ĝi marŝante.
Fine mi atingas la supron de monteto, kaj mi vidas ke la nuboj preskaŭ estas forpasintaj, kaj ke la vento estas ĉesinta. Okcidente, la suno flamas simile al granda globo de fajro. Ĝiaj radioj iluminas la ĉielon je punco kaj oro, kaj ĵetas flavan brilecon sur la suba neĝo.
Tra gloroj de vintra sunkuŝiĝo mi marŝas hejmen, al brila vespera fajro, kaj al mia Esperanta Gazeto.