LA ĈIELAJ PORDOJ.

Originale Verkita de J. H. Meyrick.

Riĉegulo kuŝis suferanta lite. Parencoj, amikoj, kaj konatuloj ĉirkaŭstaris, sed li ne aŭdis plu. Ombroj de la morto ekmallumigis liajn okulojn: la voĉoj de la ĉeestantoj ŝajnis al li forigi: fine, eĉ la ĉambro malproksimiĝis.

Li estis vivinta multe da jaroj. Ĉio, kio povis ĝojigi la homan koron, estis por li atingebla. Tiel estas la mona povo.

Li ne estis malbonulo, laŭ la ordinara signifo de tiu ĉi vorto; oni eĉ povus diri, ke li estis bonulo; sed lia boneco estis de speco negativa. Li ne faris multe da malbonaĵoj, sed certe li preskaŭ neniam faris bonaĵon.

Nun ĉio estis finita. Teraj aferoj velkis el lia rigardo. Mirinda malpezeco, al li nekomprenebla, lin posedis. Li kvazaŭ rapide flugis tra la aero. Fine li sin sentis deviĝita halti en regiono lumigita per miloj da gloraj radioj, elirantaj el nevidebla centro.

Ekgajante, li volis autaŭeniri. Subite estaĵo je dia beleco, aperis el la lumo, kaj diris—

"Kion vi deziras tie ĉi, ĉe la ĉielaj pordoj?"

"Mi deziras eniri" respondis la riĉegulo.

"Amiko, ne estas eble, ĉar vi ne taŭgas. Dum via tuta vivo vi ĉiam estis sinrigardema; vi neniam vin ĝenis pri la ĉagrenoj kaj malfeliĉecoj de viaj similuloj. Tiu ĉi loko ne estas por tieloj. Sed bone aŭskultu, amiko, via tera vivo ne ankoraŭ estas finita. Zorgu, do, ke vi ne denove maluzu vian okazon."

Tion dirinte, la bela anĝelo malaperis.

La riĉegulo revenis teren kaj lia animo reeniris sian korpon.

Eĉ dum tiu ĉi mallonga tempo kiam lia korpo ne montris plu signojn de vivo, kaj oni pensis ke li estis mortinta, lia riĉeco kreskigis malamon je la koroj de la ĉeestantoj. Avaraj pensoj malamikigis ilin, unu kontraŭ la alia. La riĉegulo vekiĝis. Oni lin gratulis per simulitaj bondeziroj, kaj la ĉagrenitaj ĉeestantoj foriris.

La riĉegulo baldaŭ resaniĝis, sed la memoron de sia ĉiela veturo li forgesis neniam. Lia nuna vivo estis tute malsimila al la antaŭa. Li renoncis je ĉiuj luksaĵoj, kaj simple vivadis, kaj libere donacis multe da mono por la plibonigo de la homaro.

En tago li denove malsaniĝis kaj ŝajne mortis. Alveninte ĉe la ĉielaj pordoj, la glora anĝelo renkontis lin, kaj denove malpermesis ke li eniru, dirante ke li ne taŭgas: "Mi scias ke vi intencas diri al mi, ke vi libere donacis el via riĉeco. Mi jam scias tion. Sed nur el via pleneco vi estas doninta. La tuto de tiuj ĉi donacoj neniam kostis al vi eĉ senigeton. Foriru, amiko, restas ankoraŭ por vi iom da tervivo. Sed memoru ke tiu ĉi estas la lasta."

La anĝelo tiam malaperis kaj, sopirante, la riĉegulo sin trovis tere.

Li profunde konservis en la memoro tiun ĉi ĉielan sonĝon kaj fine decidis disvastigi sian tutan bienon per bonagoj. Baldaŭ li fariĝis malriĉegulo kaj sperte eltrovis la signifon de malriĉeco. Tiel, li vere mortis, kaj alvenis al la pordoj gloraj. La bela anĝelo tiun ĉi fojon parolis kun li pli ĝentile, kaj pli dolĉe ol antaŭe: "Kara mia amiko! Ĉu vi pensas ke mi nun povas vin enirigi tra la ĉielaj pordoj?"

"Ho! Sinjoro, mi pensis ke certe mi povus eniri. Vi bone scias ke mi faris ĉion, kion mi povis por ĝin meriti."

"Mi scias ĉion, tamen pro tio mi ne prave agus, se mi vin enlasus."

Je tiuj ĉi paroloj, forturnis la kompatinda malriĉegulo. Li ŝajnis tiel malfeliĉa ke eĉ la anĝelo sopiris, kaj diris: "Ne, restu do. Mi ne estas dirinta ke mi ne vin enlasos. Mi nur diris ke la plimulto da viaj agoj ne taŭgas por ke vi tien ĉi eniru. Tamen, el viaj tutaj agadoj, estas almenaŭ unu, kiu gajnos por vi eniron tra tiuj ĉi pordoj. Eble vi forgesis ĝin: Jen—" kaj tuj la malriĉulo vidis antaŭ li, kiel en spegulo, preskaŭ forgesitan epizodon en sia vivado. Ĝi okazis ne longe antaŭ lia morto, kiam li estis tre, tre malriĉa. En tago, lacigite per longa piedveturo, li vojoflanke ripozis. Li estis tre malsata kaj treege soifis. En saketo li posedis malmulte da vinberoj, kaj peceton da pano: En botelo li ankaŭ havis kelkajn gutojn da akvo, kiujn li trezore estis gardinta ĉar la regiono estis dezerta, kaj estis sekega sezono. Manĝonte, li vidis knabeton laŭtege plorantan. Videble la malgrandulo vojperdis kaj sencele vagis. Tuj lia koro pleniĝis je kompato. Preninte la knabeton en siajn brakojn, li trankviligis lin. Baldaŭ li eltrovis ke la junulo estis per malsato kaj soifo svenonta. Li tuj donis la tuton da sia pano, vinberoj kaj akvo, kaj plezure rigardis la knabeton ĉion manĝi. Poste li portis la infanon kelke da mejloj ĝis la proksima vilaĝo, kie li eltrovis la gepatran domon. Sen atendante ian dankesprimon, li rapide forkuris, lacega, malsata kaj soifanta, nesciante kie li trovus akveron aŭ panan peceton.

Tio ĉi pasis antaŭ li kiel sonĝa pentraĵo, kaj dum li miradis, la anĝela voĉo diris "Ĉu vi nun komprenas, amiko mia! Ĉu vi ne nun ekvidas ke antaŭe, kiam vi estis riĉegulo, vi ĉiam pagis, kaj aliaj klopodis por vi. Sed je tiu ĉi okazo vi mem agis, vi mem suferis. Eniru do la pordojn ĉielajn!"