LA LINGVO DE LA FLOROJ.
Originale verkita de Ben Elmy.
Mi ne intencas paroli pri la tiel nomata florlingvo, per kies helpo timemaj amantoj iam kuraĝis malkovri la flamon de kaŝita pasio. Tiu ĉi lingvo nur estis sistemo de silentaj signaloj; ekzemple, la sopiranta ĉielblua Ne-min-forgesu; la modesta Violo de espero; la delikatodora Resedo[3] anoncante ke "Miaj ecoj superas miajn ĉarmojn"; la Rozo ruĝanta, emblemo de simpatio reciproka. Mi tute lasos tion ĉi al la junuloj de la brula Oriento, kie, oni diras, la fiktiva florlingvo fariĝis sperta sciado, kvankam nur iom komisiita al la vulgara kaj malvarma nigro kaj blanko de libroj presitaj.
Sed en tia lingvo, la floroj nur utiliĝas kvazaŭ senvolaj iloj por esprimi ian senton aŭ sciigon sole homan. Mi, do, plivolas pensi kaj pensigi pri la lingvo kiun uzas la floroj mem, por sciigi siajn proprajn dezirojn kaj bezonojn al aliaj vivaj estaĵoj; ĉu insekto, ĉu birdo aŭ besto, ĉu eĉ la homo ankaŭ. Ĉe multe da belaj floroj sia rasdaŭrigo mem dipendas de la apudesto de tiaj fremdaj kunhelpantoj.
Tamen la floroj—kun siaj postfruktoj ne posedas vortojn aŭ eĉ sonojn en sia lingvo; efektive, tio ĉi estas ankoraŭ nur "sistemo de silentaj signaloj"; koloro, formo, odoro, gusto—jen estas la solaj rimedoj de la floroj por altiri la insektojn kiuj interfruktigos la geflorojn, kaj la birdojn aŭ bestojn kiuj poste forportos kaj dissemos la semojn. Delogitaj de iom da mielo, la abeloj, papilioj, favoj, muŝoj, aŭ skarabetoj, fariĝas ambasadoroj de amo inter la senmovaj gefloroj; kaj rekompencitaj de bongusta frukto, la birdoj aŭ bestoj fariĝas portantoj de semoj, nuksoj, kernoj,—kies sufiĉa proporcio enteriĝos fine en tero freŝa, malproksime de la parencaj floroj.
Sendube la diferenca konstruaĵo kaj ecoj de la diversaspecaj floroj servas speciale por alvoki al tiuj ĉi la plej decajn kaj taŭgajn senditojn, ĉu de la amo, ĉu de la propagando. Ankaŭ estas fakto alcertiga, ke tiaj floroj kiaj bezonas nur la venton por efektigi sian fruktigon, ĉiam estas floroj nerimarkindaj pro koloro, formo, aŭ odoro; kaj neniam kreas mielon.
Ĉu la floroj aŭ kreskaĵoj havas ian konsciencon aŭ propran volon, je siaj agoj aŭ funkciadoj? Ĉu vere "la kverko tremetas ĉe la unua bato de la hakilo" kiel kantas la poeto? Antaŭ nelonge la botanikistoj kutimis diri ke ĉiuj agoj de la floroj estas nur funkciadoj aŭtomataj, sen propra volo aŭ inteligento de la floro mem. La avo de la fama Charles Darwin estis, ŝajne, la unua observanto kiu kuraĝis pensi kaj diri ke la kreskaĵoj posedas ion analogian je la instinkto aŭ prudento de la vivuloj bestaj. Post nur iom da jaroj, Wordsworth ankaŭ diris:—
"Mi certe kredas—ĉiu kara flor’
Ĝuadas la aeron kiun spiras."
Charles Darwin mem plibonigis kaj tre certigis la temon de sia avo; kaj, en nunaj tagoj, Dro. J. E. Taylor verkis plej interesan kaj mirindan libron pri la "Sagaceco kaj Moraleco de la Kreskaĵoj." Mi devus ankoraŭ citi multe da verkistoj, anglaj kaj alilandaj—Shelley, Tennyson, Lowell, Jefferies, Flammarion, Maeterlinck, Karr, k.t.p., sed mia spaco jam estas plenigita. Eble, ĉe estonta okazo, nia estimata Redaktoro permesos ke mi skribu iom plu pri tiuj observemaj verkistoj, kiuj havis kororelon por aŭskulti, kaj cerbon por kompreni, la silentan paroladon de niaj humilaj gefratoj, la floroj.
Ben Elmy.
FOOTNOTE:
[3] Mignonette.