DIVERSAĴOJ.

Kara Sinjoro,—Mi plezure legis en la Februara Numero de The Esperantist leteron de Esperantisto 4686 pri instruado de Esperanto al geknaboj. Mi devas sciigi vian estimatan korespondanton, ke ekzistas nun jam de kelka tempo ekmovado Esperantista inter junuloj.

Por kuraĝigi ilin al la lernado de nia lingvo estis fondita de Svisa instruisto, Sro. Ducommun, internacia korespondado de gejunuloj, kiu nun havas korespondantojn en diversaj landoj. La junaj Esperantistoj tiel perfektiĝas en la lernado de la lingvo, konatiĝas kun alilandaj samaĝuloj, kaj povas interŝanĝi kun siaj malproksimaj amikoj poŝtkartojn, signojn, fotografaĵojn, k.t.p.

Mi plezure sendos pluajn sciigojn laŭ peto.—Via,

H. Hodler,
9 Av des Vollandes, Geneva.


Pri tiu ĉi letero, ni ankaŭ ricevis alian respondon de Angla Instruisto:

Kara Sinjoro,—La knaboj interesiĝas treege je la lingvo, kaj, kvankam mi ne estas povinta aranĝi multe da tempo por ĝi, ili faradas bonan progreson, kaj jam skribas leterojn en Esperanto. Certe, ili preferas Esperanton antaŭ Franc-aŭ-German-lingvoj, kvankam ni instruas tiujn ĉi per la metodoj modernaj kaj interparoladaj.


Dro. Zinovjev afable skribis el Aluŝta, Rusujo, la sekvantan:

Kara Sinjoro,—The Esperantist, per sia diversema kaj viva karaktero, promesas fariĝi la plej interesa inter Esperantaj ĵurnaloj. La sortoj de Esperanto (kies ano kaj servisto mi fariĝis de la tempo de ĝia naskiĝo) prezentas sin al mi garantitaj de kiam ili falis en fortaj manoj de Angloj kaj Amerikanoj. Inter diversaj demandoj ondigantaj la homaron, mi preskaŭ ne trovas pli belan, pli seriozan, kaj ampleksan, ol tiu de lingvo internacia. Gloro, laŭdo kaj kunsento al tiuj, kiuj varbiĝis je nobla servado al ĝi. Akceptu ateston de miaj vere simpatiaj sentoj.


La unua raporto de la Grupo Esperantista en Le Hâvre ĵus eldoniĝis, kaj enhavas longan priskribon pri la vizitoj de alilandaj Geesperantistoj dum la lasta jaro. Tiuj ĉi, oni diras, plene atestis je la elparolebleco de Esperanto.

Kompreneble ni ĉiuj esperas ke la interparolado de la lingvo inter anoj de diversaj landoj baldaŭ fariĝos ĉiutaga afero, sed, nuntempe, ni danke akceptas la kritikon de niaj sindonemaj Havraj gesamideanoj, kiuj eble havas la plej grandan sperton el ĉiuj pri tiu ĉi demando.


Sro. de Beaufront skribis al Sro. Motteau pri la Esp-Ang. Vortaro:

Kara Amiko,—Grandegan ĝojon donas al mi la apero de via Vortaro, ĉar, kiel vi scias, mi ĉiam diris kaj ripetis, ke la Angloj estos por ni forto netaksebla.

Nun ili estas armitaj kaj, ĉar mi konas ilian karakteron, mi tre bone scias, ke ili senhalte, potence kaj eĉ mirinde kunhelpados al la triumfo de nia ideo, kiam ili ĝin konos ankoraŭ pli bone.

Tre koran dankon pro via verko bonega kaj klarega.

(Sro. Motteau afable permesis ke mi enpresigu tiun ĉi interesan kritikon pri la bona verko.—Red.).


La Grupo Esperantista de Alĝero kaj de la Norda Afriko intencas organizi karavanon por ĉirkaŭ tridek ĉiulandaj turistoj. Tiu karavano vizitus la plej interajn lokojn kaj pejzaĵojn en Alĝero, kaj estus bona pruvo pri la facileco de interparolado de Esperanto inter personoj de diversaj lingvoj.

La karavano okazos ĉirkaŭ la monato Majo, kaj kostus, mara transiro (per Marseille) enhavanta, de 500 ĝis 600 frankoj, laŭ la klaso de la mara vojaĝo (£20–£24).

Detalaj sciigoj estos sendataj laŭ petoj. Skribu al 17, Boulevard Gambetta, Algiers.


Nia agema samideano, Sro. Gasse, el Havro, ĵus eldonis novan Gazeton: "Revuo Universala; Memstara organo, malfermita por ĉiuj fakoj kaj opinioj." Ĝi eliros almenaŭ sesonjare.

La unua Numero (Januaro) enhavas longan artikolon pri la Paca movado, kaj la tuta enhavo iom traktas pri tiu ĉi afero. La Revuo estas bone presita kaj ni sendu ĉiujn bondezirojn al la sindonema Redaktoro. La kosto de la jara abono estas kvar frankoj (3s. 6d.).


Longa korespondado iniciatiĝis en la Glasgow Evening News, kiu kredeble multe helpos la aferon. La Skotlandanoj estas tre antaŭemaj pri ĉiuj edukadaj temoj, kaj multe da ili jam donis sian aprobon je la helpanta lingvo.


Sinjoro Rowe, 51, Portland Road, Nottingham, donis kelkajn sukcesplenajn paroladojn, kaj nun klopodas pri la fondo de societo Nottinghama.

Sro. Wyms estas Hon Sekretario de nova grupo en Leeds. Sinjoro Rhodes (Keighley) afable donas helpon al la tiea afero. Oni faras ĉiusemajnajn kursojn ĉe la Northern Institute 4–5 posttagmeze.

In order that this Gazette may be useful as a propaganda agent, it has been considered advisable to include in each number a synopsis of the Grammar of Esperanto, so that those hitherto ignorant of its system may be the better able to appreciate the magazine.