LA IMPRESO KIUN FARIS JE MI LA PARLAMENTEJO.

Originale verkita de E. A. Lawrence.

Post multaj tagoj mi ricevis mian bileton. La lokoj estas malmultaj kaj mi devis longe atendi, sed fine mi ja havis la tiel deziritan okazon, sed, Ho ve! mi havas teruran kapdoloron. Tamen mi decidis ĉeesti.

Prezentante min ĉe la pordego, ne estis necese ke mi demandu la vojon, ĉar, estante fraŭlino, policano demandis: "Ĉu vi serĉas la Galerion de Sinjorinoj?" Mi jesis, kaj li kondukis min al komforta levilo, kiu min levigas tri aŭ kvar etaĝojn, al la supra Galerio.

Tie ĉi troviĝis kelkaj Sinjorinoj, atendantaj, sur benkoj sidantaj, ekster la ŝlosita pordo de la Sankta Kaĝo—ne ekzistas alia nomo por ĝi—de kie la beletaj birdoj aŭ aliaj povos rigardadi, tra la ferme plektataj baroj, siajn amikojn de la privilegiita sekso, kiuj klopodas pri la regadaj zorgoj.

Mi estis tre feliĉa, ĉar mi povis iri tute proksime al la baroj, kaj mi vidis grandan altan Ĉambregon. Longa, librokovrita tablo troviĝis en la centro.

Sidejoj estis aranĝitaj en longaj vicoj, ambaŭflanke de la ĉambrego. La registara partio okupis tiujn je la dekstra flanko, kaj la Kontraŭmetuloj estis je la alia.

Je unua vidiĝo, niaj leĝfarantoj ne ŝajnas esti tre okupaj; tie ĉi sidas unu, kun ĉapelo klinigita super la frunto, kvazaŭ li kviete dormetas post la tagmanĝo; tie staras du aŭ tri kunparolantaj.

Subite la pordo malfermiĝas, kaj oni aŭdas per forta voĉo elkriata: La Parolanto (The Speaker).

Baldaŭ eniras la Bastonportanto (Mace Bearer) per velura pantaloneto kaj nigraj strumpfoj vestita. Li portas la gloran Bastonon, kun ĝia krono al la pinto.

Poste venas la Parolanto vestita per sia belega Robo. Kune kun li eniras Pastro. Kion faras tie ĉi pastro? mi ekpensis. Oni fermis la pordon kaj la du viroj sidiĝas. La tuta Ĉambrego silentiĝas. La Membroj leviĝas, la Pastro komencas Diservon, konsistanta el preĝoj por Dia helpo, por la Reĝo kaj Reĝino, kaj la Patro Nia.

Vere estas tre solene.

La pordo denove malfermiĝas, kaj enrapidas multe da Membroj, ĉar nun estas la tria kaj duono, kaj la Demandoj komenciĝas je tiu ĉi horo. Kiam la Kontraŭmetuloj proponas demandojn, la aliaj ofte multe amuziĝadas. La Irlandanoj donas la plimulton da ŝercoj. Jen unu el la ŝajne enuigaj vizaĝoj limiĝas, kaj Membro kviete antaŭeniras al la tablo kaj, per malmultaj vortoj kontraŭdiras, aŭ eble klarigas la proponojn. Eble oni ridos je li, eble oni aplaŭdos.

Post unu horo, la Ĉambro eniras en komitaton. La Parolanto kvitas sian seĝegon, la Bastono estas sub tablo metita, kaj nun komenciĝas la ĝenerala diskutado.

Forgesinte la kapdoloron, nur la memoro, ke la vagonaro min atendas, fortiras min noktomeze, kaj mi lasas niajn leĝfarantojn ankoraŭ diskutantajn.