LA VIRO VERDA.

Originale verkita de EDWARD METCALFE, M.A. (Oxon).

Estis en la preĝejo de malgranda vilaĝo, ke mi renkontis la lamulon.

Mi ekzamenadis iom atente la eksteraĵon de bela antikva kesto. Subite li diris: "Tiu ĉi kesto ĉiam rememorigas al mi la plej strangan episodon de mia vivo:—tiel stranga, ke mi timas ĝin rakonti, ĉar mi estas preskaŭ certa, ke neniu povos ĝin kredi."

Kompreneble mi tuj certigas lin pri mia kredemo.

"Sendube," li diris, "vi rimarkis la kastelon. Estas tie tre granda ĉambrego. De longe oni nomas ĝin 'La Fantoma Ĉambro,’ ĉar oni diras, ke fantomo tie promenadas tute verde vestita, pro kio oni donas al li la nomon de 'La Viro Verda.’"

La muroj estas de grandega dikegeco, ĉar la kastelo estas tre, tre antikva; enkadraĵoj el nigra kverko tute kovras kaj kaŝas tiujn ĉi murojn. La netapiŝita planko estas el la sama materialo, kaj antaŭ kelkaj jaroj oni tute malplenigis la ĉambregon je la meblaro. La pordo troviĝas ĉe unu ekstremaĵo de la ĉambro, kaj enirinte, oni havas je la dekstra mano, kvin altajn fenestrojn; sed ekstere la densa foliaro de multaj grandaj arboj malhelpas eniri la lumo, cetere, sur la vitroj mem estas grandaj blazonŝildoj.

Ĉambregon pli malgajigan mi neniam vidis, nek ĉambregon pli konvenan por tia vizitanto.

Mi tute forgesas, pro kio mi estis enirinta en la ĉambregon, sed, kiam komenciĝas la historio, mi estas ĉe la flanko plej malproksima de la pordo.

Subite mi aŭdis ĉu arĝentan sonorilon?

Ne pli klara kaj pura estas la voĉo de la Sinjorino.

La pordo malfermiĝas; tra la malfermaĵo vidiĝas la teruriĝaj vizaĝoj de la servistaro, kaj, kiel radio de lumo, dancema, gajema, ŝi eniras nia kara Sinjorino, kiu tuj ekridis tutkore la tutan fantomaron.

Fermante la okulojn, mi revidas ŝin; kaj denove mi aŭdas la ridantan belan voĉon: "Ho! Malsaĝuloj, kion vi timas? Estas nenio tie ĉi." Tiam per mokema voĉo ŝi aldonas: "Se la Viro Verda vere ekzistas, mi donas al li la inviton, ke li dancu nun kun mi.

Ho, teruraĵo! Kiel respondo je ŝiaj vortoj, en la ĉambro aperas la Viro Verda mem.

Sammomente la pordo bruege fermiĝis: kaj la fantomo kaj la Sinjorino restas vizaĝo je vizaĝo kaj mi vidas kvazaŭ rebrilatan do ŝiaj vangoj la verdecon de lia antikva vesto.

Kvankam treege paliĝinta, ŝi tamen per kuraĝa mieno ĝentilege lin salutis, kaj per mallerta movo li redonis la saluton. Li etendas la manon, kaj kiel ensorĉata, ŝi ĝin prenis.

Tiel mi estis terurigita, ke unu momenton mi restis tute senmova. Tiam, por tiel diri, mi vekiĝis el la sonĝo, kaj rapidas alproksimiĝi. Sed mi estas lama, kaj marŝas nur tre malrapide.

Antaŭ ol mi povas alveni al ili, subite ili ambaŭ malaperas en la muron. Vane mi frotis la okulojn. Nek la Viro Verda, nek la Sinjorino estas videblaj, kaj alveninte al la loko, kie ili malaperis, mi trovis nur la nerompitan supraĵon de la nigraj enkadraĵoj....

Post dudek minutoj ni sukcesis trovi kaj malfermi la kaŝitan pordon. En la dikaĵo de la muro estas mallarĝa tunelo, kaj flanke de ĝi ni trovis la korpon de la Sinjorino...."

"Ĉu la Sinjorino estis do morta?" mi diris, rimarkante ke la lamulo silentiĝis.

"Je la momento mi ja kredas tion, sed ŝi nur svenis. Oni venigis la kuraciston, kaj li trovas ŝin babilantan pri la Viro Verda. Febro ŝin atakas, kaj ŝi iom freneziĝas. "La krizo estos post tri tagoj," diris la kuracisto. "Ŝi tiam havos sian plenan sencon, kaj se oni povos prezenti al ŝi senduban pruvon ke la ŝajniganta fantomo nur estas, kiel mi kredas mem, mortema homo, ŝi rapide resaniĝos. Sed se ŝi ankoraŭ kredos ke ŝi vidis veran fantomon, certege ŝi mortiĝos."

Ve la malgaja sorto! Kiel ni povos pruvi tion? Kaj ni ĉiuj amas la Sinjorinon...." "Sed la kesto," mi diris. "Kial la kesto memorigas al vi pri tio ĉi?"

"Tuj mi ĝin diros al vi," li respondis. "Ĉe tiu tempo ni havis tre kleran preĝejoteniston, veran konantulon pri ĉiuj malnovaj legendoj. Li rakontis al mi longan historion pri la Viro Verda kaj, malferminte tiun ĉi antikvan keston, li montris la vestojn, kiujn portadis la Viro Verda mem dum sia vivado antaŭ ducent jaroj: Ili estis la vestoj mem, kiujn mi vidis portatajn de la fantomo.

Laŭ metio, la preĝejotenisto estis ankaŭ lignaĵisto, kaj je la tria tago, mi havis okazon viziti lian laborejon. Ĝi troviĝis en loko tre senhoma, kien oni alvenis per vojeto trapasanta tra kampoj tute plenaj je la orafloroj arbetoj de la dornstipo (ulex europaeus).

Alveninte mi vidis malgrandan konstruaĵon de du etaĝoj; la unua el briko, kie la lignaĵisto tenas sian materialon, kaj la dua, la laborejo mem, el ligno. Sed ĝi havas tiom da fenestroj, ke eble estas pli bone diri "el vitro." La pordo estis ĝuste en mezo, kaj oni supreniris per krutega ligna ŝtuparo.

Suprenirinte, mi trovis tie la lignaĵiston kaj lian junan lernanton; kaj mi rimarkis en la mastro strangan maltrankvilecon. Ŝajnis al mi ke la lignaĵisto estas treege kolerema, kaj la junulo egale timema.

Mi komencis paroleti kelke da vortoj, sed neniam mi finis la frazon. La lignaĵisto rigardis min, kaj laŭ la rapideco de fulmo mi ekkonis du faktojn:—la okuloj estas la okuloj de la Viro Verda; ili estas ankaŭ la okuloj de frenezegulo.

Mi ne scias ĉu mi perfekte konservis la ŝajnon de trankvileco, sed mi diris per ordinara voĉo, ke mi estas ion forgesinta, kaj ke baldaŭ mi revenos. Tiam mi adiaŭis kaj per malrapida paŝo mi malsupreniris la ŝtuparon.

Mi jam eniras en la unuan kampon, kiam eksonas kriego freneza, kaj ĉizilo, per tre forta mano ĵetita, preskaŭ frotis mian vangon. Ekrigardante malantaŭen, mi vidas la frenezegulon saltantan el la laborejo, kaj post li, la palan vizaĝon de la junulo, kiu rapidas lin sekvi.

Mi komencis kuri, sed, kial vi vidas, mi estas lama. Mi faletas, restariĝas, ankoraŭ faletis, falis; la frenezulo kaptas min kaj ekrulas mian korpon inter la dornplenaj arbetoj.

Prezentu al vi la aferon! Frenezegulo fortega kiel leono, kaj lamulo pro malsaneco malfortigita. Mi estis tiel senpova, kiel muso sub la ungegoj de la kato, kaj kiel kruelega kato la lignaĵisto ludadis je mi; jen permesante ke mi iom forkuru, jen per teruriga saltego ĵetante sin sur min.

Iafoje la muso sin savas!

Dum la lasta rulado ni alproksimiĝis malgrandan grenejon. Ĝi estas eterne fotografata en mia cerbo. Ligna ŝtuparo, la dekstra flanko tuŝanta la brikan muron, kondukis al malgranda ligna plataĵo, kie troviĝas pordo. Ĝi estis tute neuzita kaj treege malnova.

Forgesinte la lamecon, per tri saltoj mi alvenis al la plataĵo, per la forto de miaj saltoj disrompigante la putran ŝtuparon. La pordon mi trovis ŝlosita.

La frenezegulo ŝajnis iom ŝanceliĝi. Li levigis la falintajn ŝtupojn kaj disŝiris ilin, kiel oni disŝiras paperojn. La pecojn li ĵetis al mia korpo, sed tiel molaj ili estis ke mi ne estis eĉ vundata.

Per tiu ĉi amuzaĵo li pasigis multajn minutojn.

Poste li ekvidis la flanktrabon, kiu, estante pli fortan ol la cetero de la ŝtuparo, ankoraŭ restis flanke de la muro. Tiun ĉi li forŝiras, kaj ekvidante malgrandan spacon inter la plataĵo kaj la muro, li trapasis ĝian finiĝon tra la interspaco, kaj tiris eksteren la lignaĵon per siaj tutaj fortoj—la fortoj de frenezulo.

Pli kaj pli mi sentis la plataĵon tremetanta; mi alkroĉiĝis pli kaj pli forte al unu el la fostoj de la palisaro; mi aŭdis la kriegojn de la frenezegulo, la krakadon de la tremanta plataĵo; konfuzitan sonadon de multaj voĉoj alproksimiĝantaj. Tiam, kun lasta laŭta krakego, la tuta plataĵo falis teren, kaj mi nenion konis plu...."

Denove la lamulo silentiĝis. "Kaj pri la Sinjorino," mi demandis.

"Ho, la Sinjorino resaniĝis: ŝi estas mia edzino."

"Pri la lignaĵisto?"

"Li estis trovinta kaŝatan vojon el la preĝejo en la kastelon; antaŭe oni ofte konstruis tiajn tunelojn. Li estis tre revema kaj, per multa pensado pri la legendo de la Viro Verda, fine li kredas ke li mem estas la fantomo. Iafoje li vestis sin per la vestoj tiritaj el la antikva kesto, trapasas la kaŝatan tunelon en la kastelon, kaj jen estas la fantomo.

Jes, li loĝis kelkajn monatojn en frenezulejo, sed li ankaŭ tute resaniĝis. Hieraŭ mi vidis lin ridetantan je infanino, kies pupon li rebonigis.

Kiel mi estis savata? Ho! la junulo kuris al vilaĝo demandi helpon, kaj revenis kun granda sekvantaro.

Ĝustatempe!"

Jen estas la historio de la Viro Verda: ĉu ĝi ne estas tre, tre stranga?