LERTAJ RESPONDOJ.

Verkitaj de Philip de Bono (8707).

I. Kiam Frederiko II., Reĝo de Prusujo, estis vojaĝanta kune kun sia frato Henriko tra la Silesaj provincoj, kiuj antaŭ ne longe estis venkitaj, li foje vidis belegan kastelon, kiu fariĝis monaĥejo.

Li iris ĝin viziti, kaj la ĉefa monaĥo montris al la reĝo ĉiujn interesajn pentraĵojn, skulptaĵojn, kaj la bibliotekon en kiu estis multaj belaj libroj.

Kiam la reĝo estis forironta, li demandis al la monaĥo ĉu li havis bezonon ian. Li respondis, petante ke la reĝo ordenu ĉiujare du novulojn—ĉar tiatempe la ordeno estis malpermesita.

"Nu," respondis la reĝo, "mi ĝin permesas, kaj mi mem sendos la du unuajn novulojn."

Tiam, turninte al sia frato, li diris en la Angla lingvo, kiun li supozis esti nekomprenebla al la monaĥo: "We will send these holy men a couple of asses" ("Ni sendos du azenojn al tiuj ĉi sanktuloj.")

Kiam la monarĥo estis eniranta en sian veturilon, la monaĥo, kiu komprenis tiun ĉi frazon, respekte diris: "Mi antaŭmetas alian peton, Via Reĝo Moŝto. Ĉu Vi permesos ke ni donu al tiuj ĉi du novuloj, kiujn Vi sendos al ni, Vian nomon, kaj tiun de Via frato?"

II. Foje, ĉe la ĉiujara ekzameno en unu el la ĉefaj lernejoj en Dorsetshire, lerta knabo demandiĝis de la direktoro:—

"Ĉu vi scias iajn el la efikoj produktataj de varmeco kaj de malvarmeco?"

"Jes, Sinjoro, tiu etendigas kaj tiu ĉi kuntirigas."

"Nu, mia knabo, vi bone respondis. Ĉu vi ankaŭ povos doni al mi ekzemplon?"

"En la somermezo la tagoj estas la plej longaj, kaj en la vintro la plej mallongaj."