DUA ORIGINALA SKIZETO, VERKITA DE E.W.
Nia Fraŭlino.
Ŝi loĝis en dometo, tute apud la domego ĉirkaŭfosigita de ŝiaj praavoj. Ĝi nun apartenas al fremdulo, sed li ne estis vizitata de la sinjoroj de la departemento, kaj estis malestimata de la vilaĝanoj. Li do lasis neokupata sian antaŭ ne longe aĉetitan domon.
Nia Fraŭlino estis, tiel, kiel ŝia frato, la pacama Pastro (pri kiu mi skribis en The Esperantist, No. 8) tre granda, sed ŝi estis rekta kaj tre aktiva. Ŝi havis brunajn okulojn, aglan nazon, firman mentonon kaj voĉon kiu neniam estis laŭta, kvankam ofte severega.
Unufoje Dimanĉe ŝi ĉiam sidis simple vestita, kune kun sia nevino kaj tri servistinoj, sur la plej granda preĝbenko de la paroĥa preĝejo. La Diservo finita, ŝi venis al ŝia pordo, kiun malfermis la paroĥestro, kiu kolegia ĉapo en la mano, salutis ŝin profunde.
Ŝi respondis je solena reverenco: tiam li sekvis ŝin kaj ŝiajn nevinojn al la pordego. Kiam ili ekstere alvenis, la aŭdintaro eklasis siajn benkojn. En bela vetero Nia Fraŭlino, ĉar tiel ŝi nomiĝis ĉiam, kutimiĝis iri sub granda arbo en la preĝejkorto, kaj tie staris aŭ sidis dum la vilaĝanoj kunvenis por demandi al ŝi kuracilon aŭ konsilon; por priparoli ian disputon, je kies meritoj ili deziris, ke ŝi aljuĝu; aŭ por peti, ke ŝi ordonu la punon por ia eltrovita krimeto. Ŝiaj decidoj neniam estis disputataj, ĉar la Galoj havas ankoraŭ superstiĉan kredon je la saĝeco kaj sankteco de maljuna virgulino, se ili scias, ke ŝi estas fraŭlino de ŝia propra elekto.
La junularo de la vilaĝo amis kaj respektegis sian Fraŭlinon; ankaŭ ŝi amis ilin, precipe tiujn, kies gepatrojn ŝi konis dum ilia juneco. El tiuj ĉi, la plej de ŝi amata estis la beleta, dolĉa dekokjara Nest. Ŝi ĝuis rigardadi la knabinon sidante inter la geĥoristoj apud ŝia fianĉo, kiu estis lerta kaj inteligenta frizisto el la proksima urbo. Oni sciis ke ŝi jam aĉetis multe da utilaj ornamoj, trikotaĵoj kaj fajencoj por la estonta domo de Nest—la domo en kiun, post unu aŭ du jaroj, la fianĉino estos kondukata kun la eksplodo de du aŭ tri cent pafiletoj, kun la piedfrapado de cent kvindek ĝis ducent ĉevaloj kaj azenoj, kun la kantoj, kriegoj kaj koraj gratuloj de kvin aŭ ses cent homoj, ĉar la familio de Nest estis granda, kaj tre respektinda en tiu loko.
Unu Dimanĉon, Nia Fraŭlino vidis Nest inter la geĥoristoj, sed ne estis ŝiaflanke la Cariad’o.[8] La sekvantan Dimanĉon ŝi rimarkis samon, kaj revidis la knabinon palan, solan, kaj melankolian. Ŝi informiĝis pri la kaŭzo de tio ĉi, kaj sciiĝis, ke kelkaj terfosistoj (unu el kiuj deziris edzinigi Nest) atakis inside la junan friziston, lin bategis kaj piedfrapis ĝis kiam li ne povis sin movi. Ili minacis lin kaj diris, ke se li iam kuraĝus reveni en tiun vilaĝon, ili kaŝus lian korpon tie, kie ĝi nur troviĝus je la Fina Juĝo.
Nia Fraŭlino multe indignis, ke tia insulto al la tuta vilaĝo ne estis jam punita de ĝiaj viroj. Oni ŝin klarigis ke tiuj terfosistoj estis: "Tre grandaj viroj, atletoj. Kaj nombras preskaŭ sesdek, kaj la tuta paroĥo nur enhavas kvardek virojn. Sed ili foriros tuj kiam la nova strato estos finigita, kaj neniu povas devigi Nest edziniĝi. Ĉu ŝi ne povos nenii al ŝi la plezuron vidi la Cariad’on ĝis kiam liaj malamikoj foriros?"
Nia Fraŭlino aŭskultis, sed ne aprobis; tute ne!
Dimanĉo denove alvenis, kaj ŝi, dum la preteriro al la granda arbo, vidis multajn vilaĝanojn kiuj tie atendis siajn patrinojn, fratinojn aŭ amantinojn; ĉar la viroj tiam nur malofte eniris la preĝejon, krom pro edzigoj kaj enterigiroj. Ŝi ankaŭ vidis grandegan terfosiston klinanta kontraŭ stango apud lageto, kaj ŝi laŭte diris, ke ŝi hontus je ŝia lando, se li ne havus plenegan trempadon.
La Dimanĉon sekvantan la sama vidaĵo frapis ŝiajn okulojn. Tuje ŝi alproksimiĝis al la homoj sub la arbo kaj diris al ili kiel estas malkuraĝeco permesi, ke fremdulo tiamaniere insultu ilin. "Kial," ŝi diris, "vi ne lin ĵetos en la lageton?" Ŝiaj paroloj produktis nenian videblan efekton, ŝi do furioziĝis kaj ekkriis: "Nun, ĉu ne troviĝas inter vi eĉ unu viro? Bone! per Dio, ĝin faros mi mem!"
Per rapidaj longaj paŝoj ŝi marŝis al la terfosisto, lin ekkaptis je la gorĝo kaj forĵetis lin en la akvon.
Neniam li tie revidiĝis. Oni raportis ke liaj kunlaborantoj tiel lin mokis, tial ke li estis ĵetita de virino, en akvon ke li lasis ilian bandon, kaj rapide flugis el la lando.
Post mallonga tempo, Nest edzigis sian dandan, malgrandan urbanan Cariad’on. La juna paro ĉiam dankis la karan Fraŭlinon pro sia feliĉeco, kiun ili ŝuldis al ŝia decida konduto; kaj la Fraŭlino estis eĉ pli respektegata kaj amata de ŝiaj najbaroj.
La morto de nia Fraŭlino similis je ŝia vivo.
Kiam ŝi kredis, ke la fino alproksimiĝis, ŝi venigis la vilaĝan ĉarpentiston, kaj donis al li la mendojn por ŝia ĉerko kaj ĉiujn la ordonojn por nemultekosta enterigiro.
Post kelkaj semajnoj ŝi unu mateno sentis, ke ŝia animo baldaŭ foriros. Al la karaj parencoj kaj amikoj, kiuj staris ĉirkaŭ la lito, ŝi donis belegajn donacetojn kaj amindajn adiaŭparolojn. Ŝi estis tiel trankvila, kaj ŝia voĉo estis tiel gaja, ke neniu ploris. Kiam ŝi diris: Mi estas laca; ŝi fermis la okulojn, kaj neniam ilin malfermis.
Multaj ploris sian Fraŭlinon.