LA "ATESTO PRI KAPABLECO."

Originale verkita de G. D. Buchanan, 8820.

Inter la rimarkoj kiuj aperis sub la titolo de Correspondence Notes, en la lasta numero de nia Gazeto, estis mallonga paragrafo, kiu diris, ke tiuj Britaj Esperantististoj kiuj dezirus akiri nepran pruvon pri sia plena sciado de nia helpa lingvo devus sin turni al la Franca Societo por la Propagando de Esperanto, por ricevi ĝian konatan Atesto pri Kapableco. Kvankam ni ĉiuj multe ŝatas la fratan spiriton de niaj Francaj amikoj, tamen ni esperas, ke post nelonge ni povos aranĝi ekzamenojn por Brita Atesto laŭ simila modelo. Respondante al la afabla propono de nia Redaktoro, mi traktos mallonge pri tiu ĉi afero, esperante, ke la konsilo de pioniro eble estu helpa al estontaj kandidatoj.

Kompreneble, la aspiranto devas jam posedi bonan ĝeneralan sciadon de la fundamentaj principoj de la lingvo antaŭ ol li komencos la specialan preparadon por la ekzameno. Se li estus tiel feliĉa kompreni plenege la Francan lingvon, li elektu fari tiun ĉi ekzamenon France; sed nur adepto devus atenci tion ĉi. Se, tamen, simile al mi, li konus nur sian nacian lingvon, li ne povos ĝui la helpon de tiaj valoraj lernolibroj kiaj La Commentaire sur la Grammaire Esperanto kaj La Texte Synthétique.

Mi persone konstatis ke la Esperanta Sintakso, de Dro. Paul Fruictier, estis preskaŭ necesega, kaj mi ĝin forte rekomendas. Se la studento povas verki kune kun amiko, tiom pli bone. Mi mem ŝuldas multon je la inspiraĵoj kaj konsilo de klera amiko, kun kiu mi ofte korespondas.

Fininte sian preparadon, la studento devas tiam skribi al Sro. Edouard Bréon, 6, Rue du Levant, Vincennes, près Paris, klarigante ĉu li volas fari la ekzamenon France aŭ Angle. Post malmultaj tagoj li ricevos plenan sciigon pri la oficiala programo.

Se la aspiranto elektus fari la ekzamenon Angle, estos necese ke li traduku Esperantan eltiraĵon Anglen, kaj Anglan eltiraĵon Esperanten. La "Demandaro" enhavos serion da gramatikaj demandoj kaj ekzercon pri Esperanta elparolado. Por reprezenti tion ĉi, mi uzis la bonegan fonetikan metodon kiu aperis sur paĝo 25, Nro. 2 de The Esperantist.

Skribinte al nia Samideano, Sro. Mann, de Paris, por ricevi lian opinion pri la speciala preparado por la ekzameno, mi ricevis la jenan valoran respondon.

"Pri plej efika kaj sukcesiga metodo studi por la ekzameno, mi rekomendus, post ellerno de la Complete Text-Book, zorgan legadon de Hamleto kaj Fundamenta Krestomatio, kun Esperanta Sintakso, de Fruictier. Ekzemple, oni prenu en Krestomatio iun anekdoton. Legu ĝin du aŭ tri fojojn laŭtvoĉe. Poste, oni faru al si diversajn demandojn per vortoj tiaj kiaj Kiu (n), Kies, Kie (n), Kiel, Kial, Kiam, Ĉu? Por varii, oni rediru la anekdoton je aliaj tempoj ol tiuj donataj en la teksto mem. Ekz., la teksto eble rakontas la aferon, kiel okazinta je iu tempo pasinta. Nu, la ekzercanto povus rekonstrui la anekdoton, metante la serion da agoj en la pasantan tempon, AS, aŭ en la pasontan tempon, OS; poste en malsimplajn tempojn: Estis ... inta (j), k.t.p. Tiamaniere la studo fariĝas vere interesa, kaj la lernanto tre baldaŭ elposedos la gramatikon tre simplan de Esperanto.

"Alion oni povas ankaŭ fari kun bonaj rezultatoj. Per la helpo de la vortaro Angla-Esp., oni povas ekzerci sin jene. Oni povas, dum la farado de agoj iaj, nomi ilin Esperante. Ekz. Leviĝante, fru- (aŭ malfru-) matene, nomu la serion da agoj. Mi leviĝas, mi stariĝas, mi surtiras miajn ŝtrumpojn, k.t.p. Mi estas vestita (mi estis vestota). Mi lavas min, mi matenmanĝas, mi laboras, k.t.p. Ĉiuj ĉi agoj estas analizeblaj kaj etendeblaj, kaj liveras tre interesajn imagajn konversaciajn kaj gramatikajn ekzercojn.

Tio estas la fama Gouin’a metodo studi lingvojn; ĝi donas mirigajn rezultatojn. Tiamaniere, la vortoj kaj esprimoj restas en la memoro, kaj oni ne laciĝe lernas papage novajn vortojn. Kaj por konversaciaj klasoj tia procedo estas praktikinda, ĉar ĝi ŝparas la tempon kaj koncentras la pensojn de la ekzercantoj. Soj. George Phillips & Son, Ltd., 32, Fleet Street, London, eldonas tre interesan kaj pensigan serion da libroj verkitaj laŭ la Gouin’a metodo.


N.B.—Estas preskaŭ certe ke, post nur iom da tempo, la deziroj de tiom de adeptoj estos plenumataj, kaj Brita Ekzameno fondiĝos. Oni nun klopodas pri la afero.—(Red.).