THE ESPERANTIST.

The Esperanto Gazette for the spread of the International Language.

ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE
SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO

Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtsignon.

Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos.

Oni povas sendi la abonpagon per poŝtsignoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro.

Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W.

No. 9.

Subscription, 3s. Per Annum.
Single Copies, 4d. net.

JULIO, 1904.

La Angla Unufoliego, enhavanta tutan Gramatikon kaj sufiĉe grandan vortaron, estas tre valora propagandilo. Nur per Esperanto estas eble skribi leteron al iu, kiu ne komprenas la lingvon, kaj per tiu unufoliego (kies kosto estas nur dek centimoj) la letero estas tute komprenebla. Por ke tio ĉi estu kiel eble plej utila por la Esperantistaro, estas necesege ke ĝi ekzistu en diversaj lingvoj. Se niaj alilandaj Samideanoj presigos tradukojn en siajn proprajn lingvojn, ni plezure aĉetos centojn da ekzempleroj; sed se ili devigos nin presigi tradukojn en la Franca, Germana, k.t.p., lingvoj ni esperas, ke ili siaparte aĉetos milojn da ili de ni. Sed, nature, ĝi devas fariĝi parto de la alilanda propagando. Ni fidu, ke baldaŭ tiuj unufoliegoj multe helpos nian aferon, precipe inter la komercistoj en ĉiuj landoj.[1]

Alia sistemo por gajni aliĝantojn estas la instruado de Esperanto inter la sciama junularo. Ĉu niaj Esperantistaj gepatroj petos al la instruistoj ke ili instruu iliajn gefilojn pri la internacia lingvo? Kaj ĉu la Esperantistaj instruistoj instruos Esperanton en siaj lernejoj? Ni ĝin esperas, kaj jam ricevis kelkajn interesegajn leterojn de estroj kiuj jam faris tiun ĉi, kun bonegaj rezultatoj. Ĉiam kaj ĉie la geknaboj treege ŝatas nian logikan lingvon. La klopodo inter la junularo memorigas al mi, ke Sro. Privat, Direktoro de La Juna Esperantisto (9, Av. des Vollandes, Geneva), sciigis min, ke li nur havas du abonantojn en Anglujo. La Juna Esperantisto celas disvastigi Esperanton inter la junuloj, kaj ni plezure akceptos jarabonpagojn (2 frankoj) por tiu ĉi dumonata ĵurnalo.

Sinjoro Cart ankaŭ plendas, ke la Brita Blindularo ne ankoraŭ kolektiĝis sub la nia Standardo. La nova Esperanta Ligilo (monata) en la Braillea skribo eble tuj plibonigos tiun malbonan aferon. Ĉiuj blinduloj devas sin turni al Profesoro Cart, 12, Rue Soufflot, Paris.

La verkintoj de A New Hobby afable donacis al the London Esperanto Club por senpaga disdono, la restaĵon de la eldono. Tiuj Esperantistoj kiuj sendos la poŝtelspezon povos havi senpagan aron de tiu interesa broŝuro.

"Ies perdo, alies gajno!" estas ja prava proverbo. Kvankam ni Angloj multe bedaŭras la foriron de du el niaj plej fervoraj kunlaborantoj, ni konsolas nin je la penso ke Germanujo kaj Queenslando nun havos novajn kaj lertajn adeptojn, kiuj povos estri novajn grupojn tie. Ne do estas perdo, sed nur translokigo de energio! Bondezirojn kaj Sukceson!

La someraj libertempoj alvenas, kaj ĉiuj bonaj Esperantistoj kompreneble deziras vojaĝi alilande, por paroli Esperante. Estos do interese rimarki, ke mi ricevis tre afablajn leterojn de Kapitano Capé, en Alĝerujo, kaj Sro. David, de la Grupo en St. Claude, Jura, promesantaj tre koran akcepton de Anglaj Esperantistoj. Mi denove diru, ke la Departemento Ĵura estas tre vizitinda loko, kaj mi konsilu ĉiujn, kiuj povas, ĝui la belajn montojn, aeron kaj lingvon. Mi bedaŭras, ke spaco mankis por la du afablajn leterojn. Eble Alĝerujo estos pli komforta dum la vintro.

Ĉar la unua tago de Aŭgusto estas Angla banklibertago, kaj tiom da niaj Abonintoj estos en Havro, mi provos sendigi la dekan numeron de The Esperantist je Julio 28. Tiu numero enhavos tre interesan Danan rakonton de nia bonekonata kunverkantino, Fraŭlino Baŭer. Ankaŭ originala artikolo el Hindujo, de Sro. Simper verkita, kaj ankoraŭ alia harstariganta originala rakonto, de la sindonema O.W., tie troviĝos.

Vere The Esperantist baldaŭ fariĝos tute fama pro la terurigaj rakontoj kiujn ĝi enhavas! Tiuj ĉi kun la kutimita poezio espereble donos niajn Legantojn sufiĉe da interesaj temoj por la libertempo.

Amiko, kiu pensas pri mia laboro pli ol sia propra plezuro, proponis ke mi sekvu la planon de alilanda Gazeto, kaj ne eldonu Aŭgustan numeron. Sed, laŭ mia opinio, tio ĉi estus nedezirinda. Ĉiumonate mi sendos kiel eble plej legindan gazeton al la Abonintoj, fidante ke ĝi daŭrigos ilian intereson.

La Redaktoro.