ZENITA SUNO.

Originale verkita de Thomas Hunter, M.A.

Ho! Suno en plej alta vojo,
Ci venas kun somera ĝojo;
Tagiĝas nun la tago glora
Junio dudek unu flora.

Pli frua estas kant’ miela
De la arbara birdo bela
Kies fluida voĉo penas
Dum ci en roza robo venas.

Ĝojas la besto, ĉia floro
Kun la plej riĉa bonodoro,
Kaj kun la plej kolora helo
Disdonas benon de l’ĉielo.

Homaro nun per interamo
Respondus al la cia flamo,
Ĉar venas ci en alta vojo,
Ho! Suno kun somera ĝojo.