KRISTNASKO.

Originale verkita de Clarence Bicknell.

Vilaĝ’ malgranda—vintra nokto—
Ŝtonega grot’ malhela—
Sed tie io pli brilega
Ol ia stel’ ĉiela.

Ne reĝoj saĝaj ornamitaj
Per multekostaj vestoj,
Humile kurbiĝantaj teren
Ĉe la manĝuj’ de bestoj.

Kaj ne la spicoj aŭ juveloj
Aŭ fum’ de bonodoro;
Ĉar mirindaĵo tie kuŝas
Senpreza pli ol oro.

Riĉeco, saĝo kaj scienco,
Malofta triopaĵo
Mirindaj estas; sed ol ili
Pli granda la vidaĵo!

Infan’ ne longe naskiĝinta
En la manĝuj’ dormanta,
Kaj apud Li patrino simpla
La Filon rigardanta.

Jesuo Li, homara Reĝo,
La Fil’ de l’ Alta Dio;
Kaj ŝi, virino el virinoj,
La Virgulin’ Mario.

Li nun el Dia trono regas
Eterne adorata;
Kaj ŝi ĉielan kronon portas
De l’ tuta mond’ benata.

DEMANDO.[1]

Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).

Mi, starante ĉe la rando
De la Rondo Familia,
Min prezentas per demando
Al gelertularo mia;
Min prezentas per demando,
Mi,—la iu ĉe la rando.

Se, eminentulo mia
Vi de mi demandos, "Kies
La demando?" Al la via
Peto, ĉu mi diros, "Mies"?
Jen, kleruloj, la demando
De la iu ĉe la rando.

Ho! Samideanoj miaj
Nur per la respondo ĉies
Per voĉdonoj vere viaj
Faros vi la lingvon vies.
Pensu, do, pri la demando
De la iu ĉe la rando.

PIEDNOTO:

[1] La Redaktoro tre ofte ricevis tiun demandon.