LA OLIVOJ.
Proverbo de Lope de Rueda.
Esperantigita de A. MOTTEAU.
[Lope de Rueda (1500-1565) naskiĝis en Sevilo kaj mortis en Kordovo].
PERSONOJ.
- Toruvio, maljuna vilaĝano.
- Menciguela, ilia filino.
- Agueda de Toregnano, lia edzino.
- Alojo, najbaro.
La sceno en vilaĝa strato.
Toruvio.—Kompatema Dio, kia vetero! Neniam tia fulmotondro min persekutis de la monta supro al la malsupro. Mi ekpensis ke la ĉielo ĵus elfluadis, kaj ke la nuboj alrulis ĝis la tero. Almenaŭ se mia noktomanĝo estus preta ... sed la sinjorino edzino mia eble eĉ neniam zorgis pri tio.... Rabiego ŝin sufoku! Ho, he! Menciguela, mia filino! (Li frapas la pordon). Prave! ĉiu dormas en la vilaĝo. Agueda de Toregnano! ho, he! ĉu vi min aŭdas? (Li ree frapas).
Venas Menciguela.—Ho! patro mia, ĉu vi volas disrompi la pordon?
Toruvio.—Bonege! vidu ŝian langon, nun! vidu ŝian bekegon! Nu, ĉu vi povus diri al mi kie estas via patrino, fraŭlino?
Menciguela.—Ŝi estas ĉe la najbarino por helpi ŝin sekigi silkfadenarojn.
Toruvio.—Peston al silkfadenaroj, al ŝi, kaj ankaŭ al vi mem. Iru tuj kaj alvoku ŝin!
Agueda (alvenante).—Nu, nu! sinjoro fanfarono! vi vidos ke, ĉar li alportas malpezan ŝarĝon da hejtligno, ne estos eble konsentiĝi kun li!
Toruvio.—Kion? Malpezan ŝarĝon da ligno vi nomas ĝin, sinjorino! Mi per la ĉielo ĵuras ke mi apenaŭ povis ĝin surmeti al miaj ŝultroj, kvankam via baptofilo helpis min.
Agueda.—Estu do; ni nun estos riĉe provizitaj! Sed en kia stato vi staras, edzo mia! Kian figuron vi prezentas!
Toruvio.—Mi estas trempita kiel vera supo! Rapidu, edzino, mi petas, donu al mi ion por manĝi.
Agueda.—He, per la diablo, kion mi povos doni al vi? Mi nenion havas.
Menciguela.—Ve! patro mia, kiel malsekigita estas tiu ĉi ligno!
Toruvio.—Jes, verege; sed sendube tio ne malebligos vian patrinon diri, ke kompreneble roso estas la kaŭzo.
Agueda.—Kuru, filino, ekpreparu duon da ovoj por la noktomanĝo de via patro; poste vi pretigos lian liton.—Edzo, mi vetus, ke vi neniam jam ekpensis labori pri tiu plantaĵo de olivujoj, kiun mi tiel rekomendis!
Toruvio.—Kial do mi revenus hejmen tiel malfrue, se ne ĉar mi ĵus faris tion, kion vi al mi diris?
Agueda.—Prave do! kaj kie vi plantis?
Toruvio.—Tie, apud la figarbo, kie mi iam kisis vin: ĉu vi memoras tion?
Menciguela.—Patro, kiam ajn vi volos noktomanĝi, ĉio estas preta.
Agueda.—Vi ne scias tion, kion mi ĵus pensis, edzo mia? Tiu replantaĵo, kiun vi teren enmetis hodiaŭ, post ses aŭ sep jaroj, produktos kvar aŭ kvin centfuntojn da olivoj, kaj, aldonante branĉeton tie ĉi, branĉeton tie, post dudek kvin aŭ tridek jaroj, vi havos sufiĉegan fruktodonan olivarbejon.
Toruvio.—Neniu povus esti pli prava ol vi, edzino; tio nepre plenumos mirindaĵon.
Agueda.—Edzo mia, mi ĵus ankaŭ pensis—Ĉu vi scias kion?—Ne?—Nu, aŭskultu bone. Mi mem faros la olivkolektadon, vi transportigos ilin sur via azeneto, kaj Menciguela vendos ilin en la vendejo. Sed, filino, memoru tion, kion mi nun diras al vi: vi devos postuli por ĉiu buŝelo almenaŭ po du Kastiliaj realoj.
Toruvio.—Po du Kastiliaj realoj! Ho! certe vi ŝercetas; ne estus konscience. Sufiĉe estos vendi ĉiun buŝelon po dekkvar aŭ eble dekkvin denaroj.
Agueda.—Silentu, mi petas! Estas plantaĵo de la plej bona speco, Kordova plantaĵo!
Toruvio.—Nu! Eĉ se ĝi estus Kordova speco, la prezo, kiun mi ĵus nomis, estos sufiĉa.
Agueda.—Silentu, mi ripetas! Ne min surdigu per via sensencaĵo. Nu do, filino, vi ĵus aŭdis min; po du Kastiliaj realoj; ne malplialta prezo!
Toruvio.—Ankoraŭ? Venu tie ĉi, filineto. Kioman prezon vi postulos por la olivoj?
Menciguela.—Tioman prezon kiun vi volos, patro mia.
Toruvio.—Dekkvar aŭ dekkvin denarojn?
Menciguela.—Jes, mia patro.
Agueda.—Kion? "Jes, mia patro." Venu, tie ĉi, filineto. Kion vi demandos por la olivoj?
Menciguela.—Tion, kion vi volos, patrino.
Agueda.—Du Kastiliajn realojn?
Toruvio (kolere).—Kompaton! Du realojn! (Al Menciguela) Mi promesas al vi ke se vi postulos pli ol la prezon, kiun mi ĵus diris, vi ricevos de mi pli ol ducent batojn. Nun, diru: kioman prezon?
Menciguela.—Tion, kion vi nomis, patro.
Toruvio.—Dekkvar aŭ dekkvin denarojn?
Menciguela.—Jes, patro.
Agueda.—Kion? Vi diris ankoraŭ "Jes, patro!" (Ŝi batas ŝin) Prenu tion, prenu tion, pro via malobeo!
Toruvio.—Ne tuŝu la knabinon....
Menciguela.—He, patrino! he, patro! ne mortigu min!
Alojo (alvenante).—Kio estas tio? Genajbaroj, kial vi tiel batas tiun ĉi knabineton?
Agueda.—Ho, sinjoro (montrante ŝian edzon), tiu ĉi malbonulo celas doni senpage ĉion, kion ni posedas; li tute volas ruinigi la domon. Olivoj tiel dikaj kiel juglandoj!...
Toruvio.—Per la prapatraj ostoj! Mi ĵuras ke ili ne estas eĉ tiel dikaj kiel milisemoj!
Agueda.—Sed mi certigas jese.
Toruvio.—Sed mi neas tion, kion vi certigas.
Alojo.—Nu, najbarino, volu aminde eniru domen. Mi prenas sur min pacigi ĉion. (Agueda foriras). Klarigu por mi la aferon, nun, najbaro. Montru al mi viajn olivojn; eĉ se estas dudek cent funtoj, mi aĉetos la tuton.
Toruvio.—Ne tiel estas, sinjoro; estas ne tiel, vere. Ni ne staras tiel antaŭe kiel vi pensas. La olivoj ne estas en nia domo; ili nur estas sur nia bieno.
Alojo.—Nu! venigu ilin tie ĉi; vi povas konfidi al mi; mi aĉetos la tuton je la plej rajta prezo.
Menciguela.—La patrino postulas po du realoj por ĉiu buŝelo.
Alojo.—Tio estas tre alta prezo.
Toruvio.—Ĉu ne, sinjoro?
Menciguela.—Patro ne demandas pli ol dekkvin denarojn.
Alojo.—Montru al mi specimenon.
Toruvio.—Dio mia! Vi ne ŝajnas kompreni min, sinjoro. Mi tuj klarigos. Hodiaŭ, mi teren enmetis replantaĵon de olivarboj, kaj la edzino ĵus diris ke post ses aŭ sep jaroj oni povos kolekti kvar aŭ kvin centfuntojn da olivoj, ke ŝi mem kolektos, mi forportos, kaj nia filino vendos ilin, sed ke tiu ĉi ne devos postuli malpli ol du realojn: mi kontraŭstaris al tio; ŝi ree tian kondiĉon ripetis: tio estas la tuta afero.
Alojo.—Mirinda afero, vere. Ĉu estas eble imagi tian okazon? Apenaŭ la olivujoj teren estas enmetitaj, kiam jam vi devigas vian filinon plori pro ili.
Menciguela.—Vi estas pravega, sinjoro.
Toruvio.—Ne ploru plu, Menciguela. Tiu ĉi infanino, sinjoro, valoras sian propran orpezon. Nun, filineto mia, iru pretigi la manĝilaron; mi promesas, ke mi aĉetos por vi antaŭtukon el la vendprezo de la unuaj olivoj kiujn ni rikoltos.
Alojo.—Adiaŭ, najbaro. Eniru domon ankaŭ, kaj pace vivu kun via edzino.
Toruvio.—Saluton al vi, sinjoro.
Alojo (sola).—Oni devas konfesi, ke en tiu ĉi mondo ni okaze vidas nekredeblaĵojn! Tiuj geedzoj interinsultas unu la alian pri olivoj, kvankam eĉ la olivarboj ne kreskas ankoraŭ!