MONATO POST MONATO.
La mondo nun pliaĝiĝis per unu jaro, kaj ni ĉiuj tial plisaĝiĝis. La progreso farita de Esperanto estas eĉ pli rimarkinda ol dum la jaro 1903. Al ĉiuj kunbatalantoj ni deziras sendi koregajn gratulojn pro tiu ĉi sukceso, kaj ni ankaŭ aldonos la plej sincerajn bondezirojn por la nova jaro. Ĝi estu ankoraŭ pli progresema! Ĝi estu eĉ pli feliĉa por la Esperantistoj!
Lastan monaton ni havis la plezuron aranĝi la Enhavnomaron de nia unua volumo, kaj la fakto memorigis al ni multajn ĉarmajn horojn kun la Esperantistoj, persone kaj letere. Precipe ni deziras sendi bondezirojn al nia sindonema verkantaro. Ili fariĝu pli kaj pli internaciaj!
Kiam skeptikulo trarigardos tiun enhavnomaron, li ne plu dubos la internaciecon de la lingvo.
Dank’ al la jara progresado en Anglujo, oni ne plu devas kredi, ke "Esperanto estas kuracilo por korpaj malsanoj," aŭ "nova nutraĵo por la homa korpo," sed preskaŭ ĉiuj scias ke Esperanto nutras nur la spiriton, kaj kuracas nur la malpaciĝojn de la homaro.
Estas mirinde ekscii kiom da anoncado estas necesa antaŭ ol la loĝantoj de eĉ unu malgranda urbo ĉiuj konatiĝu kun la temo, kaj, kompreneble, restas ankoraŭ multe, multe da farota laboro. Ni ne laciĝu, ni ne restu je niaj laŭroj, rigardante la ĝardenon, kiu enhavas tiom da semitaj semoj! Ne, ni devas ĉiam klopodadi; ni ja devas akvi la semojn per la pura akvo de internacieco, kaj ni devas zorgi ke ili ne sekiĝu pro manko de intereso, flego, aŭ helpo niaparte.
Profeto dirus ke tiu ĉi nova jaro devas esti tre grava por la Esperanta movado. Ĉu ni ne havos almenaŭ unu grandan Internacian Kunvenon, kiu kredeble okazos en Aŭgusto, inter niaj afablegaj Boulogneaj amikoj? Kaj ĉu tiu ĉi senpacience atendata renkontiĝo ne honoriĝos je la ĉeesto de nia estimata estro, Doktoro Zamenhof mem!
Tiu ĉi sola fakto estas sufiĉe famigi la nunan jaron, sed ja estas ne bezone atendi ĝis la bela somero por trovi signojn de progreso. Malvarma vintro produktos diversajn novajn gazetojn, kiujn sendube la varmeta printempa kaj varma somera vetero florigos, ĝis ili povos posedi ian influon inter la jam multenombraj internaciaj gazetoj.
Tiu ĉi fakto, la plimultiĝo de gazetoj, estas unu kaŭzo de la nepligrandigo de The Esperantist. Niaj legantoj memoros ke ni proponis pligrandigi ĝin, se eble, dum la 1905a jaro. Ni multe timis ke, la progreso de nia afero postulus tiun ĉi pligrandigon, kvankam ni trovas, ke dekses paĝoj estas ja sufiĉaj por nia libertempo.
Kaj, ĉar nun ne estos necese pligrandigi gazeton, kiu ne plu estos la sola Brita organo, ni klopodas ĝin pligrandigi sen pligrandigo! Tiu ĉi ŝajnos sendube parodoksa al niaj legantoj; ĝi tamen estas la vero, ke ni trafis! Anstataŭ la klubaj sciigoj, kiuj antaŭe troviĝis nur Angle, ni intencas presigi serion da artikoloj sub la nomo Monato post Monato. Tiuj ĉi enhavos, en la du lingvoj, la memorindajn agojn de la antaŭa monato. Tiel alilandaj Esperantistoj—kiuj ĉiam plimultiĝas inter nia abonintaro—ne perdos tri aŭ kvar paĝojn, kaj enlandaj Esperantistoj gajnos pli da ekzercado pro la ŝatataj laŭvortaj tradukoj. Jen la Q.E.F. kaj la Q.E.D. de nia problemo.
Du diversaj vojoj nun malfermiĝas antaŭ ni. Ni povas komenci tiun ĉi serion per resumo de la jam farita progreso de la lasta jaro, aŭ ni povos limigi niajn rimarkojn je la lasta monato. Uzante la supredonitan titolon, la dua el tiuj ĉi du vojoj ŝajnas esti preferinda, kaj ni nun pritraktas la memorindaĵojn de la 1904a jarfino.
Estas malvarme dum la vintraj monatoj, ni do komencos nian esploron en pli varmaj landoj, kie la Esperanta Suno sin montris pli forta kaj potenca ol antaŭe. Plej malproksime, la vasta regiono de Queensland, Aŭstralio, meritas atenton nian. La Redaktoro de la plej gravaj tieaj ĵurnaloj aniĝis je Esperanto; ni verkis artikoleton kiu eble poste tie aperos, kaj, el diversaj partoj de la Kolonio venas la kutimajn demandojn de niaj estontaj kunbatalantoj. Nova Zelando ankaŭ estas Esperantema nuntempe, kaj la diversaj jam presitaj artikoloj alportas siajn fruktojn.
Tiel varma, kaj eĉ pli vasta, la Hindujo nun kolektas varbulojn por nia aro. Sro Adinarayana Chettiar verkis valoran artikolon sur la Indian Review, la plej grava el la tieaj gazetoj. Ni ankaŭ skribis respondon,—presota aŭ ne, laŭ la volo de "Lia Redaktora Moŝto."
En Centra Ameriko, la Direktoro de la Nacia Instituto de la Respubliko San Salvador varme aprobas la Esperantajn paroladojn de nia abonanto, Sro R. G. Abrill. Eble, pro tiu ĉi fakto, ni scivolaj Esperantistoj baldaŭ ekkonos plu pri tiuj ĉi (de ni preskaŭ nekonataj) Respublikoj. Parolante pri tiuj ĉi, ni ja bone memoras interesan okazon. Tre fervora amiko translokiĝis en Venezuelon, kaj kompreneble, ni proponis ke li tie fondigu grupon. Post kelkaj semajnoj alvenis poŝtkarto, prezentanta "La Grupo Progreso." Sed bedaŭrinde estis areto da nudaj nigruloj! Sed, sen ŝerc’ devas esti en Venezuelo, multaj inteligentaj homoj, kiuj konsentos Esperantistiĝi. Interesaj artikoloj antaŭ ne longe venis el Virginia kaj Erie en la Unuigataj Ŝtatoj.
Pli proksime je ni, en progresama Maltujo, supersignitaj literoj malhelpas la fondigon de la atendata Malta Gazeto, sed espereble, la solvo de la problemo apudestas, kaj ni baldaŭ povos doni al ĝi bonvenon.
El Alĝerujo, la ĉiam energia Kapitano Capé sendas interesajn sciigojn, kaj, inter alioj, deziras ricevi la nomojn de tiuj, kiuj povos partopreni je Esperantista Karavano ĉe Pasko, 1905. Oni ankaŭ organizas ekspozicion. Ĉu helpontoj bonvolos skribi al la Prezidanto, 17, Boulevard Gambetta, Algiers?
En Anglujo, kuraĝiga sciigo venas el Folkestone. La Komerca Ĉambro tre interesiĝis pro parolado farata de Sro Geddes, la bonekonata Sekretario de la Dovera Grupo. Sendube la fondo de Folkestona Societo baldaŭ sekvos, kaj ni tiam povos aĉeti rond-vojaĝan bileton por viziti la "Kvin Havenojn Esperantistajn," Dover, Folkestone, Boulogne, Calais, kaj Ostend! Jen libertempa ekskurso por la maramantoj! Pripensu je tio!
Hastings nun posedas Grupon, kies prezidanto estas Dro Martyn Westcott. Tiu ĉi fervora kunlaboranto ofte verkas artikolojn pro kaj por Esperanto. Li diras al ni ke dum restado en Parizo li vizitis Notre Dame, kaj tie ĝoje ekvidis la verdajn steletojn ĉe la butontruoj de du Hispanaj vojaĝantoj. Ne estas necese diri, ke la kontenteco estis reciproka, kaj la proverbo ke "du plezurigas, tri ĝenas," ne tie trovis pruvon.
Ĉe la Club Café ni de la Londona Klubo havis la plezuron aŭskulti serion de artikoloj pri la Germana literaturo, kiun afable elparolis nia vizitanto Sro Jürgensen. Tiam, kiel ĉiam, Esperanto ne bezonis tradukiston!
Sed eble la plej bona pruvo de progreso estas la fakto ke la Esperanta Biblioteko ankoraŭ pligrandiĝis. La Ventego, de Shakespeare (Arta Eldono, 3 fr.), nun estas preta. Alia bonepresita verko sur bona papero, kiu donos al ĉiuj grandan plezuron kaj instruon, venas el Belgujo: Paĝoj el la Flandra Literaturo, tradukitaj de Dro Seynaeve kaj Dro van Melckebeke (134 pp., 1s. 6d.).
La Firmo Hachette ankaŭ eldonigis Kondukanto de la Interparolado kaj Korespondado, de A. Grabowski (180 pp., 2s.); utila internacia volumo.
Multaj Korespondantoj mendis kovrilon por la unua volumo. Ni bedaŭras, ke ni ne eldonos specialan kovrilon, ĉar la plejmulto el niaj legantoj havas, ni esperas, sian specialajn ŝatojn, kaj preferos elekti sian propran bindaĵon.
La Redaktoro.