LA KAT-NESTO.

Observata kaj rakontata de Dro. Richard Legge.

Legante la interesan rakonton en via Decembra numero pri "Instinkto aŭ Inteligenteco" mi pensis, ke la sekvanta vera okazo estus rakontinda.

Antaŭ ne longe mi havis katinon, kiu estis loĝadinta ĉe mi dum pli ol du jaroj. Jen ŝi estis aminda, jen ŝi montris signojn de esti nur duone malsovaĝigita. Unufoje ŝi foriris el la domo kaj estadis ekstere dum du aŭ tri monatoj. Ofte ŝi alvenis al la pordo, sed nek ŝi envenus nek akceptus iajn manĝaĵojn. Fine, ŝi revenis kaj redaŭrigis siajn antaŭajn kutimojn amindajn.

Je Septembro de tiu ĉi jaro oni ekvidis ke ŝi atendadis sian akuŝon: ŝi travagis la domon kaj serĉis lokon konvenan por tiu ĉi okazo, multefoje farinta liton en komodo en la dormoĉambro. Oni ne permesis tion kaj forpelis ŝin kaj fermadis la pordon de la dormoĉambro. Poste, dum multe da tagoj, ŝi eliris ĉiutage kaj revenis al la domo nur por manĝi. Tago post tago oni penadis trovi kien ŝi iris, sed sensukcese. Oni ŝin vidis kuri ĉirkaŭ tricent futojn tra la kampo, kaj tiam ŝi malaperis. Fine, unufoje, mia kolego, Dr. N——, ŝin vidis suprenrampantan la trunkon de kratagarbo kaj enirantan la neston neuzitan de pigo de la antaŭa jaro. Dr. N—— suprensekvis ŝin kaj trovis en la nesto kvar belajn katidojn kun ilia patrino. La nesto estas pli ol dudek futojn supre la tero.

Tiu ĉi katino mem loĝis kaj elnutris antaŭan aron da idoj en la hundejo kun mia hundino.

Mi ne estas aŭdinta antaŭe pri katidoj, kiuj estas naskiĝintaj en arbo.