LA LEGENDO PRI LA UNUA VIOLONO.
El la Franca de Jean and Jerôme Tharaud, tradukita de F. L. G. Maréchal.
En la vastaj arbaroj de Transilvanio loĝas izolaj lignotranĉistoj, meze da klaraĵoj, en lignaj kajutoj. Por gajni sian panon, ili nur scias turnigi siajn hakilojn.
La paso de ciganoj estas kvazaŭ fulmo de gajeco por tiuj ĉi homoj, kies vivo estas tiel sovaĝa kaj tiel senŝanĝa.
La du ciganoj portas sub brakoj unu la violonon, la alia la cimbalon, aŭ harpon kun kupraj kordoj. La harpo akompanas, per siaj saltantaj notoj, la seninterrompan melodion de la violono. La perdita vojaĝanto, kiu estas erarinta, dum la vespero, en Transilvanian arbaron kaj trovis kunvenon de lignotranĉistoj, kaj kiu vidis tiujn ĉi kaj iliajn edzinojn danci je la lumeto de mortanta fajro dum la cigano, sidanta sur falinta arbo ludas sur la kordoj de sia violono, miras pro la magia povo de tiu ĉi humila ilo. Li do komprenus ĝin, se li scius la legendon pri la unua violono.
Antaŭ longa tempo, en Transilvania arbaro, apud klaraĵo, loĝis kun siaj gepatroj kaj fratoj bela knabino, kies nomo estis Macha. La familio loĝis en kajuto, per arbtrunkoj konstruata, kaj kovrata per muskoj. La patrino kaj filino kudras la haŭtajn vestojn, kuiradas la viandon kaj boligas la supon. Ĉiumatene, dum la bela vetero, la patro eliras kune kun siaj filoj, kun pezega hakilo sur la ŝultro. Kvinope, ili atakas grandegan arbon. Ili ĉesas frapegi nur kiam la falo de la arbo proksimiĝas. Tiam Konstanteno, la plej juna, montis por fiksi ŝnuron ĉe la pinto de la arbo. La kvin filoj tiras, la patro donas lastan hakegon, kaj la arbo falas bruege. Tiam ili detranĉas la branĉojn, forprenas la ŝelon, kaj la blankaj kaj glataj trunkoj de la abioj naĝas sur torento ĝis la valo.
Ilia vivo pasiĝis feliĉe kaj pace.
Macha similas al siaj fratoj. Sed tiuj ĉi estas malbelaj kaj ŝi estas belega. Ŝi havas adorindan flavruĝan haron, kies la liberaj ondoj falas sur la dorso kaj, sur la tempio du grandaj bukloj, kiel du riveretoj, fluas sur la perla blankeco de la vangoj. Ŝi havas la grandajn bluajn okulojn de la Valaĉiaj filinoj. Ŝi konis ĉiujn kantojn de la montaro. Per ŝi la kajuto florornamiĝis, dum la somero, de ĉiaj floroj el la arbaro. Ŝia patrino adoregis ŝin, ŝia patro, kiam li parolis al ŝi dolĉigas la sonon de sia voĉo; ŝiaj fratoj revis, en la arbaro, pri la donacoj kiujn ili povus al ŝi donaci. Traĵano, la plej maljuna, atakis per hakilo ursojn, por doni al ŝi la felon. Romo serĉis inter la silikoj rarajn ŝtonojn el kiuj li, antaŭ kelkaj jaroj, konstruis por ŝi ĉirkaŭ-kolon je barbara lukso. Konstanteno montis al la pintoj de la plej grandaj arboj por trovi birdojn, kaj Liveo iris al la vilaĝo por serĉi kelkajn papavajn kukaĵojn.
Macha ricevis tiun ĉi adoron kiel io natura. Longan tempon ŝi deziris nenion plu. Sed iom post iom la infaneco pasiĝis, kaj ekfloris juneco. Ŝi tiam ekrevis pri nekonataj aferoj.
Nur ŝia patrino devenis tiujn ĉi novajn sentojn, kiujn posedis Macha, kaj ŝi fariĝis eĉ pli karesanta kontraŭ ŝi. La patro kaj filoj estis malfeliĉaj kaj poste koleraj pro la malvarmeco je kiu Macha nun akceptis iliajn karesojn kaj donacojn.
De la klaraĵo, sur kiu estis la kajuto, Macha povis vidi sur la supro de monto la grizajn murojn de kastelo. Ofte ĝi kontraŭstaris sieĝojn, kaj la flamoj, kiuj lekis la murojn, postlasis grandajn nigrajn fulgajn langojn. Oni rakontis strangajn historiojn pri la sen-homa kastelo, kaj la lignotranĉistoj ne preterpasis la ombron de la turo nokte....
En tago, Macha vidis flugeti ĉe la supro de tiu turo grandegan silkan flagon. Oni diris en la arbaro, ke la filo de la kastel-mastroj revenis. La arbaro, kiu jam de longe nur konis la sonon de hakiloj, la falon de abioj, betuloj kaj kverkoj, nun resonas per la sono de la ĉaskorno, per la bojo de la ĉas-hundoj....
Estas la fino de aŭtuno. Macha portas en korbo, al malproksima kunvenejo, kie laboras ŝiaj fratoj, lignotelerojn da supo. Si, por la unua fojo, aŭdas la galopon de ĉevalo. Ŝi elsaltas el la vojo, kaj kaŝas sin malantaŭ kverk-trunko kaj atendas. Subite, el la fino de mallarĝa aleo ŝi vidas alproksimiĝi, inter la oraj folioj de la flaviĝa arbaro, kavaliron belevestitan, kiu rajdis belan blankan ĉevalon, selata de verda ledo.
Kiel ventego li pasas antaŭ ŝi. La vento de la trakuro flugetigis lian mantelon, fazanplumo tremetas en lia fela ĉapo kun ora rando. Lia arĝenta ĉas-korno frapas la selon.
Per la dekstra mano li tenas grandan bastonon.
Macha rave rigardas la kavaliron, malaperanta inter la arboj.
Tiu ĉi viro apartenas al alia gento ol ĉiuj homoj, kiujn si antaŭe vidis. Li estas pli bela, li estas pli fleksebla, pli riĉa. Ŝiaj pensoj devas esti tiel malmultaj, kiel ŝiaj vestoj! Plena de dolĉega sento, kiun ŝi neniam antaŭe sentis, Macha de tiu tago atendis en la arbaro la "arĝentan kavaliron." Ŝi ofte revidis lin, sekvantan cervon, sed ŝi ne kuraĝis sin montri, kaj nur rigardis lin de malproksime, kaŝata malantaŭ ŝtonego.
Unuvesperon, kiam la lacega kavaliro revenis malrapide, ŝi kuraĝiĝis prezenti al li fruktojn en korbo; alian tagon ŝi donis al li akvon en ligna pokalo, alian tagon amason de floroj, kiuj ekfloras sub la unua neĝo—la lastajn florojn de la jaro. La kavaliro prenis la fruktojn el la korbo; trinkis la malvarman akvon el la pokalo; akceptis la florojn kaj senhalte preterpasis, ne eĉ rigardinte la junan Machon.
Tiam alvenis la granda vintro. La kavaliro restis en sia kastelo, kune kun la servistoj kaj hundoj. Macha, en la gepatra kajuto, revis pro la arĝenta kavaliro, atendante la printempon kun ama febro.
Fine la printempo anonciĝis en la arbaro: la sezono por ĉasi revenis por la kastelmastro.
Liveo elportis el la vilaĝo por Macha ruĝajn ŝuojn. Ŝi surmetis sian plej belan veston kaj pelton kaj atendis la kavaliron ĉe voj-kruco de la arbaro. Li aperis al ŝi en sia gloro.
La radioj de la suno, kiu kuŝiĝis malantaŭ la senfoliaj arboj, brilegis sur la arĝenta vesto kaj la ĉevalo, gaja pro tiu ĉi unua ekskurso post la longa vintro, saltegis kaj blekis.
Macha ekkantis:
"Bela kavaliro, bela kavaliro,
Venu al mi, tiun ĉi printempo!
La birdoj kantas sur la branĉoj
La ruĝaj ŝuoj estas por plaĉi al vi,
Bela kavaliro, bela kavaliro!"
Sed la bela kavaliro preteriris, senaŭdi la kanton, kaj Macha ne plu povis aŭdi la piedfrapadon de la ĉevalo, kaj ekploris....
Ŝi ploradis nokte kaj tage, ĉar la kavaliro ne volis ami ŝin. Malespero plenigis ŝian koron, kaj la ideo envenis en ŝian kapon, ke ŝi demandu helpon al la potenculoj de la Infero.
Macha estis sola en klaraĵo, nigrita per la restaĵoj de antaŭa kunveno. La kvarona luno levigis malrapide sian duoblan kornon supre la arboj de la arbaro. Kverkoj etendis sur la juna fraŭlino la ombron de siaj branĉoj, kiel manoj. Malproksima perdita hundo bojis. La horo kaj la loko estas indaj por alvoko al la Diablo!
Subite ŝi kriis: "Al mi, Diablo, al mi!"
Tuj, el la trunko de maljuna tondrofrapita kverko duone manĝata de formikoj, elvenis stranga estaĵo, kies ruĝaj ŝuoj estis fiksataj al la subbrakoj kaj kiu, anstataŭ ĉapo, portis sur la kapo vastan kok-kreskaĵon. Li tenis en la mano spegulon. Ĝentile li demandis al Macha: "Kion vi volas?"
La juna fraŭlino respondis per forta voĉo: "Mi amas viron, kiu ne volas ami min."
Aŭdinte tiujn ĉi vortojn, la demono ridegis, kaj la ridego ne ekvekis ian eĥon en la naturo.
"Mi volas vin helpi. Prenu tiun ĉi spegulon. Prezentu ĝin al via amatulo kiam vi vidos lin. Kiam lia vizaĝo rebrilos sur tiu ĉi kristalo, li amos vin je amo."
(Daŭrigota)
(Author’s Copyright).
(Eldonrajto de la Aŭtoro).