KUKAĴETOJ ANGLA, SKOTA AND IRLANDA.
Originale verkitaj por la Kvina Hora Manĝo, de Jem Ross Archibald.
Angla. Materialo:—
- ¾ funto da faruno (kribrita kun 1 teokulero da kuir-pudro).
- ¼ da sukero (kribrita).
- ¼ da butero, tri ovoj, teotaso da lakto.
Metodo.—Frotu, per la fingroj trae, la sukeron, buteron kaj la kribritan farunon kaj kuir-pudron. En aparta pelvo batu la ovojn ĝis malpezaj, poste aldonu la lakton. Nun, per ligna kulero agitu rapide la tutan miksaĵon. Duone plenigu kelkajn buteritajn kukaĵet-stanaĵojn. Baku en varmega forno ĉirkaŭ 15 minutojn.
Kiam malvarmaj, ili estas pretaj.
Skota. Materialo:—
- 1 funto da butero.
- 1¾ da faruno (kribrita).
- ¼ da faruno riza.
- ½ da sukero (kribrita).
Metodo.—Metu la buteron en pelvegon kaj, per la mano, farigu ĝin krema. Nun aldonu la sukeron kaj kunmiksu trae. Poste (sed nur iom post iom) aldonu la du specojn da faruno, miksu ĝis ĝi fariĝas ebena elasta knedaĵo. Elrulu la knedaĵon per ligna rulilo ĝis ĝi fariĝas nur ĉirkaŭ duon-colo dike (1.5 cm). Formu ĝin en rondetoj, levigu ĉiun tre zorge, kaj metu ĉiun sur aparta buterita papero. Poste, por ornami la kukaĵetojn, piku la supraĵon meze per forko, kaj per la montra fingro kaj dika fingro pinĉu en punktoj la randon. La forno ne devas esti tre rapida, baku ĉirkaŭ 20 aŭ 25 minutojn. Dum varmaj, tiuj ĉi kukaĵoj estas tre facile rompeblaj. Lasu ilin ĝis malvarmaj sur la paperoj. Poste enmetu en biskvitujon, ĉar, en la aero, ili baldaŭ moliĝas.
Irlanda. Materialo:—
- ¾ funto da faruno riza (kribrita).
- 1 da sukero (kribrita).
- ½ da butero.
- ¼ da migdaloj (ŝelitaj per bolanta akvo kaj dishaketitaj).
- 9 ovoj, batitaj ĝis ŝaŭmaj.
- Unu teokulero da citron-suko.
- Unu teokulero da Karavaj semoj.
- Unu teotaso da rozo-akvo.
Metodo.—Batu la buteron per ligna kulero ĝis krema. Iom post iom aldonu la sukeron kaj la rozo-akvon, batu ĝis tre miksitaj. Aldonu la ŝaŭmigitajn ovojn, agitu rapide per ligna kulero, kaj aldonu iom post iom la riz-farunon jam kribritan. Nun aldonu la migdalojn, la semojn, kaj la sukon. Verŝu la miksaĵon en kukaĵ-ingon (stanan) jam pretigita per buterita papera subŝtofo.
Baku en rapida forno dum ĉirkaŭ 90 minutoj.