LA STATO KAJ ESTONTECO DE ESPERANTO EN BRITUJO.
Originale verkita de Colonel H. K. Gordon.
Unue, mi volus diri, ke mi longatempe prenis intereson ĉe diversaj lingvoj, kaj, vojaĝinte multejare eksterlande, mi penadis lerni multe da ili, ekzemple, Franca, Germana, Itala, Norvega, Japana, Birmana, kaj Hindua, tiamaniere ke, aŭdinte pri Esperanto, mi tuj interesiĝis: post mallonga studo mi sentis min konvikita, ke fine jen estas arta lingvo, saĝa kaj praktika, kiu ne nur iras pli malproksime ol iaj antaŭaj provoj tiun direkton, sed nepre ŝajnas apogi siajn pretendojn por pripensado sur fundamentoj tiel fortaj kaj veraj, ke mi mem ne povas kredi, ke alia ĝin superos.
Kvankam sendube ĝi mem devos pliboniĝi aŭ aliformiĝi laŭ la ŝanĝaj bezonoj, komunaj al ĉiuj mondaj aferoj, al tiuj ŝanĝoj ĝia memstara fleksebleco volonte sin pruntas. En ia okazo, ĝiaj fundamentoj estas certe kaj vere fonditaj.
La unua afero kiu frapis min estis tiu ĉi: ke Esperanto ne estas triviala infana ludilo de lingvo, pri kiu oni povas uzadi frazojn banalajn aŭ utopiajn: sed ke estas lingvo por homoj sanspiritaj kaj praktikaj, kiuj en ĝi vidas ilon longatempe bezonitan, kaj kiu en si mem havas la ecojn necesajn por povi tuj fariĝi tiu, kiun ĝi pretendas vere esti, nome, helplingvo internacia.
Ni ĉiuj scias kiel ni estas emaj (eble ni Britoj precipe, mi timas), iom koleriĝi, kiam ni mankas kompreni parolante aliajn lingvojn, kaj kiel ni kulpas aliajn, kiam ni mem kulpiĝus, almenaŭ iaparte. En tiaj cirkonstancoj kiel estas eble, ke ni simpatius kun veraj sentoj de aliaj nacianoj? Tiel, tuta ebleco ĉe "interkompreniĝo" estas komence mortita, kaj la golfo, malfeliĉe por ĉiuj, pli larĝiĝas ol kontraŭe.
Kaj tiu ĉi pripenso rilatas al ĉiuj aferoj de la vivo ĉe nacioj kaj individuoj.
De la plilarĝa internacia vidpunkto, la malutilaĵoj estas gravaj, kaj estas allasitaj tre longatempe.
Tiu ĉi aperas precipe ĉe aferoj komercaj kaj literaturaj, tiel ankaŭ ĉe socialaj rilatoj.
Interkonatiĝo pligrande reciproka devigos multe da tre profitaj internaciaj rezultatoj, pri kiuj tamen ni ne bezonas nuntempe koncerniĝi.
Ni progresu metode.
Ne estas necese almeti veturilon antaŭ ĉevalo. Tiaj rezultatoj fariĝos aŭtomate en sia propra tempo.
Dume, ni devas pripensadi kiamaniere ni povos alkonduki nian legantaron kaj aliajn personojn ŝati nian eltrovon, kiun ni ŝuldas al la kreinta genio de Sinjoro Doktoro Zamenhof.
Tiel kiel ĉe multe da aliaj similaj veraj eltrovoj metitaj antaŭ publiko memkontenta kaj skeptika, ne estas facila afero altiri ilian atenton: estas ja malfacile iun eltrovi, kiu eĉ volas aŭskulti sufiĉe longatempe por vidi ĝiajn punktojn, kvankam tio ĉi ne postulas pli ol kelkaj minutoj da klarigado.
Oni devas ekkompreni ke:—
(i.). Esperanto estas lingvo jam plene kaj vere science konstruita, tute preta por tuja efektiva praktika uzado, parole kaj skribe, kaj ne nur frenezaĵo, tia kia eble multe da aliaj estintaĵoj estis.
(ii.). Estas vera postulo por tia internacia helplingvo.
(iii.). La lernado de Esperanto estas multege pli facila ol la lernado de ia sola alilingvo, kun gramatiko kiu estas modelo de scienca simpleco, kaj ke estas plezura surprizo ĝin ellerni.
(iv.). Homoj, kies nomoj portas sendube aŭtoritaton en aferoj filologiaj, ĝin publike aprobas.
(v.). Nuntempe la amaso da temoj instruitaj ĉe niaj lernejoj permesas nenian tempon por bone lerni eĉ la patrujan lingvon, kaj ĉe multe da okazoj la penadoj por instrui alilandlingvojn sekve montras indiferentajn rezultatojn: kaj tiu ĉi okazas precipe ĉe junaj studentoj, kiuj devas frue forlasi lernejojn por eniri profesiojn kaj komercajn situaciojn, tie gajni vivilon senprokraste.
(vi.). Kiam libertempo okazas por la studado de fremdaj lingvoj (prefere en la landoj mem) akiro de Esperanto estas neniel malhelpo, sed estas vere helpo por lernantoj.
Se ni povas (kaj ni nur povas penadi), konvinkigi la publikon pri tiuj ĉi punktoj, la memstaraj bonecoj de Esperanto certe trafigos ĝin.
Multe da diskutado nuntempe aperas en ĵurnaloj pri la Greka kaj Latina lingvoj, kiel cerbaj gimnastikaj uzadoj; kiom valoraj tiuj ĉi estu por libertempuloj, kiuj deziras ilin lerni legante, parolante, kaj skribante, la frua studo precipe de la gramatiko sendube naŭzas la plej multe da lernantoj, kvankam ili ĝuus tradukojn. Nenio povas esti plifacila ol la gramatiko Esperanta. Se oni deziras lerni la bilardaludon, oni uzas rektan ilon, anstataŭ la pinton de ombrelo—kvankam eble oni povus penade ludi tiamaniere!
Se cerbaj gimnastikaj uzadoj estas valoraj, ĉu ni ne havas matematikojn, kaj el ludoj, ŝak- kaj vist-ludojn?
En la ĉiutagaj ĵurnaloj nuntempe multa diskutado okazas kontraŭ la Stato de Edukado en tiu ĉi lando, pri kiu vastega sumo da mono elspeziĝadas.
Pro la severa kunkurso, precipe el Germanujo kaj Ameriko, oni plendegas, ĉiaflanke, je nesufiĉaj rezultatoj. Oni diras ke niaj knaboj, el ĉiuj klasoj de Societo, foriras de lernejo kun malmulte, eĉ neniom, da inteligenta taŭgeco kontraŭ la vivbatalado. Ke kamparanetoj lasas lernejon atinginte nenian kapablecon je ia metio, kaj kun nenia deziro pliigi sian sciadon, tia kia ĝi estas, kaj tiel nekapablaj legi inteligente, ke ili ne havas la eblon fari progreson, eĉ tion dezirante. Kaj ke ili ricevas nenian sciencan instruadon nek kuraĝadon tiun direkton. Ke junuloj difinitaj por la Militistaro aŭ la Reĝa Ŝiparo povas nek skribi nek silabi ĝuste sian propran lingvon, kaj konas preskaŭ neniom da alilandaj lingvoj, da geografio aŭ da ĉirkaŭekzistantaj natursciencoj.
Ankoraŭ, aliaj, starante pli alte, eliras el Kolegio kun malmulte pli ol supraĵa kono de Latina kaj Greka, sen povi senĝene paroli ian modernan lingvon.
La celo de Edukado estas instruadi lernantojn pri sciencaj pensad-metodoj, instruadi ilin kiel ellernadi kaj deprenadi por si mem, laŭ la maniero la plej efektiva kaj sen malŝpari valoran tempon: tiel ke, kiam ili lasos la lernejon, ili sin sentos kuraĝigitaj je plia studado: anstataŭ ol, kiel kutime, naŭzitaj je verko, pleje libraverko ĉambre, kun ĝia akompananta nescio pri ĉirkaŭaferoj.
Unue, ŝajnus necese koni, se estus eble, por kiu metio aŭ profesio la knabo estas edukota: ni konas, ke tio ĉi ne ĉiam estas ebla. Tiaokaze ĝenerala praktika instruado, alfarita al lia stato, estas ĉio, kio estas cirkonstance ebla. Sed, kiam tio estas konata, la afero estus multe pli facila. Videble, ne estas rezone instruadi por Inĝeniero knabon iĝonta farmisto, aŭ por la Ŝiparo Reĝa se iĝonta Soldato aŭ por Advokato se iĝonta Kuracisto, k.t.p. Tiamaniere, devas esti punkto kie instruado devas komenci specialiĝi, prefere ĉe lernejoj specialigitaj.
Rilate knabinoj, ne okazas la sama malfacileco: kvankam ĝi iom ekzistas.
Kompreneble, por la alta edukado, precipe kontraŭ la libertempuloj, niaj Universitatoj provizas okazon: kvankam sendube ili estus plibonigeblaj.
Ne estas kaŭzo por timi, ke iu, bezonante studi Latinan aŭ Grekan aŭ ian alian lingvon, vivan aŭ nevivan, ne trovos plenan okazon en la estanteco, kiel en la estinteco.
Kontraŭ Latina kaj Greka, oni pretendas ke, ĉar ili estas lingvoj tre malfacilaj, ilia akiro farigas neegalan instruadon por la spirito: kaj forigante ilin, ni ne povus ĝuste kompreni nian propran lingvon.
Kvankam tio ĉi eble estas iom vera, kaj kono pri ili, tiel ĉia scieco, estus profite akirinda, estas ja multe da verkistoj de pravegaj Anglaj libroj, kiu scias nenion pri ili.
Tial ili ne estas necesaj, kaj vortodeveno estas lernebla el lernolibroj, aŭ eĉ el bona vortaro. Scieco pri historio de la homa progreso estas atingebla per tradukoj el lingvoj nevivaj kaj vivaj. Sinjoro Profesoro Huxley diras: "La vera celo de vivo ne estas scieco, sed agado."
Nun, por la ordinara lernanto, eble estos utile instruadi "Esperanto," ĝis kiam li povas trovi tempon por lerni estontajn utilajn alilandajn lingvojn. El Esperanto li povas lerni la gramatikon en la formo la plej severe simpla, kaj scienca, fondita sur la sperto el multe da gramatikoj de nunaj kaj antikvaj lingvoj. Plie li nepre trovos ĝin vortodevena helpon pri la lernado de modernaj lingvoj.
Ankaŭ, oni demandas, ke niaj junuloj devas ricevi instruadon pri patriotismo, siaj rajtoj kaj devoj kiel Angloj: la graveco de nia Imperio, la Administracio de nia patrujo, k.t.p.