MONATO POST MONATO.
Niaj legantoj estos kontentaj eklerni ke la Oficiala liberigo, pri kiu ni skribis lastan monaton, ja alvenis, kaj ke nia bona Estro revenis Varsovion por daŭri sian trankvilan Proesperantan laboradon, anstataŭ ol vojaĝi en Mandĉurujon. Kvankam ni bedaŭras la kaŭzojn kiuj efektivigis tiun ĉi liberigon de la milita deĵoro, kaj volus ke Dro Zamenhof estu pli forta kaj en pli bona sano, ni tre ĝojas ke li povos alporti la veran Sigelon de la Lingvo al Boulogne en Aŭgusto, kaj tiel donos al la Kunveno tiun signifon kiun ni ektimis tie mankus.
Sendube oni aranĝos tie ion pri la jam de longe pripensata Internacia Komitato. Ŝajnas al ni ke la fondigo de tia organizaĵo estas tute necesega por aŭtoritate enkonduki novajn vortojn por la kreskantaj bezonoj de viva lingvo. Kompreneble nur tiuj radikoj jam en la Universala Vortaro estas la nunaj fundamentaj radikoj de la lingvo, kaj ĉiuj aliaj necesaj vortoj enkondukiĝis de diversaj Esperantistoj. Eĉ la kreinto mem de la lingvo nur donis sian aprobon al tiuj lastaj vortoj, ne kiel leĝ-donanto, sed nur kiel la Esperantisto plej kompetenta fari la elekton.
Ni do ĉiuj atendas iom senpacience la fondigon de tiu centra Komitato. Kompreneble ĝi devos esti internacia; sed ni kredas ke niaj malproksimaj legantoj en Ameriko, Afriko, Azio kaj Aŭstralio devos skribe sendi siajn proponojn rekte al Dro Zamenhof por lia konsidero, por ke ili submetiĝu je la Bulonja Kongreso, kiu kredeble enhavos anojn el preskaŭ ĉiuj Eŭropaj landoj. Sed eble la anoj de nia plej nova Grupo, tiu de la Hinda urbo Udipi, ne povos tie aŭdigi siajn voĉojn kun siaj preskaŭ samaĝaj Grupanoj de Folkestone.
La fondo de Grupo en tiu ĉi urbo estas tre plezuriga, kaj pensigas nin denove pri la somera vojaĝo al la Kvin Havenoj, pri kiu ni jam ekpensas.
La Kapitano Capé, kiu nepre ĉeestos, ĵus donis al la Esperantistaro belforman kaj bonan tradukon de La Unua Ĉapitro de Miaj Memorskriboj (kosto 75 c.), de François Coppée, la fama Franca verkisto, kiu donas sian varman aprobon al Esperanto. Ankaŭ nia bone-konata verkisto, Sam Meyer, eldonigis sub broŝura formo la humoran unuaktan komedion "La Supujo" (16 paĝoj, 40 c.).
Sed el Peruo alvenas plej notinda teĥnika libro, Rezisteco de la Ferkolonoj, de Dro Federico Villareal. Ĝi estas grand-forma 69 paĝa verko, en la lingvoj Esperanta kaj Hispana, kiu nepre fortigas nian Sciencan Bibliotekon.
Profesoro Th. Cart, kies dika Esperanta Ligilo estas la Braille’a organo por la Blinduloj, ĵus verkis versan tradukon de Trafendita Turo, antikva Franca legendo. Tiu ŝatinda verketo eldoniĝas de la Esperanta Akcia Societo, de kiu multaj el niaj legantoj estas akciuloj.
Pro la ofta apero de Esperantaj verketoj, je kosto malpli ol 1 franko de privataj individuoj eldonataj, ni estos tre kontentaj se la verkistoj bonvolos sendi al ni dekon da ĉiuj tiaj eldonaĵoj kun fakturo. Ni plezure sendos la pagon aŭ per aliaj libroj (laŭ valoro) aŭ per poŝtmarkoj.
Oni altiras la atenton de ĉiuj Esperantistoj al la kvar paĝoj de nia kovrilo. Sur ili oni trovas utilajn informojn, kiuj plifaciligos Internacian Komercadon. Ni ja kredas ke, post kelkaj jaroj, estos tute ordinara afero sendi pencon aŭ du, al, eble, Germanujo, por tiuj beletaj pingloj, kiujn la Germanoj fabrikas pli bone ol ni, kompreneble, la Germanoj, siaflanke, senpene sendos al ni siajn malgrandajn mendojn por bunoj kaj diversaj kukaĵoj, kiujn ni faras tiom pli solidajn ol ili!
Anoncoj sur Esperantaj gazetoj devas alporti Internaciajn mendojn, kaj tuj kiam ni libere alprenas Esperanton por komercaj aferoj, ĉiuj komercistoj rapidegos ellerni la lingvon. Ni jam ricevis diversajn bonajn metiajn katalogojn kaj broŝurojn. Sed eble la letero de Sro Jadeau[2] havos specialan intereson por la legantoj de The Esperantist, ĉar ĝi estis kiel respondo al Angla demandanto pri anonco sur nia kovrilo. Tiaj leteroj, kiaj estas tiu ĉi pruvas la valoron kaj taŭgecon de Esperanto komerce.
Diversaj korespondantoj skribis de tempo al tempo, proponante ke ni iom pritraktu tiujn gramatikajn punktojn kiuj ŝajne ne ricevis sufiĉan atenton sur niaj lernolibroj. Eble la nova verko de Dr. Lloyd klarigos tiajn. Sed, se ne, ni penados doni la necesan klarigon sur la The Esperantist.
Pri de Dro Lloyd, The Esperanto Language Practically Considered and Described, ni jam ricevis multajn aprobajn kritikojn, kaj unu fervora kunbatalanto eĉ verkis versaĵon pri ĝi, kiun ni presigas sube.[3]
En la fino de Januaro tre interesa parolado pri Esperanto paroliĝis de nia estimata kunverkanto, Sro Paul Mathews, M.A., ĉe la Pionira Klubo, kies Membrinoj interese aŭskultis, kaj varme aplaŭdis la parolinton.
Konkludante, ni rakontos kelkvorte la amuzilojn kiujn ni, Membroj de la Londona Klubo, alprenas ĉe niaj Lundaj Kunvenoj ĉe la Club Café, 5, Bishopsgate Street Within, E.C. Ni faras tion, opiniante ke la bona progreso jam farita inter niaj adeptoj pruvas ke tiaj amuzaĵoj provizas pli agrablan stud-manieron ol simpla (aŭ malsimpla) lerno-libro.
Komence, ni sekvas la Internacian kutimon manĝi iom, dume parolante aŭ Esperanto aŭ Angle. Poste, je la sep kvin, ni transiras la straton en la ĉambrojn sindone pruntedonitaj al ni de la Remington Skrib-maŝina Kompanio. Tie ni sidiĝas en rondetojn, kaj partoprenas je diversaj ludoj. Ekzemple, unu rondero rakontos unu frazon, kiel la komenco de rakonto. Lia (aŭ ŝia) najbaro aldonos alian frazon, kaj tiel plu. La rezultato ja estas miriga, kaj ni ofte minacas doni unu el tiuj ĉi rakontoj al niaj legantoj! Poste, eble, unu ĉeestanto foriras dum ni elektas aferon pri kiu li devos demandadi, ĝis li eltrovos ĝin. Kompreneble, la demandoj kaj ĉiuj paroloj dum tiuj ĉi ludoj devas esti Esperante parolataj.
Alia tre ŝatata ludo estas "Mi enpakis en mian valizegon." En tiu ĉi okazo la unua rondero diras (eble) "Ĉapelon," lia najbaro devas ripeti ĉapelon, kaj (eble) dent-purigilon. Kaj la afero progresas, ĉiu persono devas ripeti ĉiujn la aferojn jam ŝovitajn en tiun misteran valizegon de liaj najbaroj, kaj ankaŭ aldoni pluan aferon, ĝis fine, oni ne plu povas memori la longan katalogon, kaj ĉagrene ekkrias: "Kaj la valizego pleniĝis!"
Sed la plej instruanta ludo estas: Sro A. eldiras Anglan frazon, kaj deziras ke alia membro ĝin traduku Esperante—bonega cerb-akrigilo tiu ĉi!
La Redaktoro.
N.B.—La Redaktoro forveturos (D.V.) alilanden je la fino de Marto & varmege petas, ke oni sendos ĉiujn artikolojn por No. 19 antaŭ Marto 28.