PRI INFANOJ, KIUJN MI KONAS.

Originale verkita de E. W.

(i.). Knabineto de tri jaroj kaj unu monato parolis tre rapide kaj tiel malklare, ke amikino diris al ŝi: "Volu paroli pli bone, estas neeble kompreni tion, kion vi volas diri."

Kun kompatinda rideto la infanino respondis: "Mi ja bone parolis; vi tute ne komprenis, ĉar mi parolas France," kaj ŝi gaje ridis pro sia ŝerceto.

(ii.). Antaŭ du aŭ tri jaroj, avino legis al kvinjara knabo. Tiu ĉi havis apude lud-pafilon kaj kelkafoje li ekkriis: "Haltu, avinjo, mi vidas Boeron, mi devas pafi lin," kaj li pafis.

Poste li diris: "Mi mortigis lin, legadu do nun."

Enfine la avino demandis lin: "Ĉu vi ne bedaŭras pro knabinetoj Boeraj, kiam vi mortigis iliajn patrojn?"

Unu minuton li silentis, tiam li decide respondis: "Ne, avinjo, ĉar estas tute neniaj geknaboj. La Boeraj estas saĝuloj; ili sciis, ke estos militado, tial ili preĝis: "Kompleze Dio, ni tute ne volas naskigi infanojn. Ili estas tre piaj homoj, kaj do Dio aŭdas iliajn preĝojn, kaj certe ne estas infanoj Boeraj."

La avino tiam lin demandis: "Ĉu vi ne kompatas la avinojn Boerajn? Pensu nur kiel mi ploregus, se mi perdus vian patron. Sendube ili amas siajn filojn, tiom, kiom mi amas mian. Ĉu vi ne ilin kompatas?"

La knabo deturnis la kapon dirante: "Mi pensas, avinjo, ke estos pli bone, ke vi legadu."

(iii.). Vidvo, kiu kore penadis fari ĝuste tion, kio plaĉus al lia estinta edzino, aŭdis la vesperan preĝon de ŝia sesjara nevino. Tiu ĉi, subite leviĝante, diris: "Mi nur volas ke miaj preĝoj vivus."

"Ke ili vivus? karega infano," ripetis la pia maljunulo, kiu atendis aŭdi en respondo kelkajn parolojn de fido aŭ de ama deziro, "ke ili vivus: kion vi volas diri?"

"Mi volas diri, ke mi estus feliĉa se miaj preĝoj estus vivantaj, kiel hundoj kaj katoj, por ke mi povu ilin bati, pinĉi, kaj piedfrapi—tiom mi ilin malamegas. Ĉiam estas preĝoj matene kaj vespere, tamen ne estas unu malpura ĉifonata bubetino sur la stratoj tiel malbona kiel mi!"

Ŝi parolis kun flamruĝaj vangoj, okuloj ekbrilantaj, kaj piedoj, kiuj perforte frapadis la teron.

Larmoj fluis supre la grizaj lipharoj de la maljuna militisto.

(iv.). Du fratoj, el kiuj Tomo estas pli juna de du jaroj ol Fredo, tre ŝatis ludi ĉe la fajro, kaj ofte faris malbonaĵojn. La pliaĝa sole puniĝis. Al mi tio malplaĉis, ĉar mi volis puni ankaŭ Tomon, hontigante lin.

Mi diris do: "Vi estas tiel malbona kiel Fredo; vi devas ĉiam lin devigi ne tuŝi la fajron."

"Kiamaniere mi povos lin devigi?"

"Diru al li: ‘Mi vokos Anjon (la vartistinon),’ kaj, se li persistos, alvoku ŝin."

Li promesis tiel agi.

Post kelkaj tagoj, la odoro de brulanta ligno nin rapidigis al unu ĉambro. La du knaboj ĝojis, ili lumigis fajron sur la planko, sub lito. Fredo puniĝis, sed ne Tomo.

Tiu ĉi rigardis min dube, kaj diris "Estas tute la kulpo de Fredo, li volis ĝin fari!"

"Ĉu vi alvokis Anjon?"

"Ne, estas la kulpo de Fredo, li min ne memorigis alvoki Anjon!"

(v.). Nove naskito kuŝis sur la brakoj de sia patrino kaj faris bruetojn, kiel faras la infanetoj, kiam ili estas feliĉaj.

Ĝia kvarjara frato venis, dirante: "Panjo mia, tiu ĉi estas malbona infaneto, ĉar ĝi parolas Telegue. Mi parolas Angle, mi ne komprenas la lingvon, kiun parolas la infaneto, ĉar ĝi estas tre malpura Teleguo."

(En la parto Hindujo, kie oni parolas Telegue, la servistoj estis tre maldelikataj, tial ke la Angloj ne volis, ke siaj infanoj lernus ilian lingvon.)