A FROG WHO WOULD A-WOOING GO

Unufoje estis rano,

Kiu estis la infano

De tre bona Patrineto

Kiu loĝis en marĉeto.

Patrineto al li diris—;

"Ranideto, mi deziras,

Ke ne estu vi amanto

De Fraŭlino Musobanto.

Ŝi ne havas bonon sangon

Ĉar ŝi manĝas buterpanon,

Kaj ne ŝatas bonajn vermojn,

Muŝojn, cimojn kaj la herbojn.

"Kaj se vi kun ŝi edziĝos

Tre malĝoja vi fariĝos."