BARBER, BARBER, SHAVE A PIG

Ho, barbiro, razu vi,

Tiun porkon nun por mi,

Ĉar tre multe mi deziras

Antaŭ ol la pork' foriras,

Havi nigrajn harojn liajn,

Dankojn vi ricevos miajn:

Kaj pinĉprenon donos mi

De la flartabak' al vi;

Perukon por la senharulo

Faru vi, ho bonegulo.