HUMPTY DUMPTY
Humpto-Dumpto sur la muro sidis,
Sed Humpto-Dumpto sendube ne vidis
Ke la muro havis nenian forton
Ĝis post li enfalis en la ŝtonan korton.
Mi malĝoje diras ĝin:
Neniu povis levi lin,
Neniu el la grandaj reĝoj
Nek la multaj longaj preĝoj.