THE OLD WOMAN, MOTHER GOOSE

La maljuna virino,

Patrino Anserino,

Loĝis en domego

En granda arbarego.

Tie je pordego

Estas la strigego,

Gardostarantino

De la Anserino.

La maljuna virino,

Patrino Anserino,

Ofte tre deziris

Vojaĝi, kaj ekiris

For de la domego;

Sur bona anserego

Rajdis ŝi trans la ĉielojn

Vidis ĉiujn brilajn stelojn.