Jara abonprezo Sm. 1,50 (M. 3,—)
Prova abono por 6 monatoj Sm. 0,75 (M. 1,50)
Redakcio kaj Eldonejo Berlin S., Prinzenstrasse 95.
LA REVUO
INTERNACIA MONATA LITERATURA GAZETO
KUN LA KONSTANTA KUNLABORADO
de Dro L. L. ZAMENHOF
Tin Revuo, tute redaktata en Esperanto, estas pure literatura.
Ĝi enhavas: novelojn, poeziojn, komediojn, dramojn, seriozajn studojn pri historio, geografio, statistiko; popolmorojn k. c., kronikon tre mallongan pri la ĉefaj mondaj okazintaĵoj, bibliografion.
Ĉio politika, religia, aŭ kio povus naski disputojn estas malakceptata de la redakcio.