Wieviel habe ich zu zahlen? ... Hier, bitte.

Adiaŭ, Sinjoro!

Empfehle mich.


XI.
En la poŝtejo.

XI.
Auf der Post.

Pardonu, Sinjoro, ĉu vi povas montri al mi la vojon al la ĉefa poŝtejo? Ĉu estas ankoraŭ malproksime ĝis la ... strato?

Entschuldigen Sie, können Sie mir den Weg nach der Hauptpost zeigen? Ist es noch weit bis zur ... Strasse?

Se vi marŝas rapide, vi bezonos proksimume duonon da horo; kvaronon per la tramvojo. Sed tute proksime, tuj en la unua strato dekstre, estas poŝtoficejo se vi ne volas nepre iri al la ĉefa poŝtejo.