patro, father.
frato, brother.
filo, son.
Teodoro,Theodore.
tajloro, tailor.
leono, lion.
besto, animal.
kolombo, pigeon.
birdo, bird.
rozo, rose.
floro, flower.
pomo, apple.
suno, sun.
tero, earth, ground.
ŝtono, stone.
ĉambro, room.
fenestro, window.
libro, book.
krajono, pencil.
plumo, pen.
ĉapelo, hat.
domo, house.
arbo, tree.

estas, is, are, am.
apartenas, belongs.
brilas, shines.
kuŝas, lies.
staras, stands.
la, the.
kaj, and.
jes, yes.
ne, no, not.
al, to, towards.
sur, on.
en, in.
apud, by, near, beside.
de, of, from.
kie, where.
kio, what thing.
jen estas, here is.
ĉu, whether (asks a question).
antaŭ, before, in front of.

(The black type shows the accented syllable).

Patro kaj frato. Leono estas besto. Rozo estas floro kaj kolombo estas birdo. La rozo apartenas al Teodoro. La suno brilas. La patro estas tajloro. Kie estas la libro kaj la krajono? Jen estas pomo. Sur la tero kuŝas ŝtono. Sur la fenestro kuŝas krajono kaj plumo. La filo staras apud la patro. Jen kuŝas la ĉapelo de la patro. La patro estas en la ĉambro. Antaŭ la domo staras arbo.

Kio estas leono? Kio estas rozo? Kio brilas? Kio estas la patro? Kie estas la patro? Kio estas sur la fenestro? Kie estas la plumo?

Ĉu leono estas besto? Jes, leono estas besto. Ĉu rozo estas birdo? Ne, rozo ne estas birdo, rozo estas floro.

LESSON 2.

Every "describing" word, that is, every word which tells the kind or quality of a person or thing, ends in "a," as granda, large; ruĝa, red.

(A describing word is called an ADJECTIVE).

bela, beautiful.
blanka, white.
blua, blue.
bona, good.
fidela, faithful.
forta, strong.
freŝa, fresh.
juna, young.
matura, mature, ripe.
nova, new.
nutra, nutritious.
pura, pure, clean.
riĉa, rich.
sana, well (healthy).
ĉielo, sky, heaven.
festo, holiday.
fraŭlino, maiden lady, Miss
homo, man (human being).
hundo, dog.
infano, child.
Johano, John.
kajero, exercise book.
lakto, milk.
mano, hand.
neĝo, snow.
pano, bread.
papero, paper.
tablo, table.
vino, wine.
onklo, uncle.
pli, more.
ol, than.
sed, but.
tre, very.

La patro estas sana. Infano ne estas matura homo. La ĉielo estas blua. Leono estas forta. La patro estas bona. La mano de Johano estas pura. Papero estas blanka. Blanka papero kuŝas sur la tablo. Jen estas la kajero de la juna fraŭlino. Sur la ĉielo staras la bela suno. La papero estas tre blanka, sed la neĝo estas pli blanka. Lakto estas pli nutra, ol vino. La pano estas freŝa. La onklo estas pli riĉa, ol la frato. Jen kuŝas ruĝa rozo. La hundo estas tre fidela. La libro estas nova.