la plej, the most,
la malplej, the least: El ĉiuj liaj amikoj Johano estas la plej saĝa, kaj Georgo la malplej saĝa, Of all his friends John is the wisest, and George the least wise.
Ju pli...des pli, the more...the more: Ju pli li lernas, des pli li deziras lerni, The more he learns, the more he wishes to learn.
Ju malpli...des malpli, the less...the less: Ju malpli li laboras, des malpli li ricevas, The less he works, the less he gets.
Ju pli...des malpli, the more...the less: Ju pli li fariĝas granda, des malpli li estas forta, The taller he becomes, the less strong he is.
Ju malpli...des pli, the less...the more: Ju malpli li pensas, des pli li parolas, The less he thinks, the more he talks.
For comparisons of equality, as...as, so...as, see Lesson 20.
| pordo, door. kontrakto, contract. pastro, pastor, priest. fero, iron. bastono, stick (rod). stacio, station. stacidomo, station. hejmo, home. furio, fury. ŝipano, sailor. kolero, anger. honesto, honesty. danĝero, danger. koro, heart. oficisto, an official. reĝo, king. balo, ball, dance. humoro, humour. tempo, time. sinjorino, lady, Mrs. ferm-, shut. | sav-, save. daŭr-, last, continue. tranĉ-, cut. ekrigard-, glance. flu-, flow. ag-, act (do). loĝ-, live, lodge. brul-, burn (as a fire). vetur-, ride (in a vehicle). aper-, appear. postul-, require, demand. pendig-, hang (something) mort-, die. malsana, ill. varma, warm. varmega, hot. frua, early. plue, further. returne, back. ĉar, because, whereas. |
Resti kun leono estas danĝere. La tranĉilo tranĉas bone, ĉar ĝi estas akra. Iru pli rapide. Li fermis kolere la pordon. Lia parolo fluas dolĉe kaj agrable. Ni faris la kontrakton ne skribe, sed parole. Honesta homo agas honeste. La pastro, kiu mortis antaŭ nelonge (antaŭ ne longa tempo), loĝis longe en nia urbo. Ĉu vi ĝin ne ricevis returne? Li estas morte malsana. La fera bastono, kiu kuŝis en la forno, estas brule varmega. Parizo estas tre gaja. Matene frue ŝi alveturis [Footnote: See Lesson 27.] al la stacidomo.
Pardonu al mi, ke mi restis tiel longe. Lia kolero longe daŭris. Li estas hodiaŭ en kolera humoro. La reĝo baldaŭ denove sendis alian bonkoran oficiston. Hodiaŭ vespere ni havos balon. Kie vi estas? For de tie-ĉi!
Kien li forveturis? Ŝi kuris hejmen. Ni iris antaŭen, kiel furioj. Ĉio estis bona, kaj ni veturis pluen. La sinjorino ekrigardis returnen. La ŝipanoj postulis, ke oni iru returnen. Mi ĝin pendigis tien ĉi, ĉar ĝi savis mian vivon. Mi neniam sendis tien ĉi.