(Examine in this way the sentences in the following exercise).

braceleto, bracelet.
ŝtelisto, thief.
vorto, word.
duko, duke.
juvelo, jewel.
juvelujo, jewel-case.
dolaro, dollar.
instruo, instruction.
planko, floor.
imperiestro, emperor.
okazo, opportunity, occurrence, chance.
serv-, serve.
medit-, meditate.
port-, carry.
demand-, ask.
ŝpar-, save.
edziĝ-, marry.
hont-, be ashamed.
ir-, go.
profunda, deep.
kelka, some.
ia, some (kind), any (kind).
kredeble, probably.
trans, across.
tio ĉi, this (thing).

Promenante sur la strato, mi falis. Trovinte pomon, mi ĝin manĝis. Li venis al mi tute ne atendite. Li iris tre meditante kaj tre malrapide. Ni hontis, ricevinte instruon de la knabo. La imperiestra servanto eliris, portante kun si la braceleton. Profunde salutante, li rakontis, ke oni kaptis la ŝteliston. Ne dirante vorton, la dukino malfermis sian juvelujon. Laborinte unu jaron, kaj ŝparinte kelkajn dolarojn, mi edziĝis kun mia Mario. Transirinte la riveron, li trovis la ŝteliston. Rigardinte okaze la plankon, ŝi vidis ian libron, forgesitan kredeble de elirinta veturanto.

LESSON 18.

Suffix -ist-.

The suffix -ist- denotes one who occupies himself with or devotes himself to any special thing, as a business or a hobby, as juĝi, to judge, juĝisto, a judge; servi, to serve, servisto, a servant; kuraci, to treat (as a doctor), kuracisto, a doctor; lavi, to wash, lavisto, a laundryman.

boto, boot.
ŝuo, shoe.
maro, sea.
meĥaniko, mechanics.
ĥemio, chemistry.
diplomato, diplomatist.
fiziko, physics.
scienco, science.
dron-, be drowned, sink.
verk-, work mentally, write, compose.
transskrib-, transcribe, copy.
kuir-, cook.
veturig-, drive (a carriage, etc.).
tromp-, deceive.
okup-, occupy, employ.
teks-, weave.
diversa(j), various.
simple, simply.
je, (indefinite meaning). [Lessons 26, 40.]

La botisto faras botojn kaj ŝuojn. Ŝtelistojn neniu lasas en sian domon. La kuraĝa maristo dronis en la maro. Verkisto verkas librojn, kaj skribisto simple transskribas paperojn. Ni havas diversajn servantojn—kuiriston, ĉambristinon, infanistinon, kaj veturigiston. Kiu okupas sin je meĥaniko estas meĥankisto, kaj kiu okupas sin je ĥemio estas ĥemiisto. Diplomatiiston oni povas ankaŭ nomi diplomato, [Footnote: See Lesson 45.] sed fizikiston oni ne povas nomi fiziko, [Footnote: See Lesson 45.] ĉar fiziko estas la nomo de la scienco mem. Unu tagon [Footnote: See Lesson 26.] (en unu tago) venis du trompantoj, kiuj diris, ke ili estas teksistoj.

LESSON 19.

Suffixes -ig-, -iĝ-.